Distrikto Harburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landkreis Harburg)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Harburg en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Winsen
Areo: 1 244 km²
Loĝantoj: 261890
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 194
Aŭtokodo: WL
Municipokodo: 03353
Komunumoj: 42
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Harburg (germane Landkreis Harburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Winsen (ĉe rivero Luhe).

La distrikto havas areon de 1.244 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 261 890 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

La distrikta teritorio troviĝas tuj sude de Hamburgo kaj inkluzivas plurajn el la antaŭurboj de la urbego. La sudo de la distrikto apartenas al vasta naturprotektata erikejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en la subĉiela muzeo Kiekeberg, komunumo Rosengarten de la distrikto