Distrikto Osterholz
Etoso
(Alidirektita el Landkreis Osterholz)
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Osterholz-Scharmbeck |
Areo: | 650 km² |
Loĝantoj: | 116551 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 173 |
Aŭtokodo: | OHZ |
Municipokodo: | 03356 |
Komunumoj: | 11 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
![]() |
La distrikto Osterholz [OStaholc] (germane Landkreis Osterholz) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj norde de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Osterholz-Scharmbeck [OStaholc-ŜAMbek].
La distrikto havas areon de 650 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 116 551 loĝantojn. Ene de ĝia teritorio troviĝas la pitoreska marĉa vilaĝo Worpswede, kiu komence de la 20-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj tial iĝis centro de artistoj. En 2005 la distrikto estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c2/Kaeseglocke.jpg/250px-Kaeseglocke.jpg)
|
|