„ Ĉi tiuj “Legendoj” estas bildoj el la vivo de Palestino en la tempo de Jesuo. La leganto, kio ajn estu liaj kredoj pri religio, ne povas ne esti profunde impresita de la mirinda sorĉo, per kiu la aŭtoro de la rakontoj revivigas antaŭ la fantazio la bildojn de la Sinedrio, la instruanta rabbi, la simpla popolo, per unu vorto la tuta atmosfero de la evangelia historio.
Tre interesa figuro en la libro estas la maljunulo Jesse, membro de la Sinedrio, kiu tiel fulmotondradas kontraŭ la pekuloj, kaj ĉiam poste ilin milde pardonas.
El tiom da materialo, se ni devus elekti la laŭ nia opinio plej bonan, nj donus la palmon al la belega skizo "Admono". Ĝenerale la Esperanta stilo estas super kritiko, kaj tre malofle ni renkontas disputeblan esprimon. Kun granda plezuro ni rekomendas la libron. ”