Balia sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leucopsar)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balia sturno
Balia sturno, ĉe Brookfield, Usono
Balia sturno, ĉe Brookfield, Usono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Leucopsar
Leucopsar rothschildi
(Stresemann, 1912)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Balia sturno, Leucopsar rothschildi, konata ankaŭ kiel Balia minao, estas mezgranda (ĝis 25 cm longa), fortika minao, preskaŭ tute blanka kun longa, al nuko pendanta kresto, kaj nigraj pintoj en flugiloj kaj vosto. La birdo havas bluan nudan haŭtaĵon ĉirkaŭ la okulo, grizecajn krurojn kaj flavecan pinto en bruneca beko. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Lokita en la monotipa genro Leucopsar, ŝajne ĝi estas plej proksime rilata el Sturnia kaj la Pagodosturno kiu estas nune lokata en Sturnus sed probable estos tuj disigita el Sturnus ĉar ties limoj estas tre parafiletikaj (Jønsson & Fjeldså 2006). La specifa nomo rememoras la britan ornitologon Walter Rothschild.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Balia sturno estas indiĝena kaj endemia de la insulo de Balio en Indonezio, kie ĝi estas la ununura insula survivanta endemia vertebrula specio. Tiu rara orientalisa birdo estis malkovrita en 1910. Alia balia endemio, la Balia tigro, estis deklarata formortinta en 1937. En 1991, la Balia sturno estis elektita la faŭna simbolo de Balio; ties loka nomo estas jalak bali.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

En ties natura biotopo tamen ĝi estas malpli videbla kaj uzas arbopintojn kiel ŝirmilo kaj – malkiel aliaj sturnoj – kutime venas surgrunde nur por trinki; tio ŝajne estas adapto al fakto ke ĝi estas tre rimarkebla por predanto en malferma naturo.

Endanĝerigata[redakti | redakti fonton]

La Balia sturno estas draste endanĝerigata, tuj klasota kiel formortinta en naturo dum kelkaj jaroj (BirdLife International 2006). La lasta rifuĝejo de la specio estas ĉe la Nacia Parko Okcidenta Balio; ĉirkaŭ 1,000 individuoj estas en kaptiveco laŭleĝe. Fakte la Balia sturno estas tiom en danĝero ke la nacia parko estis fondita ĝuste por la survivado de la Balia sturno. La natura populacio estis ĉiam sub 6 birdoj en 2001, post kiam je la fino de la 1990-aj jaroj la natura populacio de 3-4 dekduoj estis malpliigita de ŝtelĉasistoj por la kontraŭleĝa maskotokomerco.

Tiu malpliigo al la formorto estis kaŭzata de urbanizado de la insulo kaj de kontraŭleĝa kaptado por kaĝobirda komerco; tiele la nombro de kaptivaj birdoj aĉetitaj en la nigra merkato estas ĉirkaŭkalkulita kiel duobla nombro de tiuj laŭleĝe akiritaj individuoj en kaptiveca reproduktoprogramo. La Balia sturno estas listita en la Apendico I de CITES. Komerco eĉ por kaptivbredataj specimenoj estas strikte regulata kaj tiu specio ne estas kutime disponebla laŭleĝe por privataj individuoj. Tamen espertaj birdobredistoj povas aliĝi al la kaptivbreda programo, kiu permesas ilin laŭleĝe havi tiun specion.

La Konservoprojekto de la Balia sturno estis la unua iniciato de la Fondaĵo Begaŭano, kaj komencis kiam la Fondaĵo aĉetis du parojn de birdoj el birdejoj de S-ro Nick Wileman, sukcesa kaj agnoskata birdobredisto loĝanta ĉe Londono, kaj alportis ilin hejmen en Balio la 24an de junio 1999. La Fondaĵo disvolvis sukcesan bredoprogramon per akurataj resursoj kaj fakula kontrolado fare de balia birdoveterinario, Dro I. G. N. Baju Ŭirajudha. Novembre 2005, la kaptiva populacio de la Fondaĵo pliiĝis el la 4 birdoj, reenportitaj al Balio el Britio, al 97 birdoj. Julie 2006, la unuaj 25 mikroĉipaj birdoj estis liberigitaj en naturon en Nusa Penida, malgranda insulo sude de ĉeftera Balio. Sekvis pliaj liberigoj kaj fine de aŭgusto 2009, totalo de 65 birdoj estis liberigitaj kaj almenaŭ 62 idoj survivis kaj flugis libere.

Dro. I. G. N. Baju Ŭirajudha estis preparinta la alvenon de la birdoj kaj la liberigon de la unua birdaro en Nusa Penida post unu jaro. Unu el liaj plej gravaj taskoj estis eduki lokajn vilaĝanojn pri la gravo de ties survivado. Aprile 2006, kiel rezulto de la kontaktoj kun la FNPF dum du jaroj, la tradicia konsilantaro de Nusa Penida, kiu reprezentas 35 vilaĝojn, unanime konsentis protekti ĉiun birdojn en la insulo pere de tradicia leĝo (Hukum Adat) por protekti ilin. Kaptonto ĝeninta birdojn fruntus kaj monpunon kaj ostracismon fare de la komunumo. Tio permesis al Nusa Penida aperi en gazetoj kiel Birdorifuĝejo, nune administrata de FNPF.

Dume la birdoj preparitaj por liberigo montris bonegajn flugkapablojn. Nepreparitaj fruktoj estis lokitaj en diversaj areoj de la socikaĝo ĉiutage. Ili povis ankaŭ suplementi sian dieton per kapto de insektoj kiuj estis allogitaj en la kaĝon per malgranda lumo. Aspergiloj situaj sur la kaĝo liveris akvon sur folioj ene, kaj la birdoj alkutimiĝis trinki ĝin por plibonigi sian akvoprenon foje kiam ili ne ricevis plian. Ili lernis ankaŭ kiel havi humidecon el akvaj manĝeroj kaj arboj, kiaj la bananapalmo, kaj kiel trovi akvon en arbotruoj kaj el aĵoj kiaj konkoj surgrunde. Por helpi ilin identigi eventualajn predantoj, la birdoj estis minacataj per grandaj artefaritaj birdoj, falsaj serpentoj kaj homoj kiuj ne estas iliaj zorgantoj.

Fine la 10an de julio 2006, 25 mikroĉipaj birdoj estis liberigitaj en naturo dum ceremonio kiu implicis lokanojn, templojn kaj provincajn kaj lokajn registarajn funkciulojn. La mikroĉipojn havigis Theo Pagel, Direktoro de la Bestoĝardeno de Kolonjo en Germanio.

Post du semajnoj de tiu liberigo, kelkaj birdoj estis pariĝintaj kaj estis observataj alportanta nestomaterialon al vario de lokaj arboj, figarboj, sukerpalmoj kaj kokosarboj. Ties unuaj ovoj eloviĝis ĉirkaŭ la 10an de septembro kaj ĉirkaŭ la 28an de septembro, oni observis 3 birdojn anstataŭ 2 ĉe la nestarbo.

Pliaj 12 birdoj estis liberigitaj la 12an de decembro 2006, kaj tiu aro estis tuj kunigita de du junaj birdoj kiuj estis idoj de la birdoj el la unua liberigo. La 28an de aprilo 2007, Prezidento Susilo Bambang Judhojono de la Respubliko de Indonezio kaj edzino Kristiani Heraŭati liberigis pliajn 12 birdojn kiam ili vizitis al Nusa Penida por celebri inaŭguron de pramŝipo al ĉeftera Balio.

Plia oficiala agnosko de la Programo okazis dum vizito al Nusa Penida je la 25a de aŭgusto de la indonezia Arbarministro M. S. Kaban kaj Dro Ir Tonny Suhartono, Ĝenerala Direktoro de Arbarkonservado kaj Naturkonservado. Tiuj du gravuloj oficiale anoncis, ke la insulo estis taŭga loko por pliaj liberigoj de ekzempleroj de Balia sturno.

La birdoj, originale liberigitaj en nur tri lokoj, disvastiĝis ĉirkaŭ la insulo. Aŭguste 2009, totalo de 65 birdoj estis liberigitaj el la kaptivkaĝoj. Ĉar almenaŭ 30 idoj estis eloviĝintaj en naturo ĝis 2009, la totala nombro de idoj de Balia sturno eloviĝintaj kaj elnestiĝintaj fine de aŭgusto, el la eko de la liberiga programo en 2006, estis 62.

La Fondaĵo plukontrolas kaj observas la birdojn en naturo, spurante kie la birdoj nestumas kaj reproduktiĝas, sekurante ke ĉiu birdo liberigita aŭ naskiĝinta estas sekvata dumvive. Tiu grava rolo certigas ke ĉiu futura liberigo estos farata per planita kono pro kiel la birdo survivas en naturo, kian manĝon ili postulas kaj kiel ili reproduktiĝas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2006, 11900, Leucopsar rothschildi, 11an de majo 2006. Draste endanĝerigita.
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]