Lev Kerbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lev Kerbel (maldekstre) kun la kolego Vladimir Cigal antaŭ modelo de monumentego en Seelow

Lev Jefimoviĉ KERBEL (ruse: Лев Ефимович Кербель, jide: לב קרבל; naskiĝinta la 7-an de novembro 1917 en Semenivka, mortinta la 14-an de aŭgusto 2003 en Moskvo) estis sovetia skulptisto. Li nombriĝis inter la plejaltrange honoritaj artistoj de sia lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el juda familio Kerbel transloĝiĝis el vilaĝo en la ĉirkaŭaĵojn de Smolensko kie li jam en fruaj jaroj okupiĝis pri skulptado. Jam en 1934 Komsomolo aljuĝis al li premion por memortabulo por Lenin.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La kreanto de heroigaj, grandegaj bronzplastikoj komisiiĝis fare de la Ruĝa Armeo, poste ankaŭ de aŭtoritatoj de GDR, faradi monumentojn. La plej gravaj aĵoj de li troviĝas en lokoj memorantaj la marŝon de la Unua blankrusa fronto inter februaro 1944 kaj la komenco de la batalo de Berlino (1945): la obelisko de Kostrzyn ĉe Odro (forigo en novembro 2008), monumento pri la batalo de la altebenaĵoj de Seelow kaj la sovetiarmea honorigilo je Tiergarten. Apud la Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko ili estas la plej imponaj monumentoj en Germanujo pri la Dua mondmilito.


Tre konata estas ankaŭ la kraniego de Karl Marx (moknomite Nischel)[1] en Chemnitz. La monumentala plastiko kun pezo de pli ol 40 tunoj kaj 7 metrojn da alteco fariĝis en Moskvo kaj Leningrado kaj en 95 pecoj transportiĝis al GDR; tie ĝi senvualiĝis en la 1971-a jaro.

Jena aliaj veroj: monumento por Ernst Thälmann je Prenzlauer Berg, monumentoj por Lenin kaj Marx en Moskvo kaj multo da Lenin-statuoj, ekz. je Birobiĝano[2], aĵoj kiuj en ĉiuj iam socialismaj landoj kaj en en Kubo admireblis. Post la Turniĝo ne malmulto el ili detruiĝis. La lasta verko de Kerbel datumas de 2002, memorŝtono por 118 mortintoj dum la sinko de la submarŝipo Kursk.[3][4]

Kerbel persone amikiĝis kun Erich Honecker.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sehenswürdigkeiten – Karl-Marx-Monument."
  2. "В Биробиджане коммунист «обезглавил» бюст Ленина." - Ĉe: NEWSru.com, 24.4.2015
  3. "В Казани завершается отливка памятника экипажу «Курска»." - Ĉe: NEWSru.com, 20.6.2002
  4. "В Казани отлит памятник экипажу «Курска». - Ĉe: NEWSru.com, 25.7.2002