Saltu al enhavo

Libro de la Plorkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

La Libro de la Plorkanto (hebree אֵיכָה) aŭ Libro de Lamentoj de la juda profeto Jeremia estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

En la teksto la profeto priploras la detruon de la juda templo de Jerusalemo, kiu estis neniigita kiam la armeo de la babilonia reganto Nebukadnecar la 2-a konkeris Judion, detruis Jerusalemon, mortigis la lastan judan reĝon Zedekia kaj forpelis la tutan judan popolon al ekzilo babilona.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Libro de Jeremia.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

"Jeremia priploranta la detruon de Jerusalemo", oleopentraĵo fare de Rembrandt

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: אֵיכָה (Eiĥah, en Esperanto "Kiel?")
  • en la greka Septuaginto: ΘΡΗΝΟΙ ("Threnoj")
  • en la latina Nova Vulgato: Lamentationes