Listo de lagoj laŭ akvokvanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo listigas lagojn kun akvovolumeno de pli ol 100 km³, rangitaj laŭ tiu volumeno. La volumeno de lago estas malfacile mezurebla kvanto. Ĝenerale, la volumeno devas esti deduktita el batimetria informo per integraligo. La lagaj volumenoj povas ankaŭ ŝanĝi enorme dum la tempopaso kaj dum la jaro, speciale ĉe salaj lagoj en aridaj klimatoj. Pro tiuj tialoj, kaj pro ŝanĝesplorado, la informo pri lagaj volumenoj povas varii konsiderinde el fonto al fonto. La baza informaro por tiu artikolo estas el The Water Encyclopedia (1990).[1] Se oni uzis volumenan informon el ĵusaj esploroj aŭ aliaj aŭtoritataj fontoj, tio estis referencata en ĉiu okazo.

La listo[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj lagoj laŭ volumeno varias malmulte laŭ sezono. Tiu listo ne inkludas rezervejojn; tamen, ses rezervejoj povus aperi en la listoj: nome Lago Kariba en 26a rango, Rezervejo Bratsk, Lago Volta, Lago Nasser, Rezervejo Manicouagan kaj Lago Guri.

Koloroj laŭ kontinento
Afriko Azio Eŭropo Nordameriko Oceanio Sudameriko Antarkto
Oceanaj lagoj

Du akvejoj ofte konsiderataj lagoj estas hidrologie oceana (Maracaibo) aŭ geologie oceana (Kaspia Maro).

Nomo Lando Regiono Surfaca areo Akvovolumeno
Kaspia Maro[2] Azerbajĝano Azerbajĝano, Rusio Rusio, Kazaĥio Kazaĥio, Turkmenio Turkmenio, Irano Irano 371,000 km² (143,000 sq mi) 78,200 km³ (18,800 cu mi)
Marakajbo[3] Venezuelo Venezuelo 13,210 km² (5,100 sq mi) 280 km³ (67 cu mi)
Kontinentaj lagoj

La jenaj estas geologiaj same kiel geografiaj lagoj.

Nomo Lando Regiono Surfaca areo Akvovolumeno
Bajkalo[4] Rusio Rusio Siberio 31,722 km² (12,248 sq mi) 23,600 km³ (5,700 cu mi)
Tanganjiko Tanzanio Tanzanio, DRK, Burundo Burundo, Zambio Zambio 32,900 km² (12,700 sq mi) 18,900 km³ (4,500 cu mi)
Superior Usono Usono, Kanado Kanado Miĉigano, Minesoto, Ontario, Viskonsino 82,100 km² (31,700 sq mi) 11,600 km³ (2,800 cu mi)
Miĉigano–Hurono [5][6][7][8][9][10] Usono Usono, Kanado Kanado 117,400 km² (45,300 sq mi) 8,443 km³ (2,026 cu mi)
Malavi Malavio Malavio, Mozambiko Mozambiko, Tanzanio Tanzanio 29,600 km² (11,400 sq mi) 7,725 km³ (1,853 cu mi)
Vostok Antarkto 15,690 km² (6,060 sq mi) 5,400±1,600 km³ (~1,300 cu mi)
Miĉigano (vidu supre) Usono Usono Miĉigano, Ilinojso, Viskonsino, Indiano. 58,000 km² (22,000 sq mi) 4,920 km³ (1,180 cu mi)
Hurono (vidu supre) Usono Usono, Kanado Kanado Miĉigano, Ontario 59,600 km² (23,000 sq mi) 3,540 km³ (850 cu mi)
Viktorio Tanzanio Tanzanio, Ugando Ugando, Kenjo Kenjo 68,800 km² (26,600 sq mi) 2,700 km³ (650 cu mi)
Granda Ursa Lago[11] Kanado Kanado Nordokcidentaj Teritorioj 31,153 km² (12,028 sq mi) 2,236 km³ (536 cu mi)
Issyk-Kul Kirgizio Kirgizio 6,236 km² (2,408 sq mi) 1,730 km³ (420 cu mi)
Ontario Usono Usono, Kanado Kanado Novjorko, Ontario 18,960 km² (7,320 sq mi) 1,710 km³ (410 cu mi)
Granda Sklava Lago[12] Kanado Kanado Nordokcidentaj Teritorioj 27,200 km² (10,500 sq mi) 1,580 km³ (380 cu mi)
Ladoga Rusio Rusio 17,700 km² (6,800 sq mi) 908 km³ (218 cu mi)
Titikaka Bolivio Bolivio, Peruo Peruo 8,372 km² (3,232 sq mi) 893 km³ (214 cu mi)
Van[13] Turkio Turkio Sudorienta Anatolio 3,755 km² (1,450 sq mi) 607 km³ (146 cu mi)
Kivu Ruando Ruando, DRK 2,700 km² (1,000 sq mi) 569 km³ (137 cu mi)
Erie Usono Usono, Kanado Kanado Miĉigano, Ohio, Ontario, Pensilvanio, Novjorko 25,667 km² (9,910 sq mi) 480 km³ (120 cu mi)
Ĥövsgöl Mongolio Mongolio 2,760 km² (1,070 sq mi) 480 km³ (120 cu mi)
Onega Rusio Rusio 9,700 km² (3,700 sq mi) 295 km³ (71 cu mi)
Vinipego Kanado Kanado Manitobo 24,514 km² (9,465 sq mi) 284 km³ (68 cu mi)
Nipigon[14] Kanado Kanado Ontario 4,848 km² (1,872 sq mi) 248 km³ (59 cu mi)
Toba[15] Indonezio Indonezio Sumatra 1,130 km² (440 sq mi) 240 km³ (58 cu mi)
Argentino Argentino Argentino 1,466 km² (566 sq mi) 219.9 km³ (52.8 cu mi)
Turkana Kenjo Kenjo 6,405 km² (2,473 sq mi) 204 km³ (49 cu mi)
Vänern Svedio Svedio 5,650 km² (2,180 sq mi) 153 km³ (37 cu mi)
Tahoe Usono Usono Kalifornio, Nevado 496 km² (192 sq mi) 151 km³ (36 cu mi)
Morta Maro Jordanio Jordanio, Israelo Israelo 810 km² (310 sq mi) 147 km³ (35 cu mi)
Alberto Ugando Ugando, DRK 5,300 km² (2,000 sq mi) 132 km³ (32 cu mi)
Iliamna Usono Usono Alasko 2,622 km² (1,012 sq mi) 115 km³ (28 cu mi)
Nettilling Kanado Kanado Nunavuto (Bafina Insulo) 5,066 km² (1,956 sq mi) 114 km³ (27 cu mi)
Balĥaŝo Kazaĥio Kazaĥio 16,400 km² (6,300 sq mi) 112 km³ (27 cu mi)
Atabasko Kanado Kanado Alberto, Saskatĉevano 7,850 km² (3,030 sq mi) 110 km³ (26 cu mi)
Nikaragvo Nikaragvo Nikaragvo 8,264 km² (3,191 sq mi) 108 km³ (26 cu mi)

En 1960, la Arala Maro estis la dekdua plej granda konata lago laŭ volumeno, je 1,100 km³ (260 cu mi). Tamen, ĉirkaŭ 2007 ĝi estis malpliiĝinta al 10% de sia origina volumeno, dividita en tri lagoj, el kiuj neniu estas sufiĉe granda por aperi en tiu listo.[16]

Laŭ kontinento[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. van der Leeden; Troise; Todd (1990), The Water Encyclopedia (2nd ed.), Chelsea, MI: Lewis Publishers, p. 198–200 
  2. La Kaspia Maro estas ĝenerale konsiderita de geografoj, biologoj kaj limnologoj kiel granda interna sala lago. Ĝi estas senelflua (ĉar ne havas elfluon), kaj povas esti komparata al aliaj grandaj (sed multe pli malgrandaj) senelfluaj salaj lagoj, kiaj la Arala Maro, la Granda Sala Lago kaj la Lago Van. Tamen la grando de Kaspio faras ke por kelkaj celoj ĝi pli bone estu konsiderita kiel maro. Geologie, Kaspio, Nigra, kaj Mediteranea maroj estas restaĵoj de antikva Tetisa Oceano. Politike, la distingo inter maro kaj lago povas tuŝi al la fakto kiel Kaspio estas traktata de la internacia juro.
  3. La lago Marakajbo estas ĝenerale konsiderita kiel lago, sed ĝi estas rigardita de geologoj kiel marpeco de la Kariba Maro. Ĝi kuŝas proksimume je marnivelo, estas iome salenhava kaj ĝi estas konektita kun la Kariba pere de kanalo je ties norda pinto.
  4. La lago Bajkalo estas la plej profunda lago en la mondo kaj la plej granda nesalakva lago laŭ volumeno.
  5. Kvankam la Lago Miĉigano kaj la Lago Hurono estas kutime konsiderataj malsamaj, ili estas foje konsiderataj kiel unusola lago. La lago Miĉigano–Hurono estus la kvara plej granda nesalakva lago laŭ volumeno.
  6. Which Lake is the World's Largest?
  7. "Lakes Michigan and Huron are considered to be one lake hydraulically because of their connection through the deep Straits of Mackinac." Great Lakes Environmental Research Laboratory, part of the National Oceanic and Atmospheric Administration. "Great Lakes Sensitivity to Climatic Forcing: Hydrological Models Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine." NOAA, 2006.
  8. "Lakes Michigan and Huron are considered to be one lake, as they rise and fall together due to their union at the Straits of Mackinac." U.S. Army Corps of Engineers, "Hydrological Components" Record Low Water Levels Expected on Lake Superior Arkivigite je 2008-10-15 per la retarkivo Wayback Machine. Aŭgusto 2007. p.6
  9. Great Lakes Map. Michigan Department of Environmental Quality. Alirita 20a de Septembro 2012.
  10. Largest Lake in the World. geology.com. Alirita 28a de Septembro 2012.
  11. Hebert, Paul (2007), "Great Bear Lake, Northwest Territories", Encyclopedia of Earth, Washington, DC: Environmental Information Coalition, National Council for Science and the Environment, http://www.eoearth.org/article/Great_Bear_Lake,_Northwest_Territories, retrieved 2007-12-07 
  12. http://www.eoearth.org/view/article/153100/
  13. Degens, E.T.; Wong, H.K.; Kempe, S.; Kurtman, F. (June 1984), "A geological study of Lake Van, eastern Turkey", International Journal of Earth Sciences (Springer) 73 (2): 701–734, doi:10.1007/BF01824978, archived from the original on 2009-06-16, https://web.archive.org/web/20090616005651/http://www.springerlink.com/content/x5285613642v3665/, retrieved 2016-09-05  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-16. Alirita 2016-09-05.
  14. Lake Nipigon. World Lake Database. International Lake Environment Committee Foundation (ILEC). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 22 December 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-09-05.
  15. Kvankam kelkaj partoj de Indonezio estas ofte konsiderataj kiel apartenantaj al Oceanio, Sumatro kaj Lago Toba estas ĝenerale lokigitaj en Azio.
  16. Philip Micklin; Nikolay V. Aladin (Marto 2008). "Reclaiming the Aral Sea". Scientific American. [1] Alirita la 5an de Septembro 2016.