Livraria Lello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Livraria Lello
emblemo
eldonejolibrovendejokultura heredo • libroeldonejo
Komenco 1869 vd
Antaŭe Livraria Chardron vd
Geografia situo 41° 8′ 49″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)41.146906-8.614791Koordinatoj: 41° 8′ 49″ N, 8° 36′ 53″ U (mapo)
Lando(j) Portugalio vd
Sidejo Porto
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Livraria Lello (Porto)
Livraria Lello (Porto)
DEC
Livraria Lello
Livraria Lello
Map
Livraria Lello
Membro de Associação Portuguesa dos Editores e Livreiros vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Librovendejo Lello (en portugala: Livraria Lello), konata ankaŭ kiel Librovendejo Lello kaj Frato (Livraria Lello e Irmão) aŭ Librovendejo Chardron (Livraria Chardron), estas librovendejo en la historia urboparto de Porto, Portugalio. Ĝi estas ĉe la Rua das Carmelitas 144, proksime de la Turo de la Klerikoj (nome baroka sonorilturo, konstruita de Nicolau Nasoni).

Pro sia historia kaj arta valoro, la librejo estis agnoskita kiel unu de la plej belaj de la mondo fare de diversaj famuloj kaj entoj, kiel la hispana verkisto Enrique Vila-Matas, la brita gazeto The Guardian, la aŭstralia eldonejo de veturgvidiloj Lonely Planet, la gazeto «Time» kaj la CNN, en 2014.

La librovendejo iĝis granda turisma altiraĵo — en 2018 (kaj aliaj jaroj) ĝi ricevis unu milionon da vizitantoj — speciale post disvastiĝo de kredo ke la interna dekoracio inspiris J.K. Rowling al la sagao pri Harry Potter.[1] Oni diris eĉ, ke la ŝtuparoj inspiris tiujn de Hogwarts. J.K. Rowling fakte iam loĝis en Porto, kie ŝi instruis anglan, sed ŝi mem dementis tiun influon tra Twitter fine de majo 2020.[2]

La abundego de turismaj vizitoj kondukis al neceso postuli enirpagon ekde 2015, ĉar foje venis eĉ 30 000 turistoj tage, kaj tio malhelpis la funckion vendi libron kaj eĉ la proprajn vizitojn. Tamen la pago iĝas rabato en la libraĉetado, kaj krome ĝi utilas por iom redukti la alvenon de neaĉetontaj vizitantoj, kalkuli la vizitnombron kaj eĉ financi la necesojn de la eltenado.

La fasado estas novgotika: tri ortangulaj fenestroj kontrastas kun malsupra ebenarko, kaj supra ornamita oĝivarko kun pinakloj. La tuto estas ornamita laŭ Nova Arto. La fenestroj estas inter belaj alegoriaj bildoj de Arto kaj Scienco. Ankaŭ la interno estas tre bele ornamita kaj estas skulptaĵoj de la verkistoj Antero de Quental, Eça de Queirós, Camilo Castelo Branco, Teófilo Braga, Tomás Ribeiro kaj Guerra Junqueiro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Librairie magique». L'Histoire (457). 2019.
  2. «Un palazo de J.K Rowling: la librería de Harry Potter no es la librería de Harry Potter». www.clarin.com. 22a de majo 2020. Konsultita la 3an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cardoso, Margarida David (2016-07-21), "Livraria Lello acordou de cara lavada, como era há 110 anos", Público, p. 61
  • "Livraria Lello", Público, Porto, Portugal, 1995-03-15
  • "Mural de arte urbana vai "tapar" livraria Lello", Público, Porto, Portugal, 2016-04-21, p. 14

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Librería Lello en la hispana Vikipedio.