Louise Héritte-Viardot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Héritte-Viardot
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1841 (1841-12-14)
en Parizo
Morto 17-an de januaro 1918 (1918-01-17) (76-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Louis Viardot
Patrino Pauline García-Viardo
Frat(in)o Paul Viardot
Okupo
Okupo komponistokantistopianisto
vdr

Louise Pauline Marie Héritte-Viardot (la 14an de decembro 1841 – la 17an de januaro 1918) estis franca kantisto, pianisto, dirigento kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familio de famkonataj muzikistoj. Ŝia hispana avo, la elstara kantisto Manuel García kaj lia dua edzino estis la iniciatintoj de grava familio de operkantistoj kaj voĉinstruistoj. Inter aliaj, elstaras la mondfama kantistino María Malibrán, onklino de Louise, kaj la rimarkinda kantistino kaj komponistino Pauline Viardot-García (V en M-157), patrino de Louise [1].

Krom la patrino, kiu instruis al ŝi de infanaĝe, Louise lernis muzikteorion ĉe Torre Morrel, piano ĉe Louis Lacombe kaj komponadon ĉe Auguste Barbereau, sed “ŝi pliboniĝis ĉefe kiel memlernanto”. Louise edziniĝis je sia 22 jaraĝo kun la diplomato Ernest Héritte, dudek jarojn pli aĝa ol ŝi, kiun ŝi akompanis en liaj nomumoj kaj de kiu ŝi fine disiĝis

Malgraŭ ke ŝi kantis profesie dum pluraj jaroj, ŝia sano ne permesis al ŝi daŭrigi tiun karieron. Kvankam ŝi fojfoje ankoraŭ kantis, ŝi dediĉis sin al kant-instruado farante tion en pluraj institucioj: ĉe la Sankt-Peterburga Konservatorio, la Londona Muzika Akademio, la Hoch Konservatorio en Frankfurto, kaj en Berlino ŝi fondis operkurson [2][3].

Paralele ŝi dediĉis sin al komponado, por kio “ŝi estis dotita per granda talento”. Dum ŝia patrino komponis art-francajn kanzonojn kun piana akompano, Louise verkis en preskaŭ ĉiuj ĝenroj. Post koncerto, grava recenzisto skribis "ĉiuj tiuj diversaj pecoj pruvis ke la talento de Mme Héritte adaptiĝas egale bone al ĉiuj ĝenroj

Inter ŝiaj verkoj estas kelkaj kvar-kordaj kvartetoj, tri pianokvartetoj, du pianotriopoj, kaj pluraj instrumentaj sonatoj. Bedaŭrinde multe de ŝia laboro nun estas perdita. El ŝia ĉambra muziko nur pluvivis la tri pianokvartetoj.

Ŝia ‘Piana Kvarteto en Re minora’ estis malaperinta dum pli ol cent jaroj, kaj ununura ekzemplero estis retrovita en 1980 en la Nacia Biblioteko en Parizo. “Ĉi tio estas altnivela verko” diris la eltrovintoj. Pri la premiero de tiu ĉi “Piana kvarteto” en 1878, la franca muzikrevuo Le Ménestrel altgrade recenzis, kaj priskribis ĝin kiel "rimarkinda komponaĵo, tiel por la forto de la koncepto kiel por la kompetenteco kaj la harmonio…” … Verko “plenumita perfekte de la aŭtoro, en kiu la valoro de la virtuozeco egalas tiun de la komponisto”.

Pluraj kritik-artikoloj aperis post la koncertoj de Louise Héritte-Viardot en kiuj oni notis diversaspektojn de ŝia muziko; pri la ‘Suveniro de Krimea Nokto’ oni skribis: tiu peco “estas rimarkinda laŭ harmonia scienco kaj precipe instrumentado, kiu proponas spritajn efikojn...”

Sendube Louise heredis de sia patrino la hispanan genlinion de kie venas la sevilja tuŝo de kelkaj el ŝiaj komponaĵoj. Precipe tio videblas en ŝia ĉambra verko Spanisches Quartett op. 11 (1883), kiu havis sian premieron en Hispanio. Tie ŝi esprimas la heredaĵon de la hispana muziko de sia avo. En ĉi tiu kvarteto, Louise Héritte-Viardot kapablas “filtri la popularajn hispanajn ritmojn (bolero, seguidilla, caña) tra la kribrilo de la germana skolo de ĉambra muziko, naskante verkon kun solida komponado kaj bongusta muzika inspiro”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 177 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Héritte-Viardot komponis plejparte ĉambrajn muzikaĵojn kaj orkestrajn verkaĵojn kaj simfoniojn, multaj de kiuj estas perdita. Elektita verkaĵojn inkluzivas:

  • Arme kleine Liebe (en Drei Lieder) (Teksto: Anna Ritter)
  • Der Schmied, op. 8 ne. 5 (Teksto: Johann Ludwig Uhland)
  • Erlösung (Teksto: Anna Ritter)
  • Saphiren sind mortas Augen dein (en 6 Lieder) (Teksto: Heinrich Heine)
  • Sehnsucht (Teksto: Anna Ritter)
  • Sérénade (Teksto: J. Bertrand)
  • Etikedo und Nacht (en Drei Lieder) (Teksto: Gustav Renner)
  • Unter'm Machendelbaum (en Drei Lieder) (Teksto: Ernst von Wildenbruch) [4]
  • Sonato por cello kaj piano opus 40, (1909)
  • Mortas Bajadere, kantato por kantistaro kaj orkestro
  • Wonne des Himmels, kantato por solistoj, kantistaro kaj orkestro
  • Das Bacchusfest, kantato por kantistaro kaj orkestro, 1880
  • Lindoro, komika opero en unu ago, 1879
  • Kvarteto por piano kaj ŝnuroj, Ne. 1 en A Majoro, Opus 9, Im Sommer, 1883;
  • Kvarteto por piano kaj ŝnuroj, Ne. 2 en D majoro, Op 11, hispana Kvarteto, 1883
  • Kvarteto por piano kaj ŝnuroj, Ne. 3, 1879

Ŝiaj verkaĵoj estis registrita kaj eldonita sur KD, inkluzivanta:

  • Héritte-Viardot: Pianaj Kvartetoj Viardot En

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jezic, Diane. (1988) Women composers : the lost tradition found. New York: Feminist Press at the City University of New York, p. [htt://archive.org/details/womencomserslo00jezi_0/e/129 129–131]. ISBN 0-935312-94-3. OCLC 18715963.
  2. Schleifer, Martha Furman. (2003) Women composers: music through the ages: Volume 7.
  3. Pendle, Karin Pendle. (2001) Women & music: a history.
  4. Composer: Louise Pauline Marie Héritte-Viardot (1841-1918). Alirita 20 December 2010. [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]