Luduș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luduș
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Marosludas (hungare), Ludasch (germane)
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
Situo 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)46.47777777777824.096111111111Koordinatoj: 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)
Luduș (Rumanio)
Luduș (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 270 m
Poŝtkodo 545200
Loĝantaro 15,328 (en 2011; 17.497 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 114710
vdr

Luduș [luduŝ] (hungare Marosludas [maroŝludaŝ]; germane Ludasch) estas urbo en Rumanio ĉe la suda rando de la Ebenaĵo de Transilvanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Avrămești, Fundătura, Cioarga, Ciurgău, Gheja kaj Roșiori.[1]

Luduș situas ambaŭflanke de rivero Mureș. Ĝi estas fervoja nodo ĉe la linio inter Târgu Mureș kaj Războieni; tie debranĉiĝas linio al Bistrița Nord. La urbon trairas ankaŭ la nacia vojo DN15, samtempe eŭropa vojo E60.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 4632 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 17360 (rumanoj, 28 % da hungaroj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 Marosludas apartenis al Hungario (Torda-Aranyos). Luduș estas la ekonomia centro de la regiono.

Renomaj personoj

Fontoj

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Informoj ĉe neogrady's

Eksteraj ligiloj