Saltu al enhavo

Magaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magaga
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 75 657  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 39′ N, 30° 51′ O (mapo)28.64833333333330.842222222222 [+]
Alto 40 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Magaga (Egiptio Nildelto)
Magaga (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Magaga

Map

vdr

Magaga, laŭ egipta arabe مغاغة estas urbego en la plej norda parto de Provinco Minja en Egiptio.

Stadiono en Magaga

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Magaga loĝis 106 100 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Magaga troviĝas laŭ maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 48 metrojn super la marnivelo. Beni Suefo troviĝas 54, provinca sidejo Minjo 63, Malaŭi 103, ĉefurbo Kairo 160, Asjuto 168, Suezo 220, Saŭhaĝo 248, Aleksandrio 297, Asuano 548 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1888 brita vojaĝisto priskribis, ke en Magaga troviĝas grava sukerfabriko. Ĝi ankaŭ nun funkcias. La brito ankaŭ menciis plurajn praajn ruinojn en la areo kun hundomumioj.

En 1963 pramŝipo renversiĝis sur la Nilo mortigante 206 homojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de la ekonomio estas la agrikultura produktado kaj ties vendado aŭ prilaboro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Magaga situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14-30 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Magaga havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo. La plej proksima flughaveno situas en Minjo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans