Malakal
Malakal, aŭ Malakāl arabe ملكال estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato, diocezo kaj universitata urbo (ekde 2007) en Sud-Sudano.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Koordinatoj: 09°33′N 31°39′O / 9.55°N, 31.65°OKoordinatoj: 09°33′N 31°39′O / 9.55°N, 31.65°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 143.412 (en 2012)
- Supermara alteco: 385 m
- Horzono: UTC +3 h
Geografio[redakti | redakti fonton]
Malakal situas sur montetaro laŭ Blanka Nilo, en la norda parto de la lando. Vav troviĝas 451, Ĵubo 521, Ĥartumo 680 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Malakal estis la loko de batalo en 2006. Dum la unueca Sudano la urbo estis grava garnizono, sed post sendependiĝo de Sud-Sudano en 2011 la "nordaj" armeanoj retiriĝis.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Malakal havas internacian flughavenon kaj riveran havenon. Vojoj kuras al Etiopio kaj 2 vojoj al Sudano. Malpli grava vojo aŭ konstruata vojo kuras al sudo. La rivero estas navigebla en ambaŭ direktoj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Malakal la temperaturo varias inter 18 kaj 39 °C. La varmo en marto kulminas, en decembro kaj januaro malkulminas. Jare pluvas po 770 mm. La pluvo kulminas aŭguste, inter decembro-januaro neniam pluvas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj
- loĝantaro