Malgranda flamkardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda flamkardelo
Malgranda flamkardelo
Malgranda flamkardelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. cabaret'
Carduelis cabaret
(Statius Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
flave, nur somere; verde, la tutan jaron; blue, nur vintre
flave, nur somere; verde, la tutan jaron; blue, nur vintre
flave, nur somere; verde, la tutan jaron; blue, nur vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hoevos de Carduelis cabaret

La Malgranda flamkardelo, Carduelis cabaret, estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al genro Carduelis en la familio de FringedojFringillidae. Ĝi estas la plej malgranda, plej bruna kaj plej strieca el la flamkardeloj. Ĝi estas ofte klasita kiel subspecio de la Komuna flamkardelo, Carduelis flammea, sed ĝi estis ĵus disigita el tiu specio fare de kelkaj fakuloj kiaj la British Ornithologists' Union. Ĝi estas indiĝena de Eŭropo kaj estis enmetita en Novzelandon. Multaj birdoj migras suden vintre, sed se estas milda vetero ili povas troviĝi la tutan jaron en multe de sia teritorio, kaj povas kuniĝi kun la aliaj du specioj de flamkardeloj vintre.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La rilatoj inter flamkardeloj estas nesolvitaj.[1] La Malgranda flamkardelo koincidas kun la Komuna flamkardelo (subspecio flammea de la Flamkardelo) en suda Norvegio, ŝajne sen grava interreproduktado, spite la fakton ke oni starigis simpatrion tiom ĵuse ke ne eblas fari firmajn konkludojn.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda, mallongvosta fringo, 11.5–12.5 cm longa kun enverguro de 20–22.5 cm kaj pezo de 9–12 g. La beko estas mallonga, konusforma kaj akrapinta kaj estas palflava kun malhela pinto. Maskla plenkreskulo estas tre bruna supre kun pli malhela strieco. Li havas ruĝan frunton, nigran mentonon kaj, dum la reprodukta sezono, rozkoloron en brusto kaj vizaĝo. La flankoj estas sablokoloraj kun malhela strieco kaj la ventro kaj subvosto estas blankecaj. Estas du palaj flugilstrioj. Ina plenkreskulo estas simila, sed ne havas rozkoloron en brusto nek en vizaĝo kaj havas malpli da strieco en flankoj. Junulo havas palan kapon sen ruĝa frunto kaj malpli da nigro en mentono.

La plej komuna alvoko estas akra, metaleca, “staccato” ĉuĉ-uĉ-uĉ-uĉ elsendita dumfluge aŭ ripoze. Ĝi havas ankaŭ plendecan alarmalvokon. La trileca kanto kombinas la flugalvokon kun zumanta sonorilado ofte elsendata dum ondeca kantoflugo ĉirkaŭ la teritorio.

La Granda flamkardelo estas simila al la Malgranda flamkardelo sed pli granda kaj pli pala kun pli blankaj subaj partoj. Ties supraj partoj estas pli sablokoloraj kaj la pugo estas pala kun malhela strieco.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝo estis iam preskaŭ limigita al Britio, Irlando kaj Alpoj sed ties teritorio etendiĝis konsiderinde en centra kaj norda Eŭropo dum la lastaj jardekoj. Ĝi estas disvastigata reproduktanta birdo en Britio kaj Irlando kvankam forestas el partoj de suda kaj centra Anglio. Ili nestumas laŭlonge de la marbordo de la Norda Maro el nordorienta Francio al Germanio kaj etendiĝis en Danion, sudan Norvegion kaj sudokcidentan Svedion. La alpa populacio siavice pliiĝis kaj etendiĝis al najbaraj regionoj. Tiu birdo nune nestumas tiom orienten kiom ĝis suda Pollando, Slovakio kaj norda Rumanio.

Ĝi estas mallongdistanca migranto kun multaj birdoj vintrumantaj en la reprodukta teritorio. Alpaj birdoj ofte moviĝas al pli malaltaj lokoj. En Britio ĝi iĝas pli disvastigata en malaltaj areoj vintre. Kelkaj birdoj de Britio moviĝas suden al kontinenta Eŭropo, eventuale atingante eĉ Iberion.

Tiu specio estis unuafoje enmetita en Novzelando en 1862 kiel parto de transportita vararo de birdoj en Nelson.[3] Sekvis aliaj enmetoj kaj la specio setlis definitive. Ĝi estas pli komuna en la Suda Insulo kaj je pli altaj altitudoj kaj koloniigis multajn proksimajn insulojn. Ĝi disvastiĝis al teritorioj de Aŭstralio en la Makvora Insulo kaj foje estis kiel vaganto en Insulo Lord Howe.

Ili loĝas en malferma arbaro, arbustaro, farmoj kaj dunoj. Ties disvastiĝo estis helpata de pliigo de plantejoj de koniferoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas socia birdo kiu kutime mangas are. Ili manĝas ĉefe en arboj sed ankaŭ surgrunde, ĉefe vintre kiam la disponeblo de semoj malpliiĝas. La dieto estas ĉefe komponita de malgrandaj semoj kiaj tiuj de betuloj, alno kaj herboj. Ili manĝas ankaŭ burĝonojn de fruktoj kaj senvertebrulojn.

Reproduktantaj paroj formiĝas fine de vintro. Kelkaj paroj ofte nestumas kune proksime en izoleca kolonio. La tasforma nesto estas konstruita de la ino, kutime en arbusto aŭ arbo. Ĝi estas farata el bastonetoj kaj plantotigoj kun interna tavolo de radiketoj, herbo, musko, folioj kaj alia vegetaĵaro kaj kovraĵo de plumoj, lano kaj haroj. La ino demetas 2 al 7 ovojn, kiuj estas palbluecaj aŭ verdecaj kun ruĝecaj aŭ brunecaj makuletoj kaj strieco. La ino kovas la ovojn dum 12–15 tagoj dum ili estas manĝigata de la masklo. La junuloj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj elnestiĝo okazas post kromaj 9–15 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seutin et al., 1995
  2. Sangster et al., 2002
  3. Redpoll. NZ Birds website (2005-09-21). Alirita 2007-10-09.
  • Clement, Peter; Harris, Alan & Davies, John (1993) Finches and Sparrows: An Identification Guide, Christopher Helm, London.
  • Harris, Alan; Tucker, Laurel & Vinicombe, Keith (1994) The Macmillan Field Guide to Bird Identification, Macmillan Press.
  • Heather, Barrie D. & Robertson, Hugh (1996) The Field Guide to the Birds of New Zealand, Viking.
  • Robinson, R.A. (2005) BirdFacts: profiles of birds occurring in Britain & Ireland[rompita ligilo] (v1.1, Jan 2006). BTO Research Report 407, BTO, Thetford (http://www.bto.org/birdfacts). Retrieved on 23/10/07.
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Seutin, G.; Ratcliffe, L. M. & Boag, P. T. (1995): Mitochondrial DNA homogeneity in the phenotypically diverse redpoll finch complex (Aves: Carduelinae: Carduelis flammea - hornemanni). Evolution 49(5): 962–973. COI:10.2307/2410418 (HTML resumo kaj bildo de unua paĝo)
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 2, Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]