Malgranda reao
Plenkreska eta reao (R. p. pennata) en Ĉilia Patagonio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Rhea pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
3 subspecioj[1] R. p. garleppi (Chubb, C, 1913)
R. p. tarapacensis (Chubb, C, 1913) R. p. pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Pterocnemia pennata (d'Orbigny, 1837)
Rhea darwinii Gould, 1837 Rhea pennata darwinii Gould, 1837 Rhea nana Lydekker, 1894 Rhea pennata nana Lydekker, 1894 Pterocnemia pennata garleppi Chubb, 1913 Pterocnemia tarapacensis garleppi Chubb, 1913 Pterocnemia tarapacensis Chubb, 1913 Rhea tarapacensis (Chubb, 1913) Rhea tarapacensis tarapacensis (Chubb, 1913) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda reao[mankas fonto] aŭ eta reao[4] (latine Rhea pennata), ankaŭ nomata Darvina reao[mankas fonto] aŭ Darvin-nanduo[mankas fonto], estas neotropisa birdospecio el la familio de reaedoj, en la ordo de reaoformaj. Ĝi estas granda nefluga birdo, sed la plej eta el la du vivantaj specioj de reaoj. Ĝi troviĝas en Altiplano kaj Patagonio en Sudameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[1], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Rheiformes - reaoformaj
- Rheidae - reaedoj
- Rhea Brisson, MJ, 1760 - reao
- Rhea pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 - eta reao
- Rhea pennata garleppi (Chubb, C, 1913) - punaa eta reao
- Rhea pennata tarapacensis (Chubb, C, 1913) - tarapakia eta reao
- Rhea pennata pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834
- Rhea pennata d'Orbigny, ACVMD, 1834 - eta reao
- Rhea Brisson, MJ, 1760 - reao
- Rheidae - reaedoj
Tiu specio antaŭe estis klasifikita en la genro Pterocnemia sed en 2008 la Usona Societo de Ornitologoj inkluzivigis ĝin en la genron Rhea.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas tri subspecioj:
- Rhea pennata garleppi, la punaa eta reao, troviĝas en la punao de sudorienta Peruo, sudokcidenta Bolivio, kaj nordokcidenta Argentino[5].
- Rhea pennata tarapacensis, la tarapakia eta reao, troviĝas en la punao de norda Ĉilio el la regiono de Arikio kaj Parinakotio al Antofagasta, tra la eponima regiono Tarapakio[6].
- Rhea pennata pennata, la tipa subspecio, troviĝas en la stepoj de Patagonio de Argentino kaj Ĉilio[7][5].
Oni sugestis, ke la du nordaj taksonoj R. p. tarapacensis kaj R. p. garleppi estu konsiderataj kiel aparta specio, nome la punaa reao (R. tarapacensis kune kun R. garleppi)[6].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La eta reao havas sian sciencan nomon el Rea, nome greka diino, kaj pennata kiu latine signifas “kun flugiloj”. La unua genran nomon Pterocnemia estis konstruita en 1834 de la samtempulo kaj rivalo de Darwin nome Alcide d'Orbigny kiu la unuan fojon priskribis tiun birdospecion al eŭropanoj, el specimeno el malsupra Río Negro sude de Bonaero, Argentino.[8][9] Tiom malfrue kiom je 2008 ĝi estis klasita en la monotipan genron Pterocnemia. Tiu vorto estis formita el du grekaj vortoj pteron signife “plumo”, kaj knēmē signife “gambo”, tio estas “plumgamba”, alude al la plumoj kiuj kovras la supran parton de la kruro.[10] En 2008 la SACC enmetis la taksonon Pterocnemia en la genron Rhea[11]. Ĝi estas konata surloke pere de diversaj nomoj, depende el la loko: ekzemple suri, choique [ĉOike], ñandú petiso, aŭ ñandú del norte. La nomo 'ñandú' (el kio nanduo) devenas el la nomo de la Amerika reao en gvarania, ñandú guazu, signife “granda araneo”, eble rilate al ties kutimo malfermi kaj mallevi alterne flugilojn kiam ili kuras.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La eta reao longas 92 al 100 cm kaj pezas estas 15 al 28,6 kg. Pro siaj 90 ĝis 100 cm ĝi estas pli eta ol sia samgenrano, nome la granda reao[8],[12]. Ĝi havas etajn kapon kaj bekon, tiu lasta 6,2 al 9,2 cm longa, sed havas longajn krurojn kaj kolon. Reaoj havas flugilojn pli ampleksajn ol tiuj de strutoformaj birdoj, kio permesas ilin kuri partikulare bone. La eta reao povas atingi rapidojn de 60 km/h, kio ebligas ĝin forkuri el predantoj. La akraj ungoj de ties fingroj estas efikaj armiloj. Ĉe la pinto de la flugiloj ili havas krifojn, kiujn ili ankaŭ uzas kiel armilojn. Ĝiaj plumoj estas similaj al tiuj de strutoj, pro tio ke ĝi ne havas postdiafizon[13]. Ĝia plumaro estas punkteca bruna kaj blanka, kaj la supra parto de ĝia tarso estas kunpluma[8]. La tarso estas 28 al 32 cm longa kaj havas 18 horizontalajn platojn en antaŭo[8].
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La ovojn kaj idojn zorgas la masklo, kiu iĝas agresema dum kovado. Povas esti ke kelkaj ovoj estas ovodemetataj for de la nesto kaj la vira reao tute ne priokupiĝas pri tio. Tiam foje venas inoj kaj kovas ilin aŭ la masklo metas ili nesten; foje tiuj ovoj putriĝas kaj allogas muŝojn, kiujn la masklo kaj la idoj manĝas. La eta reao estas agresema dum la reprodukta sezono, sed poste ĝi iĝas sufiĉe socia en aroj da 5 ĝis 30 birdoj de ĉiu aĝo kaj sekso[8]. La kovado daŭras 30–44 tagojn, kaj la ovokvanto en nesto estas 5–55 ovoj. La ovoj estas 87 al 126 mm kaj verdecflavaj[8]. Idoj maturiĝas post tri jaroj de aĝo.
Tiu reao estas ĉefe herbovora, sed ĝi rare manĝas ankaŭ malgrandajn animalojn (lacertoj, skaraboj, saltuloj). Ĝi hegemonie manĝas plantojn de genro Atriplex kaj fruktoj el kaktoj, same kiel aliajn herbojn.[8] Ili tendencas esti trankvilaj birdoj, escepte idoj kiuj fajfetas ĝemece, kaj maskloj allogante inojn kiuj elsendas zumadan alvokon.[8]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La eta reao loĝas en areoj de malferma arbustaro en herbejoj de Patagonio kaj en la altebenaĵo Anda (Altiplano), tra la landoj Argentino, Bolivio, Ĉilio, kaj Peruo.[7] Ĉiuj subspecioj preferas herbejojn, arbustarojn kaj marĉejojn. Tamen la nomiga subspecio preferas altojn de malpli ol 1500 m, dum la aliaj subspecioj tipe gamas el 3000 al 4500 m, sed surloke malsupren ĝis 1500 m sude.[14]
Historio de la malkovro de la genro Rhea
[redakti | redakti fonton]
Dum la dua Vojaĝo de la "Beagle", la juna naturalisto Charles Darwin faris kelkajn veturojn altere, kaj ĉirkaŭ aŭgusto de 1833 aŭdis el gaŭĉoj el la areo Río Negro de Norda Patagonio pri la ekzisto de malgranda Rhea, "tre rara birdo kiun ili nomigis Avestruz Petiso". Li pluserĉis malsukcese tiun birdon, kaj la Beagle navigis suden, alvenante en Puerto Deseado en suda Patagonio la 23an de decembro. La venontan agon Darwin mortpafis gvanako kiu havigis al ili kristnaskam manĝon, kaj dum la unuaj tagoj de januaro, la artisto Conrad Martens pafis reaon kiujn ili ĝue manĝis antaŭ Darvino konstatis, ke temas pri la maltrafa eta reao pli ol unu juna reao, kaj konservis la kapon, kolon, krurojn, unu flugilon kaj multajn el la plej grandaj plumoj. Kiel ĉe la aliaj kolektoj, tiuj estis senditaj al John Stevens Henslow en Kembriĝo. La 26an de januaro ili eniris en la Magelana Markolo kaj ĉe la Golfeto Sankta Gregorio Darvino trafis Patagonianojn kiujn li priskribis kiel "elstaraj praktikaj naturalistoj". Duonindiĝeno kiu naskiĝis en Nordaj Provincoj diris al li ke la etaj reaoj estis la ununura specio tiom for sude, dum la pli grandaj reaoj estas pli norde. Dum ekspedicio ĉe rivero Santa Cruz ili vidis kelkajn etjn reaojn, sed ili estis tro timidaj por permesi alproksimiĝon aŭ kaptadon.[15]
En 1837 la eta reao estis priskribita kiel Rhea darwinii (poste sinonimigita kun R. pennata) fare de la ornitologo John Gould en prezento al la Zoological Society of London en kiu li estis sekvata de Darvino legante artikolon pri la ovoj kaj la distribuado de ambaŭ specioj de reaoj.[16]
Kiam Gould klasis la etan reaon kaj la grandan reaon kiel separataj specioj, li konfirmis gravan problemon por Darvino. Tiuj birdoj ĉefe loĝas en diferencaj partoj de Patagonio, sed estas ankaŭ koincida zono kie kunloĝas ambaŭ specioj. Ĉar ĉiu viva estaĵo estis kreita en fiksita formo, kiel akceptita de la tiama scienco, ili povas ŝanĝi sian aspekton nur pere de perfekta adapto al sia vivomedio, sed temas pri la sama specio. Sed nune li devis cerbumi pri du diferencaj specioj. Tio startis formigi al li la ideon ke la specioj ne estas tute fiksitaj, sed ke devas funkcii ankaŭ alia mekanismo.[17]
Konservado
[redakti | redakti fonton]La eta reao estas klasifikita de IUKN kiel malplej zorgiga, kvankam pluraj minacoj pezas sur tiu specio (ĉasado, ovokolektado, kaj fragmentado de ĝia habitato pro konverto al agrikulturo aŭ al paŝtejoj por brutobredado)[7],[8]. Ĝia totala teritorio estas ĉirkaŭkalkulita je 1 100 000 km²[14]. La suda nomiga subspecio restas relative disvastiĝinta kaj surloke sufiĉe komuna, sed la situacio por la du nordaj subspecioj estas pli zorgiga, kun ties kombinaj populacioj ĉirkaŭkalkulitaj je nur kelkaj centoj[7].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 AviList v2025, konsultita la 11-an de jan. 2026.
- ↑ Peters, James L. (1979)
- ↑ (1837) “On a New Rhea (Rhea Darwinii) from Mr. Darwin's Collection”, Proceedings of the Zoological Society of London 5 (51), p. 35.
- ↑ 4,0 4,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ 5,0 5,1 Clements, J (2007)
- ↑ 6,0 6,1 Jaramillo et al. (2003)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Symes, A. & Butchart, S.(2008)
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 Davies, S.J.J.F. (2003)
- ↑ Krulwich, R. (2009)
- ↑ Gotch, A.T. (1995)
- ↑ Nores, M. (2008)
- ↑ Elliott, Andrew (1992)
- ↑ Perrins, C. (1987)
- ↑ 14,0 14,1 BirdLife International (2008)
- ↑ Barlow 1963, paĝoj 271–5.
- ↑ Darwin, C (1837)
- ↑ Herbert, S (1980)
- BirdLife International (2008b). "Lesser Rhea - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 6an de Februaro 2009.
- Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Rhea pennata". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 4an de Februaro 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Darwin, Charles (1837). "Notes on Rhea americana and Rhea darwinii". Proceedings of the Zoological Society of London 5 (51): 35–36.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Rheas". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 69–74. ISBN 0-7876-5784-0.
- Elliott, Andrew (1992). "Lesser Rhea". In Hoyo, Joseph del. Handbook of the Birds of the World. 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions. ISBN 978-8487334108.
- Gotch, A.F. (1995) [1979]. "15". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 176. ISBN 0-8160-3377-3.
- Herbert, Sandra (1980). "The Red Notebook of Charles Darwin". Bulletin of the British Museum (Natural History). 7: 1–164.
- Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter; Beadle, David (2003). Birds of Chile. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8.
- Krulwich, Robert (24 Februaro 2009). "Darwin's Very Bad Day: 'Oops, We Just Ate It!'". National Public Radio. Konsultita la 6an de Junio 2009.
- La Caledonia Sur. "The revered bird of native people.". Konsultita la 9an de Decembro 2011.
- Nores, Manuel (7a Aŭgusto 2008). "Incluir Pterocnemia dentro de Rhea". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 4an de Februaro 2009.
- Perrins, Christopher (1987) [1979]. Harrison, ed. Birds: Their Lifes, Their Ways, Their World. Reader's Digest Association, Inc. pp. 168–170. ISBN 0895770652.
- Peters, James Lee (1979). Checklist of Birds of the World (PDF) 1 (2 ed.). Cambridge, MA: Museum of Comparative Zoology. pp. 6–7.
- Symes, A. & Butchart, S. (2008). Pterocnemia pennata. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Konsultita la 5an de novembro 2008.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- en la germana: Tierlexikon [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Avibase [2]
| ||||||||||||||||||



