Malnova imperio de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnova imperio)
Malnova imperio de Egiptio
-2707-2216
erao • historia lando • historia epoko
Geografio
Malnova kaj Meza imperioj
Malnova kaj Meza imperioj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
mapo de antikva Egiptio

La Malnova Imperio en la historio de antikva Egiptio ampleksas la epokon de proksimume la jaroj 2707 ĝis 2216 antaŭ nia erao. Laŭ tiu difino la epoko ampleksas la 3-an ĝis 6-an dinastiojn.

La Malnova Imperio estas la plej malnova el la tri klasikaj periodoj de Antikva Egiptio. Temas pri la epoko de la grandaj piramidoj, inter kiuj la piramido de Keopso estas inter la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Ĉefaj kulturaj atestaĵoj de la Malnova Regno estas la piramidoj kaj templaroj, kvankam multaj el la templaroj ĝis la nuntempo forte deturiĝis. Aparte en la piramidaj tomboĉambroj de la 6-a dinastio estis trovitaj tekstoj kiuj estas riĉa fonto por informoj pri la kulto je mortintoj de la erao.

Krom la piramidoj ekzistas vastaj tombejoj de la plej altaj ŝtatoficistoj, kies tomboj ofte estas riĉe ornamitaj kun reliefoj kaj ajdonoj. Nekropoloj de la provincoj ĝis nun ricevis malmultan esploran atenton.

Nur malmultaj setlejoj de la Malnova Imperio ĝis nun estis elfositaj. Escepto estas la piramida urbo de Gizo. Nur kelkaj temploj estas fakte arkeologie esploritaj. Kontraŭe al postaj periodoj, ili ŝajnas pli malgrandaj kaj devis esti nedekoritaj. Escepto estas du sanktejoj de la suna kaj reĝa kulto. El la Malnova Imperio konserviĝis malmultaj papirusoj, la plej gravaj estis trovita en Abusir kaj estas administraj dokumentoj de piramida templo.

3-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 2-a dinastio tombaj monumentoj estis kreitaj kaj en la 3-a dinastio (jaroj 2707 ĝis 2639 antaŭ nia erao) ili signife ampleksiĝis. Faraono Djoser estas la unua kies tomboĉambro situas sub aparta konstruaĵo. Lia piramido en Sakara estas konsiderita la entute unua egipta piramido.

4-a dinastio[redakti | redakti fonton]

La 4-a dinastio (jaroj 2639 ĝis 2504 antaŭ nia erao) estis ora epoko de Egiptio.

Faraono Sneferu etendigis la imperion okcidenten kaj suden. La ruĝa piramido en Dahŝur ĉe Sakara memorigas pri li. Por la regantoj Ĥufu (poste grekigite Keops), Raĥef (grekigite Ĥefren) kaj Menkaure (grekigite Mikerinos) estis konstruitaj la piramidoj de Gizo. Ŝepseskaf kaj lia edzino Ĥentkaus la 1-a estis gereĝoj ĉirkaŭ la jaro 2500 antaŭ nia erao.

La plej malnova postrestinta akvobaraĵo (Sadd al-Kafara) estis konstruita.

En la 4-a dinastio la suna dio Reo iĝis la ĉefa diaĵo de Egiptio.

5-a dinastio[redakti | redakti fonton]

La regantoj de la 5-a dinastio (jaroj 2504 ĝis 2347 antaŭ nia erao) kaj pro arkeologiaj trovoj kaj pr postrestintaj tekstoj estas pli precize konataj ol tiuj de la antaŭaj dinastioj. Ilia tempo karakteriziĝas per pli malgrandaj piramidoj, ofte proksime de Abusir, kaj per temploj de la suna dio Reo.

La faraonoj devis dividi sian absolutan potencon kun la alta nobelaro kaj je potenco kreskanta ŝtatoficistaro. Al la lasta grupo dankindas multaj de la konservitaj tekstoj.

En la piramido de Unas estis trovita la tiel nomataj Piramidaj Tekstoj - la plej malnovaj konataj religiaj tekstoj en la homa historio. La tradicio de aldono de postmorta literaturo en reĝaj tomboj daŭriĝis en la sekvaj dinastioj kaj epokoj - ekzemple en ne-faraonaj tomboj de la Nova Regno papirusoj estis trovita kun la libro de mortintoj.

6-a dinastio[redakti | redakti fonton]

La 6-a dinastio (jaroj 2347 ĝis 2216 antaŭ nia erao), kulture daŭrigis la 5-an dinastion. Malcentraligo de la administraj strukturoj en la lando kreis regionajn centrojn kiuj gajnis influon dum la regantoj perdis povon. La centra registaro aparte post militaj kampanjoj kontraŭ Libio, Nubio kaj Palestino perdis influon.

Aktualaj esploroj sugestas ke klimata ŝanĝiĝo kun pli da sekeco kaj manko de nilakvaj inundoj eble kontribuis al la kadukiĝo de la Malnova Regno. Tiun tezon pliprobabligas samtempaj ŝanĝiĝoj en la kulturoj de Sumero kaj la Induso-civilizo.

Per la kolapso de la centra registaro komenciĝas la Unua Intera Periodo en la historio de Antikva Egiptio.

La litova-usona arkeologino Marija Gimbutas je la periodo de la jaroj 2500 ĝis 2200 antaŭ nia erao vidas pruvojn pri konkeraj migroj de popoloj el la regiono de la nuntempa teritorio de Ukrainio, kiuj venis ĝis Egiptio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]