Marta Kaczyńska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta Kaczyńska
Persona informo
Naskonomo Marta Kaczyńska
Naskiĝo 22-an de junio 1980 (1980-06-22) (43-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater fakultato de juro kaj administrado en la universitato de Gdansko
Familio
Patro Lech Kaczyński
Patrino Maria Kaczyńska
Infanoj 2
Okupo
Okupo advokatojuristo • verkisto de nefikcio
vdr

Marta Kaczyńska (naskiĝis la 22-an de junio 1980) estas pola juristino, advokato; de 2014 felietonisto de la semajna revuo "Sieci".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marta Kaczyńska estas filino de Lech Kaczyński, prezidanto de Pollando en la jaroj 2005–2010, kaj de Maria Kaczyńska, krome nevino de Jarosław Kaczyński, ĉefo de la pola registaro en la jaroj 2006–2007.

Dum infaneco partoprenis lekciojn de baleto. Finis studojn ĉe Jura Fakultato de la Universitato de Gdansko; gajnis rajton al profesio de advokato.

Ŝi estas heroo de la dokumenta filmo de Maria Dłużewska titolita Córka (Filino) el 2011. Ankaŭ rolis en dokumentaj filmoj Gorycz i chwała (Amaro kaj gloro) de Ewa Świecińska el 2010, Lista pasażerów (Listo de pasaĝeroj) de Ewa Stankiewicz el 2011 kaj Lider (La gvidanto) de Jan Pospieszalski el 2011 (pri Jarosław Kaczyński). En la filmo Dama (Damo) de Maria Dłużewska el 2015 (pri Maria Kaczyńska) rolanta en ĝi Marta Kaczyńska legas aldone fragmentojn el memorlibro de sia patrino.

En 2014 aperis ŝia libro Moi rodzice (Miaj gepatroj), kies kunaŭtorino estas Dorota Łosiewicz.

De 2014 verkas felietonojn al la semajna revuo "Sieci", en kiu i.a. okupiĝas pri etikaj, moralaj kaj sociaj problemoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]