Martin Wong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Wong
Naskiĝo 11-an de julio 1946 (1946-07-11)
en Portlando
Morto 12-an de aŭgusto 1999 (1999-08-12) (53-jaraĝa)
en San-Francisko
Persona informo
Mortokialo morto pro aidoso
Lingvoj usona anglaĉina
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato • George Washington High School • Kalifornia Ŝtata Polyteknika Universitato, Humboldt
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj It’s Not What You Think, What is it Then?
vdr

Martin WONG (11a de julio, 1946 – 12a de aŭgusto, 1999) estis ĉina-usona pentristo de la malfrua dudeka jarcento.[1] Lian laboron oni priskribis kiel zorga miksaĵo de socia realismo kaj viziula art-stiloj. La pentraĵoj de Wong ofte esploris multajn etnajn kaj rasajn identecojn, elmontris trans-kulturajn elementojn, montris plurlingvismon kaj festis lian kviran seksemecon.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Martin Wong naskiĝis en Portland, Oregono la 11an de julio, 1946. Sengefrata infano, Wong estis prizorgita de siaj gepatroj Benjamin kaj Florenco Wong Fie en la distrikto Chinatown de San Francisco.[3] Montranta emon al artisma esprimo je frua aĝo, Wong komencis pentri je la aĝo de 13. Lia patrino estis forta subtenanto de liaj artismaj inklinoj kaj konservis multajn el liaj fruaj verkoj.[2] Wong edukiĝis ĉe Mezlernejo Georgo Vaŝingtono, kaj diplomiĝis en 1964.[4] Li daŭris sian edukadon ĉe Humboldt Stata Universitato, kaj diplomiĝis kun la bakalaŭro en Ceramiko en 1968. Dum la kolegiaj jaroj kaj la sekvaj 10 jaroj Wong veturadis inter Eureka kaj San Francisco praktikadanta lian artisman metion. Dum ĉi tiu tempo, Wong havis apartamenton en la kvartalo Haight-Ashbury de San- Francisko kaj estis aktiva en la arta komunumo en la Golfeta Regiona, inkluzivanta deĵorojn kiel dekoracia dezajnisto por la spektakla arta grupo La Anĝeloj de Lumo (The Angels of Light), kiu fontiĝis el La Cockettes. Dum la okupo kun La Anĝeloj de Lumo, Wong partoprenis en la naskiĝanta hipia movado kaj partoprenis la tiutempan medion de seksa libereco kaj eksperimentado kun psikadelaĵoj.[2] Antaŭ la lastaj 70aj jaroj, Wong decidis transloĝiĝi al Nov-Jorko por daŭrigi lian karieron kiel artisto. Laŭ Wong, lia transloĝiĝo al Nov-Jorko estis instigita de amika defio:

Citaĵo
 Mi faris ceramikaĵojn, kaj faris desegnaĵojn ĉe art-foiroj. Mi konatiĝis kiel la 'Homa Fotografilo'. La kosto estis po 7.50 usonaj dolaroj portrete. Mia rekordo estis 27 foiroj dum unu tago. Amikoj diris al mi, 'Se vi estas tiom bona, kial vi ne iras al Nov-Jorko?'[5] 

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dum 1978 Wong transloĝiĝis al Manhatano, poste loĝanta en la najbarejo Lower East Side, kie lia atento turnis ekskluzive al pentraĵo. Post lia alveno, Wong transloĝiĝis en la Hotelon Meyers sur Stanton-a Strato, kie li intertraktis kun la konstruaĵestro por tri monatoj de senpaga loĝado se li finis riparan laboron ĉe tri strukture difektitaj ĉambroj. Kiel ĝi rezultis, tri monatoj fariĝis tri jaroj kiam li akiris laborpostenon kiel nokta gardisto por la konstruaĵo. Li poste transloĝiĝis en ses-etaĝa apartamento en senlifta konstruaĵo sur Ridge-Strato, kiu estis okupita de heroin-vendistoj kaj droguloj en 1981.[2][6] Wong komence subtenis sin mem post la transloĝiĝo al Nov-Jorko laboranta ĉe la librejo en la Metropola Muzeo de Arto.[1] Li estis plejparte mem-instruita, kaj la pentraĵoj de Wong rangis de senflataj, elkoraj bildigoj de la kadukiĝanta Lower East Side, al ludemaj, preskaŭ kiĉaj bildigoj de la Ĉinaj kvartaloj de Nov-Jorko kaj San-Francisko, ĝis Trafikaj Signaloj por la Aŭdo-Difektitaj. Priskribanta la temaron de kelkaj el liaj pentraĵoj, Wong unufoje diris: "Ĉion, kion mi pentras, estas ene de kvar strat-kvadratoj de mia loĝejo, kaj la homoj estas la homoj, kiujn mi vidadas kutime."[7]

La pentraĵoj de Wong de kadukaj amas-loĝeoj estis rektaj interpretoj de la medioj, en kiu li vivis. Dum la malfruaj 1970aj jaroj la Lower East Side estis laborklasa kvartalo, kie loĝis pluraj Puerto-Rikanoj kaj aliaj etnaj malplimultaj grupoj, kiuj inkluzivis afrikajn amerikanojn, Dominganojn kaj aliajn Hispan-Amerik-devenajn kaj Hispanlingvajn komunumojn. Kvankam pli riĉaj homoj komencis transloĝiĝi en Lower East Side-on, intenca bienula neglektado kaj krimbruligaj lasis multnombrajn konstruaĵojn en priplorindaj kondiĉoj. Krom la malĝoja urba pejzaĝo, Tompkins Square Parko fariĝis centro por kontraŭleĝaj aktivecoj kiel heroino-vendado.[6] Same, la fokuso de Wong ĉe afrik-amerikanaj kaj Latin-usonaj temoj ne estis intenca, sed fontis el la komunumoj, kiujn li observis dum sia ĉiutaga vivo. Reganta identeco-bazita teorio en la arta mondo dum ĉi tiu tempo estis por artistoj limigi sin al temoj indiĝenaj al la propraj etnaj kaj rasaj heredaĵoj, sed Wong renversis ĉi tiun aserton en multaj de la pentraĵoj, kiujn li faris.[2] Usona Gestolingvo estis fokuso de Wong por serio de pentraĵoj, kiujn li faris en la fruaj 1980aj jaroj. Li taŭge nomis ilin "Pentraĵoj por la Aŭdo-Difektitaj." Unu el lia plej rimarkindaj pentraĵoj de ĉi tiu periodo estis Psikiatroj Atestas: Demonaj Hundoj Pelas Viron al Murdo (1980) kiu dereiviĝis de novaĵa kaplinio pri al la Filo de Sam murdoj. Ĉi tiuj pentraĵoj estis kelkaj el liaj unuaj verkoj , kiuj kaptis kritikulan atenton. En 1990 Wong estis donita loĝistipendion ĉe la Departemento de Transportado de Nov-Jorko, kie li kreis la Trafikajn Signalojn por la Aŭdo-Difektitaj. Urbestro David Dinkins prezentis Wong la Specialan Artan Premion en 1992 por memorfesti la inclusiveman karakteron de ĉi tiuj verkoj.[2]

La Artista Deklaracio de Wong por Semafora Galerio, 1984.

Wong estas eble plej bone konata por siaj kunlaboroj kun Nuyorican poeto Miguel Piñero. Li renkontis Piñero-n en 1982 dum la komenca nokto de grupa ekspozicio, Krima Ekspozicio, tenita ĉe ABC No Rio.[2] Tuj post konatiĝo, Piñero transloĝiĝis en la apartamenton de Wong, kie li vivis dum la sekva jaro kaj duono. Piñero helpis montri al Wong trajtojn de la Lower East Side, kiujn li ne bone konis, kaj Wong dankis Piñero-n por helpi lin pli senti sin aniĝinta en la Latin-usona komunumo. Dum ili loĝis kune, Wong produktis gravan verkaron, kiun li poste montris en lia unua solo-ekspozicio, Urban Landscapes (Urbaj Pejzaĝoj), ĉe Semafora Galerio Orienta de Barry Blinderman en 1984.[8] Ilia kunlaboraj pentraĵoj ofte kombinis la poezion aŭ prozon de Piñero kun la zorge prilaboritaj urbaj pejzaĝoj de Wong diligenta cityscapes kaj stiligita fingroliterumado.[9] Attorney Street (Advokato Strato) (1982–84) estis elstare laŭdita kunlabora pentraĵo kiu oficiale establis Wong kiel grava partoprenanto en la Nov-Jorka arta sceno.[2] La verkoj Loisaida de Wong kaj kunlaboraj verkoj kun Piñero formis parton de la Nuyorican arta movado.

Wong tenis propran ekspozicion kun la titolo Chinatown Pentraĵoj ĉe la San-Franciska Arta Instituto en 1993, kiu montris liajn proprajn memorojn, spertojb kaj interpretojn de la "mita kvalito de Chinatown."[3] Inkluzivita inter ĉi tiuj laboroj, la pentraĵo F-ino. Chinatown (1992) prezentis voluptan bildigon de lia onklino Nora, kaj la verko Mei Lang-Fang (1992) montris la ĉinan operan kantiston faranta virinan reĝinjaĵojn, io, pro kiu oni estimis lin dum lia kariero. Per la miksado de tenerecon, fasciniĝon kaj distordon en ĉi tiuj pecoj, Wong ekzemplis "turisman ideon, la vidon de eksterulo" de Chinatown, kiu estis ĝenerala inter tiuj, kiuj estis for de la reala vivo de la urbo.[10]

Wong estis kolektanto kaj kompetentulo pri mult-specaj artaĵoj, de grafito ĝis aziaj antikvaĵoj. Dum iom da tempo en la 1980aj jaroj, li vivtenis sin per la aĉetado de malalte-taksitaj antikvaĵoj ĉe la aŭkciejo Christie's, kaj vendanta ilin ĉe Sotheby's por pli justa prezo.[5] Wong amasigis imponan grafitian kolekton dum li loĝis en Nov-Jorko, kaj kun la helpo de japana investanto, li kun-fondis, kune kun lia amiko Peter Broda, la Muzeon de Amerika Grafito ĉe Bond-Strato en la Orienta Vilaĝo en 1989. Dum ĉi tiu tempo, grafoiti estis tre multe-debatata formo de arto kaj urbaj oficialuloj forigis multe el kio antaŭe estis en la Nov-Jorka Urba Metroa sistemo. Responde, Wong ekklopodis konservi tion, kion li konsideris "la lasta granda arta movado de la dudeka jarcento." La Muzeo tenis du ekspoziciojn sed nur ekzistis dum ses monatoj, rezulte de nemovelaĵaj malfacilecoj pliseverigitaj de ekonomia regreso rilatita al la merkata kraŝo en oktobro 1989.[11] En 1994, post komplikiĝoj en lia sano, Wong donacis lian grafitian kolekton al la Muzeo de la Urbo de Nov-Jorko. Inter lia kolekto estis pecoj de 1980aj jaroj Nov-Jorko-bazitaj grafiti-artistoj inkluzive de Rammellzee, Keith Haring, Futura 2000, Sinjorina Rozo kaj Lee Quiñones.[12]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Wong estis publike geja.[2] Dum sia infanaĝo, Wong havis fortan obsediĝon kun fajroestingistoj, kaj tio ĉi daŭris ĝis lia plenaĝo, montriĝanta en kelkaj el liaj pentraĵoj, kiel I Really Like the Way Firemen Smell (Mi Vere Ŝatas La Odoron de Fajroestingistoj) (1988), Big Heat (Granda Varmo) (1988) kaj Sanja Cake (Sanja Kuko) (1991).[2] Ĉiu el ĉi tiuj pentraĵoj montris aŭ malkaŝan aŭ implican senton de gejerotiko.

En 1994 Wong diagnoziĝis kun Aidoso. Dum lia sano malpliboniĝis post la diagnozo, li transloĝiĝis reen al San-Francisko. Li mortis dum la prizorgo de siaj gepatroj en ilia hejmo en San-Francisko je la aĝo de 53 pro malsano kunligita al Aidoso la 12an de aŭgusto, 1999.[13] Miguel Piñero, eksa partnero de Wong, mortis jardekon antaŭe en 1988 de cirozo.[14]

La onklino de Wong, Eleanor "Nora" Wong, estis aktiva partoprenanto en la San-Francisko ĉina noktokluba sceno dum la 1940aj jaroj. Ŝi plej notinde okupis multaj postenojn, inkluzive de ĉef-kantisto, ĉe Forbidden City (Malpermesata Urbo).[15]

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Iam preskaŭ preteratentita de la arta establo, Wong estis agnoskita en lia Nov-Jorka Tempa nekrologo kiel artisto "kies zorga viziula realismo estas inter la daŭrantaj heredaĵoj de la Orient-Vilaĝa arta sceno de Nov-Jorko de la 1980aj jaroj".[13] Kritikula estimo daŭrigis post lia morto, kaj la verkoj de Wong troviĝas en kolektoj tutmonde, inkluzive de la kolektoj de la Metropola Muzeo de Arto, la de Young Muzeo, la Bronksa Muzeo de Artoj, la Arto-Kolekto de Syracuse Universitato, kaj en la urboj de Nov-Jorko kaj San-Francisko. La Paperoj de Martin Wong Paperoj estas ĉe la Biblioteko Fales, Nov-Jorka Universitato kaj inkluzivas, inter aliaj aĵoj, skizkajerojn, leterojn, biografiajn dokumentojn, vidkasedajn registraĵojn, fotojn, grafitio-rilatajn materialojn, kaj partojn el propra biblioteko de Wong.

La katalogo de komuna ekspozicio de la laboro de Wong ĉe la Galerioj de la Nova Muzeo de Nuntempa Arto kaj Ilinojso Ŝtata Universitato estis eldonita de Rizzoli en 1998 en Sweet Oblivion: The Urban Landscape of Martin Wong (Dolĉa Forgeso: La Urba Pejzaĝo de Martin Wong)[1].[1]

Du el la pentraĵoj de Martin Wong estas en la kolekto de la Whitney Muzeo en Nov-Jorko. La Muzeo de Moderna Arto havas tri el la verkoj de Wong en sia konstanta kolekto.[16] Unu el liaj pentraĵoj estas en la kolekto de la ŝtato de Kalifornio kaj daŭre montriĝas ĉe la Kalifornio Ŝtata Konstruaĵo en San-Francisko. La Socio de Nuntempa Arto ĉe la Arta Instituto de Chicago akiris la pentraĵon "Dolĉan Forgeson" en majo 2012.

Fondita de lia patrino en 2001, la Fondaĵo Martin Wong kreiĝis por helpi finance subteni artajn programojn kaj junaj artistoj per kolegiaj artaj stud-subvencioj, artaj eldonajoj kaj aktivaj programoj de arta edukado. Laŭnome, la Fondaĵo havas Artan Edukadan Programon direktita de Lady Pink (Sinjorino Rozkoloro) kiu laboras kun studentoj ĉe la Lernejo de la Artoj Frank Sinatra en Nov-Jorko. La stud-subvencio-konkurso de la Fondaĵo rekonas elstarecon, kaj en pentrado kaj ceramiko, la interesoj, kiujn Wong unue sekvis en sia arto. Ekde 2003, la stud-subvencioj daŭre oferiĝas ĉe Humboldt Ŝtata Universitato, kie Wong diplomiĝis, ĉe San-Francisko Stata Universitato, ĉe Nov-Jorka Universitato, kaj ĉe Arizona Ŝtata Universitato.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 "Martin Wong (1946-1999)" (2007-07-04).
  3. 3,0 3,1 "Jim Herron Zamora". "Martin Wong".
  4. "Guide to the Martin Wong Papers". Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2019-05-05.
  5. 5,0 5,1 "The Bricklayer's Art", de Guy Trebay, 26-an de Majo, 1998, The Village Voice
  6. 6,0 6,1 “{{{Titolo}}}”. 
  7. {{{Titolo}}}.
  8. "Barry Blinderman Downtown Art Scene" (2015-02-16). Arkivita el la originalo je 2017-07-04. Alirita 2019-05-05.
  9. Mallory Curley, A Cookie Mueller Encyclopedia (Randy Press, 2010)
  10. ""Art Review: The Streets of a Crumbling El Dorado Paved With Poetry and Desire"".
  11. "Art, Archives and Activisim: Martin Wong's Downtown Crossings" (2009). Arkivita el la originalo je 2013-09-22. Alirita 2019-05-05.
  12. "City as Canvas" (2013-08-12).
  13. 13,0 13,1 ""Martin Wong is Dead at 53: a Painter of Poeticc Realism"".
  14. ""Miguel Piñero, Whose Plays Dealt With Life in Prison, Is Dead at 41"".
  15. Spiller, Harley (2004-01-01). “"Late Night in the Lion's Den: Chinese Restaurant-Nightclubs in 1940s San Francisco"”, Gastronomica 4 (4), p. 94–101. doi:10.1525/gfc.2004.4.4.94. 
  16. "Martin Wong".
  17. "The Martin Wong Foundation".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]