Maslenico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Boris Kustodiev. Maslenico, 1919

Maslenico (ruse: Ма́сленица, ukraine: Масниця, beloruse: Масленіца, ankaŭ konata kiel Butera Semajno, Patkuka Semajno, aŭ Fromaĝa Semajno), estas Orientslava religia kaj popola festo. Ĝi estas festata dum la lasta semajno antaŭ Granda Fasto - t.e., la sepan semajnon antaŭ orienta ortodoksa Pasko. Maslenico egalrilatas al la okcidenta kristana Karnavalo, krom ke ortodoksa Fasto komenciĝas lunde anstataŭe de merkredo, kaj la ortodoksa dato de Pasko povas devii multe de la okcidenta kristana dato.

Maslenico havas ĝiajn originojn kaj en paganaj kaj en kristanaj tradicioj. En slava mitologio, Maslenico estas festado de la baldaŭa fino de la vintro.

De la kristana flanko, Maslenico estas la lasta semajno antaŭ la komenco de la Granda Fasto. Dum la semajno de Maslenico, viando jam estas malpermesita al ortodoksaj kristanoj, igante ĝin myasopostnaya nedelya (ru: мясопостная неделя, "viand-malplena semajno" aŭ "viand-fasta semajno"). Ĝi estas la lasta semajno, dum kiu estas permesitaj lakto, fromaĝo kaj aliaj laktaĵoj, kio kaŭzas ĝian alian nomon "Fromaĝa semajno" aŭ "Patkuka semajno". Dum la Granda Fasto viando, fiŝo, laktaĵoj kaj ovoj estas malpermesitaj. Krome, la Granda Fasto malebligas ankaŭ amuzaĵojn, sekularan muzikon, dancadon kaj aliajn delogaĵojn for de la spirita vivo. Tiel, Maslenico reprezentas la lastan ŝancon ĝui laktaĵojn kaj tiujn sociajn agadojn kiuj ne estas konvenaj dum la pli pia, sobra kaj memobserva fasta tempo.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Vasilij Surikov. Venkopreno de neĝa urbeto, 1891
Leonid Solomatkin. Maslenico, 1878
K. Kriĵanovskij. Pardona Dimanĉo, 19-a jarcento

Arkeologiaj esploroj montras, ke Maslenico povas esti unu el la plej malnovaj rusiaj festoj: oni supozeble festis ĝin jam en la 2-a jarcento.[1]

La plej karakteriza manĝaĵo de Maslenico estas patkukoj (krespoj aŭ blinoj). Rondaj kaj orkoloraj, ili estas fritataj el grasoriĉaj manĝaĵoj, ankoraŭ permesitaj de la ortodoksa tradicio dum tiu semajno: butero, ovoj kaj lakto.

Maslenicaj agadoj inkluzivas ankaŭ neĝbulbatalojn, sledadon, rajdadon sur balanciloj kaj amason da sledveturado. En kelkaj regionoj, ĉiu tago de Maslenico havis sian tradician agadon: unu tagon por sledveturado, alia por ke la bofiloj vizitu iliajn bogepatrojn, alia tago por vizitado al la baptogepatroj, ktp. La simbolo de la festado kutime estas bunte vestita pajlofiguro de Maslenico, antaŭe konata kiel Kostroma.

Kiel la kulmino de la festado, dum dimanĉa vespero, sinjorino Maslenico estas senvestigata de ŝia pompa kostumo kaj metata al la flamo de ĝojfajro. Ĉiuj restintaj patkukoj ankaŭ estas ĵetataj al la fajro, kaj la cindro de sinjorino Maslenico estas entombigata en la neĝon (por "sterki la kultivaĵojn").

Religie, la komenco de la Granda Fasto estas tradicie ligita al la komenco de printempo, la kunligo estas trovita en la greka Triodion (enhavanta himnojn por la fasta periodo), kio montras al almenaŭ jarcento antaŭ la Baptado de Rusio - tiel havante neniun ligon kun paganaj moroj. La antikvaj himnoj rilatas al la "Grandfasta printempo", tio estas natura ligo, pro la tempo de jaro dum kiu la Granda Fasto ĉiam okazas en la moderklimataj regionoj de la Norda duonglobo. La diservoj dum tiu semajno estas tre similaj al tiuj servitaj dum la Granda Fasto mem, kvankam ili estas pli mallongaj. Tio ankaŭ estas la unua fojo, kiam la Preĝo de Sankta Efrem estas dirata kaj la Dia liturgio estas malpermesata merkrede kaj vendrede (kiel ĝi estas dum ĉiu labortago de la Granda Fasto).

Tagoj de Maslenico[redakti | redakti fonton]

La Maslenica semajno konsistas el du partoj: Mallarĝa Maslenico kaj Larĝa Maslenico. Mallarĝa Maslenico estas la unuaj tri tagoj: lundo, mardo kaj merkredo. Larĝa Maslenico estas la lastaj kvar: ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Dum la unuaj tri tagoj oni ankoraŭ okupiĝas pri mastrumado, poste oni ĉesigas ĉiujn laborojn, kaj komenciĝas Larĝa Maslenico.

Ĉiu tago de la Maslenica semajno havas sian nomon.

Lundo: Renkonto[redakti | redakti fonton]

Komenco de la Mallarĝa Maslenico. Matene bopatro kaj bopatrino sendas sian bofilinon al ŝiaj gepatroj por la tuta tago, vespere venas mem al ili. Oni decidas pri tempo de festadoj, pri la konsisto de gastoj. Komenco de fritado de patkukoj.

Mardo: Flirtado[redakti | redakti fonton]

Tiutage okazadas svatado de fianĉinoj.

Merkredo: Frando[redakti | redakti fonton]

Merkrede bofilo venas gaste al sia bopatrino por manĝi patkukojn, kiujn ŝi kuiris mem. La bopatrino montras sian afablecon rilate al la bofilo.

Ĵaŭdo: Diboĉo[redakti | redakti fonton]

Larĝa Maslenico komenciĝas. Oni komencas festadi. La ĉefa amuzo estas sturmo kaj venkopreno de neĝa urbeto.

Vendredo: Bopatrina vesperumado[redakti | redakti fonton]

En vendredo bopatrino venas gaste al bofilo. La patkukojn kuiras la filino, edzino de la bofilo.

Sabato: Bofratinaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Junaj bofilinoj invitas siajn bofratinojn kaj aliajn parencojn de la edzo.

Dimanĉo: Adiaŭo[redakti | redakti fonton]

Kulmino de la semajno. La lasta tago de Maslenica semajno nomiĝas ankaŭ "Pardona Dimanĉo", indikante la deziron al la pardono de Dio, kio kuŝas ĉe la koro de la Granda Fasto.[2] Ĉe Vespro dum dimanĉa vespero, ĉiuj homoj faras adorkliniĝon unu antaŭ la alia kaj petas pardonon, kaj tiel la Granda Fasto komenciĝas en la spirito de repaciĝo kaj kristana amo. Alia nomo por Pardona dimanĉo estas "Fromaĝa Dimanĉo", ĉar por piaj ortodoksaj kristanoj ĝi estas la lasta tago dum kiu laktaĵoj povas esti konsumitaj ĝis Pasko. Fiŝo, vino kaj oliv-oleo ankaŭ estos malpermesitaj en la plej multaj tagoj de la Granda Fasto. La tago post Fromaĝa Dimanĉo estas nomita Pura Lundo, ĉar ĉiu konfesis siajn pekojn, petis pardonon, kaj komencis la Grandan Faston "kun pura skribtabulo".

Fine de la tago oni bruligas pajlofiguron de Maslenico.

Moderna tempo[redakti | redakti fonton]

Dum sovetiaj tempoj, Maslenico, kiel ĉiuj aliaj religiaj festoj, estis oficiale ne festata. Tamen, ĝi estis vaste celebrata en familioj sen ĝia religia signifo, nur kiel ebleco kuiri patkukojn kun ĉiuj specoj de plenigaĵoj kaj kovraĵoj kaj manĝi ilin kun amikoj. Post la komenco de perestrojko, la subĉielaj festadoj rekomenciĝis, kvankam ili estis viditaj per kelkaj kiel artefarita restarigo de morta tradicio. Multaj rusoj revenis al praktikado de kristanismo, aliflanke, do ili revivigas la tradicion.

Multaj landoj kun signifa kvanto da rusaj enmigrintoj konsideras Maslenicon esti taŭga okazo festi rusan kulturon, kvankam la festadoj estas kutime reduktitaj al unu tago kaj povas ne koincidi kun la preciza dato de la religiaj festadoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Festado de Maslenico en Aŭstralio. Federation Square, Melburno, februaro 5, 2006. La pajlofiguro en la foto estas KostromaMaslenico

.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maslenitsa, Blin! The Food and Celebration of the Russians By Josh Wilson, Newsletter, The School of Russian and Asian Studies, 9 March 2005.
  2. Malenitsa, a Week of Festivities.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Maslenitsa en angla  Vikipedio kaj Масленица en rusa  Vikipedio.