Matadi
Matadi estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La loknomo signifas laŭ la loka lingvo ŝtonon.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 05° 49′ S 13° 29′ O / 5.817 °S, 13.483 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 49′ S 13° 29′ O / 5.817 °S, 13.483 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 306.053 en 2012
- Supermara alteco: 125 m
- Horzono: UTC +1 (somere UTC + 2)
Geografio
Matadi situas sur montetaro laŭ landlimo de Angolo, laŭ maldekstra bordo de Kongo (rivero) (de la maro ĝis tiu punkto estas daŭre navigebla la rivero) en la okcidenta sekcio de la lando. Boma situas 44, la maro 148, Kinŝaso 265, Kikwit 601, Lubumbashi 1672 km.
Historio
Portugaloj atingis tiun lokon ŝipe en 1485. Matadi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879. Baldaŭe la urbo iĝis komercocentro, grava transportonabo.
Trafiko
Matadi havas flughavenon, gravan riveran havenon kaj ponton norden. Ŝipoj trafikas al Boma, trajnoj al Kinŝaso. Ĉefvojoj kuras al Boma kaj Kinŝaso, estas malpli gravaj vojoj al norden kaj al suden al Angolo.
Klimato
Matadi havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1010 mm, inter junio-septembro ne pluvas, la pluvo kulminas en aprilo. La temperaturo varias inter 20-34 °C. En marto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en julio.
Vidindaĵoj
- pendoponto 722 metrojn longa, konstruita en 1983
- monumento sur monteto
- diversaj kavoj kaj akvofaletoj