Azteka imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meŝika imperio)
Jump to navigation Jump to search

Azteka imperio estas la nomo kiun ricevis ŝtato kiu etendiĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj en granda parto de la nuna Meksiko. Ĝi estis dominita de popolo nomata tradicie aztekoj, ankaŭ nomataj meksikojmeŝikoj.

Etendiĝo de la azteka periodo ĉirkaŭ 1521

Historio[redakti | redakti fonton]

La meksikoj (kiuj fakte donis la nomon al la lando) alvenis en Anaŭakon (la valo de Meksiko, kie nuntempe staras Meksikurbo) ĉirkaŭ la dua duono de la 12-a jarcento, kiam tie jam loĝis aliaj popoloj.

La novalvenintaj meksikoj establis sin en Ĉapultepeko en 1276, de kie ili estis forpelitaj post batalo, kaj kondukitaj kiel kaptitoj al Kuluakano. La kuluoj, de tolteka deveno, ekziligis la meksikojn al Tizapano, kun la ideo ke la multnombraj serpentoj tie loĝantaj mortigus ilin. Sed tute male, la rampuloj servis kiel manĝaĵo al la novaj loĝantoj.

Ŝildo de Meksikio, kie oni montras la aglon kaj la serpenton de la legendo

En 1325, la meksikoj establis sin en malgranda insulo de la lago Tezkuko. La legendo tekstas ke la dioj ordonis ke ili sin establu en la loko kie aglo estos voranta serpenton. Tiu sceno aperis ĝuste en tiu insuleto, tiom malriĉa kaj malfekunda ke neniu el la ĉirkaŭantaj popoloj estis depostulinta ĝin.

La unua meksika reganto estis Tenoĉ, kiu donis la nomon al la urbo Tenoĉtitlano kaj kies regado daŭris pli ol duona jarcento. En 1376 sukcedis lin Akamapiĉtli, kiu devenis de la tolteka nobelaro. Daŭrigante la politikon de Tenoĉ, li alianciĝis kun la najbaraj popoloj, kio, kvankam ĝi implicis pagon de tributoj, permesis pacon kaj disvolviĝon de la urbo. Dum lia regado konstruiĝis la Ĉefa Templo kaj la unuaj domoj el ŝtono. Je sia morto li estis sukcedita de sia filo Hŭiciliŭitl, kiu instituis la familian sukcedadon, kreis la tlalokon (reĝan konsilion), enkondukis la teksilon kaj konstruis la unuan fortikaĵon de la urbo. Li mortis en 1417 kaj tiam prenis la regpovon lia filo Ĉimalpopoka. Tiu ĉi mortis en 1427, oni ne scias ĉu memmortigita aŭ mortigita de Maŝtla, sinjoro de Azkapocalko. Post la morto de Ĉimalpopoka ties frato, Izkoatl, fariĝis la reganto kaj, kun la helpo de Nezaŭalkojotl, sinjoro de Tezkuko, venkis al Maŝtla kaj akiris la posedon de Azkapocalko kaj Takubo. Per Izkoatl propre komenciĝas la meŝika ekflorado kaj dum lia regado (1427-1440), Meksiko-Tenoĉtitlano fariĝis la ĉefa potenco de Anaŭako.

Azteka Kalendaro

Post la morto de Izkoatl sukcedis lin Motekuhzoma Ilŭikamina, kiu regis ĝis 1469. Motekuhzoma estis la armestro de Izkoatl kaj al li ŝuldiĝis la sukcesaj konkerkampanjoj kiuj etendigis la meŝikan imperion de la centro de la nuna ŝtato Verakruco ĝis la mizteka regiono de Oaĥako. Dum lia regado, la imperio kreskis ĝis Ksilotepeko, en la nordo, kaj Kuernavako, en la sudo.

La filo de Motekuhzoma, Akzajakatl, daŭrigis la ekspansian politikon de sia patro kaj militis por konkeri Teŭantepekon, batalante kontraŭ la popoloj de la nunaj ŝtatoj Meksiko, Pueblo, Verakruco, Miĉoakano, atingante ĝis la teritorion de la modernaj landoj de Centrameriko. Tamen, li ne sukcesis konkeri la tlaŝkalanojn. Akzajakatl regis ĝis 1486 kaj estis sukcedita de Aŭizotl, kiu finis la konstruadon de la Ĉefa Templo.

Aŭizotl mortis en 1502, kaj estis sukcedita de Motekuhzoma, nomita Ŝokojocin (la juna) por distingi lin de la antaŭa, Ilŭikamina. Dum lia regado, Tenoĉtitlano vivis sian apogeon kaj plej grandan gloron, kiu estis impresonta la hispanajn konkerantojn. En siaj lastaj jaroj kiel fiera ĉefurbo de la meŝika imperio, Tenoĉtitlano ampleksis areon de 13 km² kaj havis 80.000 loĝantojn, eksterordinara nombro se oni konsideras, ke komence de la 16-a jarcento Sevilo, la plej granda urbo de Hispanio, havis 45,000 loĝantojn.

Aztekoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Aztekoj:

Citaĵo
 
-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
de l'kosmo surŝtonigas sur kalendaro radforma.
Aztekoj kreos sunan kaj konos funde la ciklojn
de l'universaj astroj. Ili la sunon adoros
kiel ĉiesan dion kaj bonfaranton afablan.
Al Teotiŭakano nun la duopo hirundas,
ĉe la Teckoka lago: -Jen internube dupintas
la Piramido Luna apud Palaco Direĝa,
Kecalkoatla Templo, kun la Serpento Plumhava
kaj la pluvdio Tlalok, jen bazaristaj aleoj,
kaj dekstre, plej superbe, la Piramido de l'Astro,
ŝtupara kaj trunkeca, kie Suntemplo kulminas,
kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]