Miĥail Ŝiŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Ŝiŝkin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1961 (1961-01-18) (63-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusagermana vd
Ŝtataneco RusioSovetunioSvislando vd
Alma mater Moscow State Pedagogical University vd
Subskribo Miĥail Ŝiŝkin
Profesio
Okupo verkisto • prozisto vd
Verkado
Verkoj Pismovnik vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Pavloviĉ ŜIŜKIN (ruse Михаил Павлович Шишкин; naskiĝis la 18-an de januaro 1961) estas rusa verkisto, tradukisto kaj literaturesploristo, kiu loĝas en Svislando ekde 1995.

Ŝiŝkin gajnis komercan sukceson kaj estas la ununura verkisto kiu gajnis ĉiujn tri el la plej gravaj literaturaj premioj en Rusio. En 2013, The Guardian nomis lin "la plej granda vivanta rusa verkisto" [1]. Kadre de la klarigo por la premioj, lia verkado estis komparita kun la verkado de Ĉeĥov, Nabokov, Joyce kaj Bunin [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝiŝkin naskiĝa en Moskvo kaj studis la anglan kaj la germanan ĉe la Registara Pedagogia Instituto en la grandurbo (Московский педагогический государственный университет). Post fino de siaj studoj li laboris kiel simpla laboristo, instruisto, tradukisto kaj ĵurnalisto.

En 1993, novelo verkita de li nomita Kaligrafia leciono (Урок каллиграфии) estis publikigita por la unua fojo en la monata literatura revuo Znamja (Знамя). Ekde tiam li havis regulan kunlaboranton al la revuo. Tiu sama jaro eldoniĝis de lia debuta romano, Ĉio estas rigardata en unu nokto (Всех ожидает одна ночь).

En 1995 li translokiĝis por loĝi kun sia edzino Francesca en Svislandon, ĉar laŭ li verkisto aŭ poeto kiel HerzenGogol povas loĝi ie ajn [3].

En 1999, lia romano "Prenado de Izmail" (Взятие Измаила) estis eldonita, kiu gajnis la rusan Booker-premion. En 2000 li publikigis nefikcian libron, kiun li nomis "literatur-historia gvidlibro" pri la rusa diasporo en Svislando (Русская Швейцария). Lia romano "Debuta haro" (Венерин Волос) el 2006 gajnis la Grandan Libropremion (Большая книга) kaj la premion de la Nacian plejvendata furorlibro (http://www.natsbest.ru/ Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine) kaj sekve estis tradukita en plurajn lingvojn. En majo 2015, angla traduko de lia kolekto de noveloj "Calligraphy Lesson" estis publikigita.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Fikcio

  • Kaligrafia Leciono / Урок каллиграфии, mallonga rakonto (1993)
  • Unu nokto subiris sur ni ĉiuj (Omnes una manet nox) / Всех ожидает одна ночь, novelo (1993)
  • Blinda Muzikisto / Слепой музыкант, novelo (1994)
  • La Prenado de Izmail / Взятие Измаила, novelo (1999)
  • Savita lingvo / Спасенный язык, eseo (2001)
  • Debuta haro / Венерин Волос, novelo (2005)
  • Pismovnik ("Leterlibro") / Письмовник, novelo (2010)
  • La Duonzona Surtuto / Пальто с хлястиком, eseoj kaj mallongaj rakontoj (2017)

Ne-fikcio

  • Rusia Svislando / Русская Швейцария literatura kaj historia gvidlibro (1999)
  • Letero sur la neĝo. Tri eseoj. Robert Walser, James Joyce, Vladimir Sharov / Буква на снегу. Три эссе. Роберт Вальзер, Джеймс Джойс, Владимир Шаров (2019)

Verkaĵoj en la germana

  • Montreux-Missolunghi-Astapovo, Esplorante Byron kaj Tolstoy, literatura promenado de la lago Lemano ĝis la Berna Alpoj / Montreux-Missolunghi-Astapowo, Auf den Spuren von Byron und Tolstoi, kolekto de eseoj, en la germana (2002).
  • Mortaj animoj, vivantaj nazoj. Enkonduko en la rusan kulturhistorion / Tote Seelen, lebende Nasen. Eine Einführung in die russische Kulturgeschichte. Petit-Lucelle Publishing House, Kleinlützel, 2019, (ISBN 978-3-033-07082-0).
  • Milito aŭ Paco. Rusio kaj Okcidento. Vidpunkto / Frieden oder Krieg. Russland und der Westen – eine Annäherung. Kunlabore kun Fritz Pleitgen. Ludwig Verlag, München 2019, (ISBN 978-3-453-28117-2).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]