Mieczysław Künstler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Künstler
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1933 (1933-03-26)
en Słupca
Morto 27-an de decembro 2007 (2007-12-27) (74-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo lingvistoĉinologo • universitata instruisto
vdr

Mieczysław Jerzy Künstler (naskiĝis la 26-an de marto 1933 en Słupca, mortis la 27-an de decembro 2007 en Varsovio) - pola lingvisto, ĉinologo, konanto de lingvoj kaj la ĉina kulturo. Ekde 1972 estis membro de Komitato de Orientalistikaj Sciencoj de Pola Akademio de la Sciencoj (en la jaroj 1993-2006 prezidanto de la komitato). En 1978 iĝis profesoro de la Varsovia Universitato. De 1983 estis membro de Scienca Societo Varsovia. Li ankaŭ membris en redaktaj komitatoj de "Rocznik Orientalistyczny" (Orientalistika Jarlibro) kaj serio "Prace Orientalistyczne" (Orientalistikaj Laboraĵoj). Mieczysław Künstler estis aŭtoro de multaj studoj pri lingvoj, historio, civilizo kaj kulturo de Ĉinio. Tradukis kelke da verkoj de la klasika ĉina literaturo (la plej grava, kunredakte: Analektoj de Konfuceo), kaj ankaŭ kelkaj laboraĵoj de sovetiaj kaj okcidentaj ĉinologoj.

Kreado[redakti | redakti fonton]

  • Rozmówki polsko-chińskie : ze słownikiem (Polaj-ĉinaj konversacioj - kun vortaro; 1966)
  • Ma Jong. Vie et oeuvre 1969
  • Pismo chińskie (Ĉina skribo; 1970)
  • Pierwsze wieki cesarstwa chińskiego (La unuaj jarcentoj de la ĉina imperio; 1972, 2007)
  • Aforyzmy chińskie (Ĉinaj aforismoj; 1977)
  • Sprawa Konfucjusza (Kazo de Konfuceo; 1983)
  • Mitologia chińska (Ĉina mitaro; 1985, 2001)
  • Tradycje architektury chińskiej (Tradicioj de la ĉina arkitekturo; 1986)
  • Pekin (Pekino; 1991)
  • Sztuka Chin (La arto de Ĉinio; 1991)
  • Dzieje kultury chińskiej (Historio de la ĉina kulturo; 1994)
  • Mały słownik sztuki chińskiej (Eta vortaro de la ĉina arto; 1996)
  • Języki chińskie (Ĉina lingvaro; 2000)