Saltu al enhavo

Mieczysław Mocarski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Mocarski
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1935 (1935-02-05)
en Lieĝo
Morto 26-an de junio 2020 (2020-06-26) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mieczysław MOCARSKI (naskiĝinta la 5-an de februaro 1935 en Lieĝo, mortis la 26-an de junio 2020) estis pola akordionistokaj esperantisto.

Li ekigis ludadon de tirharmoniko kiel 12-jaraĝulo kaj frekventis la Ŝtatan Muziklernejon en Pollando, por akiri en la 1961-a jaro ĉe la muzikaltlernejo diplomon. En sia kariero li muzikis en sinfoniorkestro kaj en varsovia arme-orkestro. Krome li iĝis klarnetisto en la "Filharmonio de la Gigantmontaro" gvidante ĵazbandegon dume.

Kiel muzikinstruisto gimnazia li lernigis ludon de tirharmoniko, klarneto kaj saksofono kaj direktis folkloran ensemblon de 200 personoj en Wałbrzych.

Post pensiiĝo li daŭre ludis publike ĉe festoj kiel solisto ravigante la aŭskultantaron per larĝa repertuaro de popola muziko, modkantoj, opero kaj opereto. La akordiono de li dum jardekoj ŝatata estis la modelo "Imperator V" de la firmao Hohner.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.