Grenemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miliaria)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grenemberizo
Grenemberizo
Grenemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Miliaria
Specio: M. calandra
Miliaria calandra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Grenemberizo, Miliaria calandra, estas paserina birdo de la familio de Emberizedoj, grupo nune separata fare de plej parto de modernaj fakuloj el la fringoj de la familio de Fringedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Miliaria, kvankam kelkaj fakuloj lokigas ĝin en pli granda genro Emberiza.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas nekutima emberizo ĉar ambaŭ seksoj ŝajnas similaj laŭ plumaro, kvankam maskloj estas ĉirkaŭ 20 % pli grandaj ol inoj. Tiu granda fortika emberizo estas 16–19 cm longa, averaĝe 18 cm, estas la plej granda el la emberizoj kaj havas masklan kaj inan plumarojn similajn, kaj ne havas la rimarkindajn plumarojn de maskloj, ĉefe de kapobildo, komuna en la genro Emberiza. Ambaŭ seksoj aspektas kvazaŭ alaŭdoj, kun tre strieca grizbruna koloro supre, kaj blankecaj subaj partoj, sed diference de alaŭdoj kaj el pipioj estas pli granda kaj havas pli grandan kaj rondoforman kapon. Pli precize en kapobildo estas malhelaj krono kaj vango, ĉirkaŭata de pli helaj superokula kaj ĉefe mustaĉa-subvanga strioj. En subaj partoj estas rimarkinda malhela strieco en brusto kaj flankoj. La dorso estas malhelbruna, la pugo iom pli hela kaj la vosto denove malhelbruna. Estas blanko nek en flugiloj nek en vosto. La kruroj esas flavoranĝecaj. La beko estas fortika kaj multe pli dika ĉebaze ol la kutimaj emberizoj, ĝi estas flaveca kun tre malhelbruna supra bordo kaj kurbecaj makzelaj bordoj.

    La kanto de la masklo estas ripeteca metaleca sono “tik”, simila al sonoj de grupaj ŝlosiloj, kio estas elsendita el malalta arbusto, fosto aŭ telefonaj kabloj; ankaŭ pli aspra kaj longa “sziip” kaj aŭtune “tikatik”. Foje flugas havante pendantajn krurojn.

    Kanto de masklo de Grenemberizo


    Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

    Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

    Ili reproduktiĝas en suda kaj centra Eŭropo, tio estas escepte Islando, Skandinavio kaj norda Rusio, krom la plej altaj alpaj regionoj, norda Afriko kaj Azio al Kazaĥio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj birdoj el plej malvarmaj regionoj de centra Eŭropo kaj Azio migras suden vintre.

    La Grenemberizo estas birdo de malferma kamparo kun arboj, kiaj farmoj kaj herbejoj, ne kultivitaj teroj, junkejoj ktp. Ĝi ege malpliiĝis en nordokcidenta Eŭropo pro intensivaj agrikulturaj praktikoj kiuj malhavigas ilin el manĝodisponeblo de herbosemoj kaj insektoj, tiuj ĉefe por idomanĝigado. Ĝi ĵus malaperis el Irlando, kie ĝi estis iam komuna.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Manĝo kaj manĝigado[redakti | redakti fonton]

    Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono el semoj.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Emberiza calandra
    Vira kantanta grenemberizo.

    Maskloj defendas teritorion dum la reprodukta sezono kaj estas kutime poliginia, kun ĝis tri inoj por ĉiu reproduktanta masklo. La seksa proporcio en populacioj estas ĝenerale 1:1, kio signifas ke kelkaj maskloj restas senparaj dum la sezono. Maskloj ludas nur malgravan rolon en patra zorgo; ili ne kunlaboras en nestokonstruado aŭ kovado, kaj ili nur manĝigas la idojn kiam tiuj estas jam duonkreskaj.

    La nesto estas farata el herboj, kovrataj el haro aŭ pli fajna herbo, kaj estas kutime konstruata surgrunda. Averaĝa ovaro estas de 4, sed komune varias el 3 al 5, foje eĉ 6.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]