Saltu al enhavo

Mijazaŭa Kenĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miyazawa Kenji)
Mijazaŭa Kenĝi
Persona informo
宮沢賢治
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1896 (1896-08-27)
en Hanamaki-Kawaguchi
Morto 21-an de septembro 1933 (1933-09-21) (37-jaraĝa)
en Hanamaki
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Niĉiren-Ŝu vd
Etno japanoj vd
Lingvoj Esperanto japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Morioka Agriculture and Forestry High School (en) Traduki
Morioka First High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Masajirō Miyazawa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Seiroku Miyazawa (en) Traduki kaj Toshi Miyazawa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Kaneko Shichirobei (en) Traduki (prapraavo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
agronomo
porinfana verkisto
prozisto
pedagogo
esperantisto
verkisto
instruisto
romanisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio literaturo por infanoj kaj junuloj kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva dum 1918–1933 vd
Verkado
Verkoj Nokto de la Galaksia Fervojo 
Kaze no Matasaburō 
Porāno no hiroba 
The Life of Guskō Budori 
The Acorns and Wildcat 
Wolf Forest and Basket Forest, Robber Forest 
注文の多い料理店 
Q11567194 
The 4th of Narcissus Month 
Q11516018 
Q11677281 
Q11634411 
The Nighthawk Star 
Q11293841 
Q11333743 
Q11318693 
Q11299943 
Q11659917 
Q11280526 
Q11307097 
Q11292050 
Q11063447 
Q11571980 
Q11330548 
Q10927854 
Q11541309 
Q11625320 
The Bears of Mt. Nametoko 
Q11401378 
Gauche the Cellist 
Saru no Koshikake 
Q17209720 
Haru to Shura 
Ame ni mo Makezu 
Hoshi Meguri no Uta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MIJAZAŬA KenĝiKenĵi (en transskribado Hepburn Miyazawa Kenji, japane: 宮沢 賢治 aŭ 宮澤 賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], ankaŭ laŭ la okcidente kutima vortordo Kenzi Miyazawa, Kenĝi respektive Kenĵi Mijazaŭa, n. la 27-an de aŭgusto 1896 kaj m. la 21-an de septembro 1933 en Hanamaki) estis japanlingva poeto kaj verkisto de fabeloj por infanoj en la malfrua Taiŝo- kaj la frua Ŝova-epokoj. Li ankaŭ estis vegetarano, violonĉelisto, pia budhisto, utopia socia aktivisto, kaj esperantisto[1]. Hobie li estis pentristo, muzikisto kaj mineralogo.

Li naskiĝis en Hanamaki en Hienuki, en la gubernio Ivate. Post studado ĉe Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo en Morioka (nun Universitato de Ivate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante kiel asistanto ĉe la profesoro en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro Haru to Syura kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj. Li ankaŭ eklernis Esperanton, kaj tradukis kelkaj de liaj verkoj al la lingvo. Oni trovis tiun manuskriptojn post lia morto.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko IhatovIhatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo.

Spirito de liaj verkoj: Mijazaŭa, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Mijazaŭa tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Li mortis pro la pulma inflamo kaj tuberkulozo kiel 37-jaraĝa.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lin interesis Esperanto. Laŭ Jouko Lindstedt, li interesiĝis pri Esperanto tra renkonto kun finnlanda esperantisto, esploristo, sciencisto kaj diplomato en Japanio, Gustaf John Ramstedt, kaj laŭ Sibayama Zyun'iti, li eklernis ĝin en 1926, sed li neniam atingis altan lingvan nivelon.[2][3][4]

Li provis traduki kelkajn el siaj verkoj al Esperanto,[5] kiujn oni publikigis longe post lia morto, en 1953.[3] Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto – kiel la o-sufikso en ”Ihatovo” (kune kun ”Ihatov” nomo de ofta fikcia loko en liaj verkoj).[6] Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto interalie de Konisi Gaku.

Filmserio

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2014 en la populara japana film-serio Sakura – jiken o kiku onna, en la 3-a ero de tiu filmserio estis referencoj al Mijazaŭa kaj al Esperanto.[7]

Japana fervoja linio

[redakti | redakti fonton]

La stacio-nomojn de la fervoja linio Kamaiŝi (釜石線), estas en esperanto omaĝe al Mijazaŭa Kenĵi[8].

  • Nokto de la Galaksia Fervojo – unu el liaj plej famaj fabeloj
  • Haru la Ŝura (Printempo kaj Asura)
  • Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)
  • Gooŝ la ĉelisto
  • La ĝemelaj steloj

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (japanlingva) GOTOO Hitosi kaj Shibata Iwao, Nihon esperanto undô jinmeijiten (Biografian Leksikonon de la Esperanto-Movado en Japanio), 2013, 654 paĝoj, ISBN/ISSN 9784894766648
  2. Jouko Lindstedt: Sciencisto, diplomato, esperantisto (parto 2)
  3. 1 2 Miyamoto Masao kaj Sibayama Zyun'iti: Poemoj de MIYAZAWA Kenzi, memtradukitaj esperanten
  4. https://enjoyiwate.com/?p=10884
  5. David Poulson, Miyazawa Kenji
  6. klarigo el la retejo why.kenji.ne.jp, origine japane, citaĵo: "En novembro 1926, kiam Kenji vizitis sian amikon de la mezlernejo Morioka, Kosuge Kenkichi, por renovigi ilian amikecon, Kenji laŭdire diris al li: "Mi studas Esperanton por povi prezenti miajn skribaĵojn en Esperanto, por ke homoj tra la mondo povu kompreni ĝin." (校本宮沢賢治全集, "Kyohon Miyazawa Kenji Zenshu" kompletaj Verkoj de Kenji Miyazawa, volumo 14, 年譜 "Nenpu" Kronologio, 1977, eldonejo 筑摩書房 Chikuma Shobō" Ĉikuma Ŝobo, do librejo Ĉikuma). "Mi volas igi homojn tra la tuta mondo miaj legantoj". Por fari tion, li bezonas studi Esperanton, kaj tio klare klarigas lian motivon por interesiĝi pri Esperanto. Tiutempe, kaj eĉ nun, estas tre malmultaj japanaj verkistoj, kiuj intencas kontakti la mondon. La 2-an de decembro 1926, Kenji iris al Tokio por la sepa fojo kaj partoprenis kurson de Esperanto. Neniu instruis al li Esperanton en Hanamaki, do li studis ĝin memstare, sed eble li rimarkis la limigojn de tio. Estis ĉirkaŭ tiu tempo, ke li renkontis la finnan senditon kaj esperantiston Ramstedt, kaj kiam Kenji demandis lin pri tio private post prelego, Ramstedt diris al li: "Fine, Esperanto estas la plej bona maniero por skribi" (letero al lia patro, Masajiro, datita la 12-an de decembro 1926). Ĉi tiu evento certe instigis la entuziasmon de Kenji lerni Esperanton, sed reale, la solaj restantaj Esperantaj verkoj estis ok poemoj nomitaj "Esperantaj Manuskriptoj". Kvankam Esperanto estas artefarita internacia lingvo, kiun oni facile lerneblas, necesas konsiderinda kvanto da tempo kaj persistemo por majstri ĝin. Ĉar ne estis instruisto proksime, Kenji devis fidi je memstudado kaj neniam sukcesis publikigi iujn ajn Esperantajn verkojn. Tamen, li provas integri la rezultojn de sia lernado de Esperanto en siajn verkojn. En lia japana verkaĵo "Polano-Placo" oni uzas loknomojn kiel Morio (Morioka), Sendado (Sendai) kaj Tokio (Tokyo), kio klare estas provo 'esperantigi' loknomojn." En tio, la formo "Sendado" restis kaprica kreaĵo de la verkisto, ĉar poste pli akceptiĝis esperantigo "Sendajo", sed pro la populareco de liaj verkoj ankaŭ lia memkreita vorto "Sendado" restis populara inter japanaj esperantistoj]
  7. https://www.facebook.com/aleksandra.watanuki/posts/2114520958611459?from_close_friend=1&notif_id=1544361202058063&notif_t=close_friend_activity
  8. (eo) Centro di Interlinguistica al Sendajo, HeKo n-ro 911 8-B, la 31-an de majo 2026

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Mijazaŭa Kenĝi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»