Molpetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Molpetrelo
Molpetrelo
Molpetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma mollis
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pterodroma mollis - MHNT

La Molpetrelo (Pterodroma mollis) estas specio de malgranda marbirdo de la familio de Procelariedoj kaj de la genro de pterodromojburdopetreloj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas sur insuloj de la Suda Hemisfero, nome sur Tristan da Cunha, Insulo Gough, la Princ-Eduardaj Insuloj, Krozetoj, Makvora Insulo, kaj sur la Antipodaj Insuloj de Novzelando. Malgrandaj nombroj reproduktiĝas sur la Macujkeraj Insuloj de suda Tasmanio. Ili disiĝas for de la reprodukta sezono, kiam ili atingas orientan Sudamerikon norde ĝis Brazilo, sudan Afrikon kaj Aŭstralion. La specio aperis kiel vaganta en Israelo, Norvegio, Srilanko kaj Jordanio, kaj eĉ ĉe Antarkto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Feaa petrelo (P. feae), la Deserta petrelo (P. desertae) kaj la Petrelo de Zino (P. madeira) de Norda Atlantiko estis iam traktitaj kiel subspecio de tiu birdospecio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĝis 37 cm longa kun enverguro de 95 cm.[1] La beko estas nigra, same kiel la areo ĉirkaŭokula. La plumaro de la dorso estas griznigra, kun la vosto malhelgriza. La flankoj kaj subaj partoj inklude la ventrareo de la vosto, estas blankaj; prezentas rimarkindan kolumon malhelgrizan flanke kaj sub la kolo. La kruroj estas rozkolorecaj kun membranoj bluecnigraj.[2]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas cefalopodojn, krustulojn kaj fiŝojn.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono komencas en septembro en la kolonioj de la oceanaj insuloj, okupante krutajn deklivojn kun herbo aŭ filikoj, ĝenerale laŭlonge de la marbordo, sed ankaŭ interne.[3] Ili nestumas en nestotruoj sur insuloj de la Suda Atlantiko kaj Hinda Oceano. La ino demetas nur 1 blankan ovon; la periodo de kovado daŭras proksimume 50 tagojn. La petrelidoj elnestiĝas kiam ili estas 90 aŭ 92tagaĝaj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Fardela de Corona Gris; Damisela.
  2. 2,0 2,1 2,2 Grazina-mole Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine; WikiAves.
  3. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]