Pterodromoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterodroma
Nigrakrona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pterodromoj, BurdopetrelojTabanpetreloj, estas marbirdoj de la ordo Procelarioformaj, familio Procelariedoj kaj genro Pterodroma. Tiuj mezgrandaj al grandaj petreloj manĝas per plukado el la oceana surfaco.

La mallongaj, fortikaj bekoj de la specioj de Pterodroma en tiu grupo, ĉirkaŭ 35 entute, estas adaptitaj al mildaj predoj kaptitaj ĉe la surfaco; ili havas plektitajn intestojn por digesti marajn animalojn kiuj havas malkutiman biokemion.

Ties kompleksaj markoj en flugiloj kaj vizaĝo utilas probable por interspecia rekonado.

Tiuj birdoj nestumas en kolonioj sur insuloj kaj estas pelagaj for de la reprodukta sezono. La ino demetas ununuran ovon kutime en nestotruo aŭ sur malferma grundo. Ili estas noktulaj ĉe la reproduktaj kolonioj por eviti predadon.

La genronomo Pterodroma devenas el la greka πτερον, pteron, "flugilo", kaj δρομος, dromos, "kuro", alude al la birda rapida vaganta flugmaniero.[1]

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la Pterodromoj estas nune reformata. Kelkaj genroj estis dume disigitaj, ĉar ili estas pli proksimaj al la procelarioj kaj al la pufinoj de la genro Puffinus. Kelkaj subspecioj estis levitaj al kategorio de plena specio. La ĉi-tiea aranĝo estas tradicia, sed enhavas la ŝanĝojn proponitajn de Austin (1998) kaj Bretagnolle et al. (1998). Pri la nuna taksonomio, vidu ankaŭ Brooke (2004).

Fosilio el Pleistoceno el Aldabro en la Hinda Oceano estis priskribita kiel Pterodroma kurodai. Biogeografie, ĝi povus aparteni al iu ajn genro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of birds of the United States: scientific and common names. Portland, Oregon: Timber Press, p. 171. ISBN 0-88192-600-0.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2013-02-23.
  3. Onley, D. & Schofield, P. (2007)
  4. Pterodroma brevipes magnificens (Bretagnolle & Shirihai, 2010): Banks Islands, Vanuatu. Bull BOC 130(4).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88 COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Bretagnolle, V., Attié, C., Pasquet, E., (1998) "Cytochrome-B evidence for validity and phylogenetic relationships of Pseudobulweria and Bulweria (Procellariidae)" Auk 115(1):188-195 PDf plena teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Brooke, M. (2004): Albatrosses and Petrels Across the World. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-850125-0
  • Onley, Derek kaj Paul Scofield (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World Helm Field Guides ISBN 978-0-7136-4332-9