Monaĥejo de Moncerato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo de Moncerato.
Monaĥejo de Moncerato, supre.
La abatejo vidata el la Funikularo de Sankta Johano.

La Monaĥejo de Moncerato estas benediktana monaĥejo sur alteco de 721 metroj ene de samnoma montaro, ĉirkaŭ 40 kilometrojn nordokcidente de Barcelono, Hispanujo. Hodiaŭ vivas ĉirkaŭ 80 monaĥoj tie. Veneratas tie la Virgulino de Moncerato, kiu nomatas de la popolo La Moreneta (la bruna). Moncerato estas ankaŭ tradicie grava centro de kataluna kulturo.

Alveno[redakti | redakti fonton]

La pilgrimantoj alvenas hodiaŭ ofte per busoj sed ankaŭ per la en 1892 malfermita funikularo (reinaŭguro estis en 2003) nomita Cremallera de Montserrat. Kablotramo konstruitis en 1930 fare de la lepsika firmao Adolf Bleichert & Co. sub la gvido de inĝeniero Friedrich Gründel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la abatejestro Oliba de Besalú faritis inter 1025 kaj 1035 la fondo de la monaĥejoj Santa Maria de Ripoll, Montserrat kaj Saint-Martin-du-Canigou. Jam en 1082 la Montserrat-monaĥejo iĝis dependa de la monaĥejo de Ripoll. Je la fino de la 12-a jarcento priskribitis la maksimuma nombro de monaĥoj je 12 - por daŭre esti taksita kiel abatejo. En la jaroj 1409 kaj 1431 la sendependeco moncerata el Aragono faritis danke al papaj ordonoj. Post la unuiĝo de Kastilio kun la Reĝlando Aragono post la nupto de la Katolikaj Gereĝoj Fernando la 2-a sendis tien ĉi monaĥojn el Valadolido tiel ke la monaĥejo estis denove de fremduloj gvidata.

La malfrumezepoka komplekso detruitis en la jaroj 1809 kaj 1811 fare de trupoj de Napoleono Bonaparte. En 1835 ĝi ŝatigitis. Sed jam naŭ jarojn poste (1844) reekestis sendependa monaĥa vivo ene de la malnovaj muroj. La monaĥa vivo dum la sekvantaj jaroj renovigitis kaj en la jaro 1881-a lia papa moŝto Leono la 13-a deklaris la kirkon papa baziliko pli malgranda (basilica minor).

Dum la lastaj du jardekoj de la regado de diktatoro Francisco Franco la komplekso servis kiel rifuĝejo al kontraŭdiktaturuloj. En la 12a.12.1970 kolektiĝis en la abatejo 300 intelektuloj postulantaj en manifesto la liberigon de la kondamnitoj de la t.n. Procesoj de Burgoso. Krome ili klopodis demokratiajn rajtojn kaj memstarecon de malplimultoj ene de la hispana ŝtato. Danke al specialaj rajtoj la Monaĥejo de Moncerato ĝuis relative grandan liberecon eĉ dum la diktaturaj jaroj. La kataluna lingvo uzitis ankaŭ liturgie tie en sanktaj mesoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fasado de la baziliko.

La hodiaŭ ĉ. 70 metrojn longa kaj sume ne tute 30 metrojn larĝa monaĥeja kirko estas ununava kun flankaj kapeloj kaj pli supraj galerioj. La lumigo de la kirka interno sekuriĝas per rondaj vitraloj en la okcidento kaj super la galerioj. La navo meza kaj la flankaj kapeloj dominatas de buntaj krucripaj volboj. Dume la longa navo estas miksaĵo inter novromanikaj kaj novgotikaj stilaj elementoj troviĝas en la altarejo ankaŭ novbarokaj detalaĵoj.

La organon konstruis en 2009 la firmao loka Blancafort Orgueners (Montserrat). La instrumento troviĝas ĉe la maldekstra flanko de la altarejo. La orgenfasado estas moderna. La instrumento estas klasike farita havante 53 registrojn kaj 4.242 fajfilojn sur 4 klavaroj.

Madonofiguro[redakti | redakti fonton]

La fama madonofiguro (Mare de Déu de Montserrat) estas la gardanta sanktulino de Katalunio kaj troviĝas en la absido de la monaĥejo. La hodiaŭ venerata skulptaĵo datumas de la 12-a jarcento; kun la benanta kaj kronita bebo Jesuo Kristo ŝi reprezentas la Sieĝon de saĝeco (sedes sapientia). Kiel signon de potenco ambaŭ portas regadopomon enmane. Du flankaĵ arĝentaj tabuloj montras la naskiĝon de la Savinto kaj la scenon de la vizito de Maria.

Museum Biblicum kaj Scriptorium Biblicum et Orientale[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo gastigas muzeon biblian kun objektoj arkeologiaj de la Sankta Lando, altvaloraĵoj liturgiaj, bildoj i.a. de El Greco, Caravaggio, Luca Giordano kaj Giambattista Tiepolo, Claude Monet, Edgar Degas, Pablo Picasso, Ramon Casas i Carbó kaj Salvador Dalí. La biblioteko de la Skribejo biblia kaj orienta posedas pli ol 200.000 manuskriptojn kaj presitaĵojn (kun papirusa kolekto kun pli ol 1700 fragmentoj). La libro Llibre Vermell de Montserrat estas kolekto de mezepokaj kantoj (de 1399), havante kaj ekleziajn kaj sekularajn kantojn en kataluna lingvo kun muziknotoj.

Knaba koruso[redakti | redakti fonton]

Interno de la baziliko.

Ĉiutage aŭdeblas en la kirko je la horo 13-a la pormaria kanto Virolai kantata fare de la Escolania de Montserrat (knaba koruso; ĝi unue menciitis endokumente en la jaro 1307 - do temis pri unu el la plej malnovaj korusoj de tuta Eŭropo). Ĝia kulmino flora estis en la jarcentoj 17-a kaj 18-a. Inter multaj aliaj estis ankaŭ Josep Martí ties korusgvidanto.

Aliaj sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Moncerato Ignaco Lojola, ordenfondinto, decidis finigi soldatan karieron donacante la ponardon kaj la glavon al la Virgulino kaj la plej noblan vestaĵon al almozpetulo.

Krom la ĉefa monaĥejo estas en la ĉirkaŭaĵoj multaj aliaj ermitejoj kaj multaj migradopadoj. Por multaj barcelonanoj tiu ĉi regiono estas ŝatata ripozumteritorio dumsemajnfina.

Kristoforo Kolumbo nomigis dum la dua vojaĝo insulon de la Malgrandaj Antiloj Moncerato. Ĝi apartenas hodiaŭ al la Unuiĝinta Reĝolando.

Multaj infanoj katalunaj baptitis Montserrat aŭ Montse laŭ la sankta loko. Ekzemplo estas la fama sopranistino Montserrat Caballé.

Abatoj ekde la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

  • Miquel Muntadas, 1858–1885
  • Josep Deàs, 1885–1921
  • Antoni M. Marcet, 1921–1946
  • Aureli M. Escarré, 1946–1966
  • Gabriel M. Brasó (helpabato 1961–1966; 1966–1976 gvidanto de la Kongregacio de Subiaco)
  • Cassià M. Just, 1966–1989
  • Sebastià Bardolet, 1989–2000
  • Josep M. Soler, 2000–hodiaŭ

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kloster Montserrat en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]