Montalbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montalbán (Teruel))
Montalbán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 180  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 0° 48′ U (mapo)40.8324095-0.7994195Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 907 m [+]
Areo 82,038783 km² ( 820 3.8 783 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montalbán (Provinco Teruelo)
Montalbán (Provinco Teruelo)
DEC
Montalbán
Montalbán
Situo de Montalbán
Montalbán (Hispanio)
Montalbán (Hispanio)
DEC
Montalbán
Montalbán
Situo de Montalbán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montalbán [+]
vdr

Montalbán [montalBAN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies administracia komarka ĉefurbo estas Utrillas, dum Montalbán mem estas la histori-kultura komarka ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Ĝi estas je 77 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Martín del Río (okcidente) kaj Castel de Cabra (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211. Krome laŭ la nacia ŝoseo N-420 iom sude estas Utrillas, dum norde laŭ la A-222 oni iras al La Hoz de la Vieja, Cortes de Aragón kaj Zaragozo.

La urba kerno estas sur 907 msm, pro kio estas malvarma klimato. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 1294 msm (Muela de Montalbán) kaj 720 msm borde de la rivero Martín.

Ĝi estas en montara Iberia Sistemo sur la norda deklivaro de la Sierra de San Just, en areo kie ekfluas diversaj rojoj. La rivero Martín trafluas la teritorion de okcidento nordorienten, kaj ricevas dekstre akvon de la rivero Palomar kaj maldekstre de la torento Rambla del Infierno.

Nordokcidente: Vivel del Río Martín Norde: La Hoz de la Vieja kaj Obón Nordoriente: Torre de las Arcas
Okcidente: Martín del Río Oriente: Torre de las Arcas kaj Castel de Cabra
Sudokcidente: Utrillas Sude: Utrillas kaj Escucha Sudoriente: Castel de Cabra kaj Palomar de Arroyos

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo kaj preĝejo de Sankta Jakobo.

En la municipa teritorio de Montalbán estas la arkeologia kuŝejo Pozos Boyete, de la Bronzepoko; ties arkeologia graveco rilatas al surrokaj gravuraĵoj de skema stilo sur ruĝa sabloŝtono kiuj montras naŭ figurojn faritajn per tekniko de «pikado». La historio de Montalbán rilatas al iama kastelo kaj al Encomienda de Montalbán, nome filio de la Ordeno de Santiago. Tamen, de la fortikaĵo kaj tiea monaĥejo restas nur malabundaj restaĵoj, ĉar ambaŭ estis detruitaj dum la Unua Karlisma Milito en 1839. ​

Montalbán aperis menciita en la Cantar de mio Cid, ĉar Cido dominis en la Sierra de Segura kaj Montalbán jam fine de la 11-a jarcento. Montalbán estis citita por la unua fojo en 1158, kiam la papo Adriano la 4-a konfirmis al la episkopo de Zaragoza, Pedro, la preĝejojn de lia diocezo, inter kiuj Montalbán. Ramon Berenger la 4-a konkeris la lokon ĉirkaŭ 1160. En 1189, ĝi apartenis al la Senjorlando de Albarracín kaj Fernán Ruiz de Azagra, senjoro ankaŭ de tiom foraj teroj kiom Calatayud kaj Tarazona.

Pordego de Daroca aŭ Turo de la Prizono.

La reĝo Petro la 2-a havigis al la urbo propran foruon en 1208. Jakobo la 1-a ratifis tiun foruon en 1225 kaj, en la konkero de Valencio el islamanoj, partoprenis kavaliroj de la Ordeno de Santiago de Montalbán. La kastelo ekde 1241 eohavis monaĥejon kiu eble estis rifuĝejo de templanoj dum la persekutado kiujn tiuj suferis fare de Jakobo la 2-a. La fortikigo de la urbo datas de la 14-a jarcento, kiam ekis la milito inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono, nome la Milito de la du Petroj. En tiu jarcento prosperis Montalbán, oni konstruis la preĝejon; kaj en la venonta jarcento Montalbán estis ankoraŭ grava loĝloko, ekzemple en ĝia alĥama oni instalis unu de la unuaj presmaŝinoj kiuj ekfunciis en en Hispanio kun tiu de Híjar (1475).

En la 16-a jarcento oni fondis monaĥejon de dominikanoj; en la 17-a jarcento João Baptista Lavanha en sia verko Itinerario del Reino de Aragón, registris la muregon, la preĝejon, ponton el ŝtono, la cititan konventon de dominikanoj, ekspluatado de gagato, kaj vinkeloj. En 1690 okazis kverelo inter la lokanoj kaj la monaĥoj de la konvento pro la uzado de la muelejoj, kaj eksplodis ribelo kiu endanĝerigis la vivon de la monaĥoj.

En la Unua Karlisma Milito pro strategia loko kontraŭ la teritorio de karlistoj, la registara aremo plifortigis la fortikaĵojn de la urbo kaj establis garnizonon. En 1836, venkita la karlisto Quílez en Alcorisa, li malsukcese klopodis kapti Montalbán, sed tamen li incendiis parton de la domaro. Du jarojn poste, kiam la generalo Cabrera kaptis Calanda kaj Alcorisa, la isabel-anoj rifuĝiĝis en Montalbán. En Majo 1839, Cabrera sieĝis Montalbán, sed ne atingis kapitulacon. Post kelkaj atakoj, la karlistoj sukcesis eniri en la urbon, jam ruinigita.

Denove dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), Montalbán estis kontrolita laŭvice de ambaŭ flankoj, pro proksimeco al la fronto de Teruelo kaj al la fina ofensivo de la milito. Post la fino de la milito, kelkaj respublikanoj ne abandonis la lukton kaj pluigis ĝin kiel gerilo nome «maquis».

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento; en Montalbán oni ricevis parton de tiuj elmigrintoj pro ĝia funkciado kiel histori-kultura komarka ĉefurbo; tiel oni alvenis ĝis 2 760 loĝantoj en 1960; poste pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 237 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Jakobo, kun sepflanka absido.

Kiel ĉe la cetero de la komarko, la laboristaro fundamente estas dungitaj en minado. Tio helpis la abandonon de la agrikulturo, kongrue kun la akreco de la klimato kaj la kruteco de la tereno. Pri servoj, ĝi estas, kun Utrillas, komerca ĉefurbo de la zono. Montalbán estis enmuregigita urbo, kaj tion atestas restaĵoj de la muregoj, du pordegoj kaj unu turo kun arko. Tiuj fortikaĵoj datas de 1363 kaj estis konstruitaj cele al malhelpo de invadoj devenaj de la Regno Kastilio.

Alia grava altiraĵo en la urbo estas la gotik-mudeĥara preĝejo de Sankta Jakobo kun sepflanka absido. Sub ĝi en la kelo estas Interpretejo pri Geologio kaj Speleologio Parque Cultural del Río Martín. Krome estas la restaĵoj de muregoj kaj kastelo, plus subterejoj. Je 3 km estas tegolfabriko kun impona industria kameno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]