Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár (moŝonmadjarovar) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en subregiono de Mosonmagyaróvár, kies centro estas. La loknomo estas germane: Wieselburg-Ungarisch Altenburg. La loknomo signifas: moson-madjara-malnova-fortikaĵo. Anstataŭ la longa nomo en la regiono oni uzas la vorton Móvár.
Bazaj informoj
Situo
Mosonmagyaróvár situas en Malgranda Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Vieno. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluo de riveroj Mosoni Duna kaj Leitha. La plej grava geografia trajto de teritorio de Mosonmagyaróvár estas, ke ĝi situas en la nordokcidenta angulo de Malgranda Ebenaĵo en la baseno de Győr, ĉe la renkonto de Szigetköz kaj la rando de Hanság, en la mezo de ebenaĵo de Mosoni. La ebenaĵon apartigas la riveroj Mosoni Duna, kiu estas branĉo de Danubo) kaj Leitha kiu enfluas ĝin en la sudorienta parto de la urbo. Danubo dum la jarmiloj plenigis la teritorion per grua sedimento kiun kovras flava argila sablo en varia dikeco formante kelkloke montetojn, kiel Templomdomb en la norda parto de la urbo aŭ Királydomb en la koro de Moson.
En 1939 Moson ka Magyaróvár kuniĝis. La komunumo estas universitata kaj industria urbo. Apud la urbo estas radiostacio por la dua programo de Hungara Radio.
Salvo
Dum la revolucio en 1956 loĝantaro kuniĝis antaŭ kazerno de la limgardistoj. El mitralo la soldatoj faris salvon. Ili uzis eksplodajn kuglojn, kiuj estis malpermesitaj laŭ la internaciaj kontraktoj. La rezulto estis TERURA: homoj sen kapoj, sen dorsoj, sen piedoj...
Tiu okazintaĵo estis la plej terura en 1956. Post 1990 oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj.
Vidindaĵoj
- kastelo
- Kirko Reĝino Sankta Maria (Mosonmagyaróvár) de 1868
- Luterana kirko (Mosonmagyaróvár)
- Kalvinana kirko (Mosonmagyaróvár)
Famuloj
- en Mosonmagyaróvár naskiĝis:
- fizikisto Patrik Fazekas
- genetikisto Dénes Dudits
- matematikistoj József Fritz kaj Vilmos Totik
- En Magyaróvár naskiĝis:
- en Magyaróvár naskiĝis:
- en Mosonmagyaróvár mortis:
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Hattersheim am Main, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Stockerau, Aŭstrio
- Ŝablono:Flagikono Arese, Italio
- Ŝablono:Flagikono Hadsten, Danio
- Ŝablono:Flagikono Šamorín, Slovakio
- Ŝablono:Flagikono Senec, Slovakio
- Ŝablono:Flagikono Piotrków Trybunalski, Pollando
- Ŝablono:Flagikono Sfântu Gheorghe, Rumanio
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
|