Gambarogno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mossana)
Gambarogno
Blazono de Gambarogno
Blazono de Gambarogno
Blazono de Gambarogno
Vira, Gambarogno
Vira, Gambarogno
Vira, Gambarogno
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Gambarogno
Koordinatoj  46° 8′ 6″ N 8° 48′ 36″ O / 46.13500 °N, 8.81000 °O / 46.13500; 8.81000 (mapo)Koordinatoj: 46° 8′ 6″ N 8° 48′ 36″ O / 46.13500 °N, 8.81000 °O / 46.13500; 8.81000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4950
Areo 51,80 km²
Alteco 196 m super marnivelo
Poŝtkodo 6578 Caviano
6594 Cotone
6576 Gerra
6571 Indemini
6573 Magadino
6579 Piazzogna
6575 San Nazzaro
6577 Sant’Abbondio
6574 Vira
Komunumkodo 5398
Mapo de Gambarogno
Mapo de Gambarogno
Mapo de Gambarogno

Gambarogno estas komunumo de la Komunumaro Gambarogno kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4950 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La sidejo de la komunuma administracio estas Magadino.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gambarogno situas ĉe la sudorienta bordo de la Majora Lago inter la ebenaĵo de Magadino kaj la intala komunumo Luino. La teritorio de la komunumo kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Albardia, Bustello, Calgiano, Casenzano, Caviano, Contone, Dirinella, Fosano, Gerra, Gorognola, Indemini, La Vigna, Lubie, Magadino, Mossana, Orgnana, Piazzogna, Piodascia, Ranzo, Riva, Ronco, San Nazzaro, Sant'Abbondio, Scaiano, Taverna, Variano kaj Vira [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,80 km², de kiuj 75,7% estas kovritaj de arbaro, 9,2% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gambarogno limas en nordo al la Majora Lago, en nordoriento al Locarno, en nordoriento al Cadenazzo, en oriento al Monteceneri, en sudo al Alto Malcantone, en sudsudokcidento al Curiglia con Monteviasco (VA, Italio), kaj en okcidento al Veddasca (VA, Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la Gambarogno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 405 de Cadenazzo al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de Gambarogno. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cadenazzo al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Magadino datiĝas el la jaro 1254 jam kiel Magadino. Dum mezepoko la episkopo de Como koncedis al la kapitanoj de Locarno feŭdajn rajtojn pri Magadino. Komence de la 16-a jarcento Magadino venis kun la tuta najbarara Gambargono sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis la malfermo de la fervojlinio en Magadino troviĝis grava haveno por la trafiko inter Svislando kaj Italio. Pro la fervojo la ŝiptrafiko perdis sian ekonomian signifon.[3] La unua mencio de Sant'Abbondio datiĝas el la jaro 1192 kiel Sancto Abundio.[4] San Nazzaro estis la unuan fojon menciita en la jaro 1258 kiel sancto Nazario. Kiel komunumo ĝi estiĝis en la jaro 1929 per kuniĝo de la antaŭaj komunumoj Cansenzano kaj Vairano. La loĝantoj de San Nazzaro dum la baloto pri la kuniĝo al la komunumo Gambarogno negative voĉdonis, surbaze de verdikto de la kantona konsilio, kiun la Federacia Tribunalo konfirmis, San Nazzaro tamen devis partopreni al la kuniĝo.[5] Kun efiko de la 25-a de aprilo 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Caviano, Contone, Gerra, Indemini, Magadino, Piazzogna, San Nazzaro, Sant'Abbondio kaj Vira kuniĝis al la nova komunumo Gambarogno, tiel ke nun la tuta komunumaro konsistas el unu sola komunumo.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]