Oben am jungen Rhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oben am jungen Rhein
Supre ĉe l' juna Rejn'
“Oben am jungen Rhein”
nacia himno
lando  Liĥtenŝtejno
kantoteksto Jakob Josef Jauch, 1850
muziko nesciata
ekde 1963
muzika ekzemplo
"Oben am jungen Rhein"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Oben am jungen Rhein (obn am jungn rajn, germane: supre ĉe l' juna Rejn') estas la nacia himno de Liĥtenŝtejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originalaj lirikoj estis skribitaj en la 1850-aj jaroj de Jakob Josef Jauch (1802–1859).[1]

Lirikoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj versoj estis verkitaj de Jakob Josef Jauch en 1850; la melodio estas la sama kiel tiu de la angla himno ("God Save the Queen"). Ĝi havas du strofojn, kies teksto estas:

Originalo     Klariga traduko

Oben am jungen Rhein
Lehnet sich Liechtenstein
An Alpenhöh'n.
Dies liebe Heimatland,
Das teure Vaterland,
Hat Gottes weise Hand
Für uns erseh'n.

Supre ĉe l' juna Rejn'
al Alpoj Liĥtenŝtejn'
apogas sin.
Kara hejmlando ĝi
amata la patri'
estas pro saĝa Di'
nia destin'.

Hoch lebe Liechtenstein
Blühend am jungen Rhein,
Glücklich und treu.
Hoch leb' der Fürst vom Land,
Hoch unser Vaterland,
Durch Bruderliebe Band
Vereint und frei.

Feliĉe Liĥtenŝtejn'
floru ĉe l' juna Rejn'
ja kun sincer'.
Vivu la princ' en fam',
patrujo por ĉiam'
unu pro frata am'
kaj en liber'.

Ĝis 1963 la unua linio tekstis "Oben am deutschen Rhein" (supre ĉe l' germana Rejn'); tiam oni elektis la pli neŭtralan adjektivon "juna".

Poezian tradukon de la himno faris Ros' Haruo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Up above the young Rhine (Oben am jungen Rhein). Cantorian. Alirita 2015-01-26.
  2. poezia traduko. Arkivita el la originalo je 2009-10-26. Alirita 2009-10-26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]