Nagalando estas subŝtato en nord-orienta Barato. Ĝi estas unu el Barataj ŝtatoj kie kristanismo estas la religio de plimulto. Nur 7.7% el loĝantoj estas hinduoj. La loĝantaro konsistas plejparte el naga-triboj kiuj parolas 60 diversajn lingvojn. Pro la lingva diverseco la oficiala lingvo de la ŝtato estas la angla.