Netflix and chill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafiita ŝildo antaŭ la sidedejo de Netflix en Los Gatos, Kalifornio

Netflix and chill (prononcita kiel /ˈnɛtˌflɪks ænd ʧɪl/), laŭvorte « Netflixumi kaj senstreĉiĝi » angle, estas slango uzita en la interreto kiel eŭfemismo por seksumado. Tiu esprimo populariĝis en sociaj retejoj kaj iĝis memeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La unua konata uzo de la esprimo Netflix and chill troviĝas en Twitter-afiŝo[1],[2] publikigita de « NoFaceNina » (La Shanda Rene Foster) la 22-an de januaro 2009:

Citaĵo
 Mi ontas saluti en Netflix kaj senstreĉiĝi dum la cetero de la nokto.[traduko 1] 

La unuaj uzoj de tiu esprimo ne enhavis aludon al seksumado kaj nur signifis senstreĉiĝi antaŭ serioj aŭ filmoj disponeblaj en Netflix, plejofte sole[3].

La eŭfemisma eco de la esprimo ekestus dum 2014[3], kaj fine de la jaro ĝi disvastiĝis ene de la komunumo Black Twitter, tion atestas la fakto ke multaj homoj ektajpis la vorton « chill » inter citiloj.

Aprile de 2015, difino por tiu esprimo aperis en la anglalingva reta kunlabora vortaro Urban Dictionary[1],[3]:

Citaĵo
 Kodo por du homoj kiuj iras al la domo de unu el ili por fiki aŭ sperti aliajn seksumado-rilatajn agojn[traduko 2] 

Rapide la esprimo disvastiĝis ekstere de la komunumo Black Twitter, iĝante memeo kaj kaptante la atenton de informretejoj kiel The Guardian[3] kaj The Daily Mirror[4].

Postaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Dum la esprimo populariĝis, aperis eventoj, produktoj kaj servoj kiuj uzis ĝin. Ĝi ankaŭ ricevis agnoskon de la firmao Netflix[5].

Septembre de 2015 estis kreita parodia apo similaspekta de Tinder por ke uzantoj organizu sesiojn de Netflix and chill[5]. En du universitatoj planis studentoj festivalojn pri Netflix and chill, unu el ili estis nuligita ĉar aŭtoritatoj taksis ke tro malmulte da homoj ĉeestus[6]. Dum la World Maker Faire en Novjorko, Netflix malkaŝas prototipon de butono nomita The Switch kiu, kiam oni premas ĝin, malfortigas la lumon en la ĉambro de la uzanto, silentigas rian poŝtelefonon kaj ŝaltas Netflix-on. Ĝin oni ofte kromnomas « Netflix and chill butono »[7].

Oktobre de 2015, la entreprenisto Kori Williams kreis kaj vendis kondomojn kun la nomo Netflix and Chill. Tiujn aprobis la Usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio[8],[9],[10].

Novembre de 2015, al la logotipo de Netflix antaŭ la sidejo de la firmao en Los Gatos, en Kalifornio, oni aldonis per pentro-vaporigilo la vortojn and chill[11].

Decembre de 2015, Ariana Grande publikigas la muzikalbumeton Christmas & Chill, kies titolo estas variaĵo de Netflix and chill[12].

Januare de 2016, la artisto Tom Galle kaj la firmao ART404 kreas t.n « Netflix & Chill ĉambron » en Novjorko, luebla ĉe Airbnb[13].

Komence de februaro de 2016 Netflix publikigis rezultojn de enketo pri la maniero per kiu paroj uzas ilian servon, priskribita kiel « Netflix and chill enketo »[14]. La rezultojn akompanis serio da mesaĝoj el sociaj retejoj kun la kradvorto #DatingWithNetflix (#AmrendevuiPerNetflix)[15].

Junie de 2016, la artisto Danah publikigis kanton nomita Netflix and Chill en SoundCloud. Ĝin produktis Wippy Lion, membro de aŭstralia muzikgrupo Justice Crew. La kanto ironie bildigas la uzon de la esprimo en populara kulturo[16].

Januare de 2020, Ben & Jerry's anoncas novan glaciaĵan guston nomita Netflix & Chill'd[17]. Tio estas vortludo: la angla vorto Chill laŭkuntekste povas signifi "senstreĉiĝi" aŭ "frosti".

Netflix and chill estis la inspiro por la nomo Stream and Chill de dana podkasto pri elsendfluo kaj televidserioj[18].

RBB and chill estas parodio de Netflix and chill, kiu estas uzata kiel slogano de la radioservo Rundfunk Berlin-Brandenburg[19].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. I'm about to log onto Netflix and chill for the rest of the night.
  2. Code for two people going to each others houses and fucking or doing other sexual related acts.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Netflix and chill en la franca Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 Kevin Roose (28-an de aŭgusto 2015). "'Netflix and chill': the complete history of a viral sex catchphrase" (en-US). Arkivita el la originalo je 2017-01-27. Alirita 2023-08-09.
  2. NoFaceNina [@nofacenina] (21-an de januaro 2009). "I'm about to log onto Netflix and chill for the rest of the night." (angle). Arkivita el la originalo je 26-a de marto 2016. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Oscar Rickett (29-an de septembro 2015). How ‘Netflix and chill’ became code for casual sex (angle). Arkivita el la originalo je 26-a de julio 2020. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  4. Jeff Parsons (21-an de septembro 2015). Want to Netflix and chill? There's an app built especially for it (en-UK). Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2022. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  5. 5,0 5,1 Joel Golby (13-an de oktobro 2015). How to Netflix and Chill Properly (angle). Arkivita el la originalo je 2023-08-11. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  6. Jack Shepherd (26-an de septembro 2015). The first Netflix and Chill festival is happening and the Pope might be there (en-UK). Arkivita el la originalo je 2023-08-15. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  7. Matt Brian (28-an de septembro 2015). Netflix actually made a Netflix and Chill button, and you can too (en-US). Arkivita el la originalo je 2023-08-11. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  8. Andy McDonald (8-an de oktobro 2015). 'Netflix And Chill' Is Now A Condom Brand, Millennials (angle). Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2022. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  9. Deepa Lakshmin (8-an de oktobro 2015). Netflix And Chill Condoms Are A Real Thing And Nothing Is Sacred Anymore (angle). Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2022.
  10. JOURNALDEMONTREAL.COM (11-an de oktobro 2015). Des condoms «Netflix and Chill» maintenant offerts (fr-CA). Arkivita el la originalo je 27-a de aprilo 2022. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  11. Lauren O'Neil (6-an de novembro 2015). Somebody tagged a sign at Netflix headquarters with 'and chill (en-CA). Arkivita el [ttps://www.cbc.ca/news/trending/netflix-headquarters-sign-gets-tagged-with-and-chill-1.3308180 la originalo] je 29-a de aprilo 2022.
  12. Madeline Roth (18-an de decembro 2015). Ariana Grande Invites You To Christmas & Chill On New EP (en-US). Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2022.
  13. Janet Burns (26-an de januaro 2016). Dedicated 'Netflix And Chill' Suite On Airbnb Can Be Yours For $400 A Night (angle). Arkivita el la originalo je 5-a de junio 2016. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  14. Vera Papisova (5-an de februaro 2016). Netflix Is the Key to Long-Term Relationships, Survey Says (en-US). Arkivita el la originalo je 29-a de aprilo 2022. Alirita 29-an de aprilo 2022.
  15. Netflix (13-an de februaro 2016). Netflix - What happens when you fall in love over Jessica... (angle). Alirita 29-an de aprilo 2022.
  16. YKIGS (5-an de julio 2016). New Music: Danah - Netflix & Chill - YouKnowIGotSoul.com (en-US). Arkivita el la originalo je 2023-08-11. Alirita 30-an de aprilo 2022.
  17. Nia Groce (17-an de januaro 2020). Ben & Jerry's is releasing a new 'Netflix & Chill'd' flavor made with peanut butter ice cream and fudge brownies (en-US). Arkivita el la originalo je 30-a de aprilo 2022. Alirita 30-an de aprilo 2022.
  18. William Ejsing. STREAM AND CHILL (da-DK). Arkivita el la originalo je 2023-05-29. Alirita 30-an de aprilo 2022.
  19. Case: rbb (de-DE). Arkivita el la originalo je 25-a de januaro 2021. Alirita 30-an de aprilo 2022.