Nikodem Sulik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikodem Sulik
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1893 (1893-08-15)
en Stara Kamienna
Morto 14-an de januaro 1954 (1954-01-14) (60-jaraĝa)
en Londono
Tombo Brompton Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Alma mater Sankt-Peterburga Teologia Seminario
Memorigilo Nikodem Sulik
Familio
Infanoj Anna Sabbat • Bolesław Sulik
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Nikodem Sulik-Sarnowski (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1893 en Kamienna Stara, apud Dąbrowa Białostocka, mortis la 14-an de januaro 1954 en Londono) – pola militara komandanto, subkolonelo de infanterio en la Dua Pola Respubliko, brigada generalo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento.

Fino de la unua mondmilito kaj la pola-bolŝevika milito[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1918 estis oficiro de la armeo de Rusa Imperio. En 1918 aktivis en Memdefendo de Grodno. De la 25-a de januaro 1919 ĝis la 16-a de majo 1922 komandis kompanion en Bjalistoka Regimento de Pafistoj, kiu konsistigis la Unuan Litovan-Belorusan Divizion, kaj post ties reformiĝo – la Kvaran Brigadon de la Dua Litova-Belorusa Divizio. Kune kun sia regimento batalis dum la pola-bolŝevika milito kaj partoprenis la ribelon de Lucjan Żeligowski kaj konkeron de Vilno septembre 1920.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Defenda milito 1939

De la 17-a de septembro1939, post soveta invado en Pollandon, komandis akrajn poziciajn kaj retiriĝajn batalojn de la Regimento de KOP (Korpuso de Landlim-Protekto) "Sarny" kun atakanta Ruĝa Armeo, en KOP-grupiĝo de generalo Wilhelm Orlik-Rückemann. Post la batalo de Kock ne iris al mallibero, sed komencis konspiran agadon.

Dum elmigrado[redakti | redakti fonton]

Post la milito restis inter elmigrantaro en Britio. Kiel unu el malmultaj polaj generaloj, kiujn prizorgis la brita National Assistance Board - rifuzis tamen akcepton de ĉiusemajna monhelpo en alteco de 2 britaj pundoj, difinante tion kiel almozo. Setlis en Londono, kie mortis kaj estis entombigita en Tombejo Brompton en Londono. La 12-an de septembro 1993 okazis en Dąbrowa Białostocka kaj vilaĝo Kamienna Stara salut-solenaĵo en la patrio kun meto de la cindraĵoj de Generalo Sulik kaj lia edzino Aniela al la tombo apud preĝejo al Sankta Anna en Star Kamienna.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Krzysztof Filipow, Generał Nikodem Sulik (Kamienna Stara 1893 - Londyn 1954), Muzeum Wojska w Białymstoku (Armea Muzeo en Bjalistoko), Białystok 1996, ​ISBN 83-86232-70-6​.
  • Tadeusz Kryska-Karski kaj Stanisław Żurakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Varsovio 1991, la 2-a kompletigita kaj korektita eldono, p. 172.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]