Nikolaj Lozgaĉev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikolai Lozgaĉev)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikolaj Lozgaĉev
Persona informo
Naskiĝo 1957
Morto 4-an de aŭgusto 1998
Lingvoj Esperanto
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu tekste
Information icon.svg
vdr

Nikolai Lozgaĉev (naskiĝis en 1957, mortis la 4-an de aŭgusto 1998 post unusemajna komato, kaŭzita de river-akcidento) estis rusa esperantisto, poeto, tradukanto kaj kanzonisto. Nikolai Lozgaĉev aperis en la esperantista medio unue kiel gasto al OkSEJT-23 en 1981 por... ludi goon. Sed post la unua sperto de nekomunikiĝeblo en la drakona kontraŭ-krokodila atmosfero li neofitiĝis kaj reaperis post du jaroj de intensa laboro kun tuta programo de kantoj de Vladimir Visockij de propra traduko en la Unua kultura forumo (Sverdlovsk, aŭgusto 1983) (eldono, iuj kantoj tradukitaj komune kun Aĥill Averbuĥ en 1989 sub la titolo La birdo Gamajun). Kaj en la sekva jaro li jam partoprenis en la Urala konferenco pri planlingvoj (Tjumena universitato, aprilo 1984) kun interesa temo pri esperanta slango kaj baldaŭ iĝis prezidanto de la Esperanto-rondo Kulturo, kiu formiĝis ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako Sezonoj, lanĉita samjare. Nikolai Lozgaĉev redaktis ĝin ekde 1990.

Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de la Esperanto-rondo Kulturo havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, Vladimir Majakovskij, Vasilij Kamenskij, Velimir Ĥlebnikov, Igor Severjanin, Konstantin Baljmont, Valerij Brjusov, Aleksandr Puŝkin, Afanasij Fet kaj aliaj.

La originalaj poemoj de Lozgaĉev aperis en La tago de l'eterno (1987) kaj en la kolektiva volumo Kvarteto (1996), kies eldonon li parte subvenciis. En poezio lin ofte gvidis la inĝenia eksperimentado semantika, morfologia kaj metrika. Tion akcentas William Auld, rimarkinte, ke “lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado”.

Li mem muzikigis poemojn proprajn kaj de aliaj aŭtoroj de Sezonoj: Gafur Gazizi, Viktor Ĉaldajev kaj plu — Tino Rossi, Johán Valano, Kálmán Kalocsay. Tiuj kantoj sonis en lia plenumo komence en Sovetunio kaj poste en Universalaj kongresoj en Havano, Vieno. Liaj verkoj, recenzoj, artikoloj aperis en diversaj periodaĵoj de la Orienta Eŭropo. Kaj la superan agnoskon li ricevis kiel aŭtoro kaj kunlaboranto de Literatura foiro.

Li regule kontribuis al Esperanto-periodaĵoj, precipe al Literatura Foiro kaj al La Ondo de Esperanto, kies grafikan koncepton li aŭtoris. Kiam post la falo de Sovetunio fondiĝis Ruslanda Esperanto-Asocio (REA), Lozgaĉev agadis kiel ĝia unua prezidanto ĝis la unuiĝo de Rusia Esperantista Unio kaj REA en 1994, kiun unuiĝon li mem proponis. Lia lasta aldono al Esperanto-kulturo estis traduko de du el la Malgrandaj tragedioj de Puŝkin.