Nunavuto
Nunavuto | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | Nunavut / ᓄᓇᕗᑦ | |
Plena nomo | ᓄᓇᕗᑦ | |
Blazono de Nunavuto | ||
Devizo: Nunavut Sannginivut (inuite: Nunavut nia forto aŭ Nia lando nia forto) | ||
Oficialaj lingvoj | inuita (en du variaĵoj: Inuktituto kaj Inuinaktuno), angla, franca | |
Floro | Purpura saksifrago | |
Arbo | - | |
Birdo | Monta lagopo | |
Ĉefurbo | Ikaluito | |
Plej granda urbo | Ikaluito | |
Komisiito | Ann Meekitjuk Hanson | |
Ĉefministro | Paul Okalik | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
1 Nancy Karetak-Lindell 1 Willie Adams | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
1-a rango 2.093.190 km² 1.936.113 km² 157.077 km² (7,5{%) | |
Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
13-a rango 30.782 0,0156 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$1,101 milardoj (13-a) $36.400 (8-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de aprilo 1999 (13-a) | |
Tempozono | UTC -5, -6, -7 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NU (provizore estis NT) CA-NU X | |
Retejo | www.gov.nu.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nunavuto (inuite ᓄᓇᕗᑦ, angle Nunavut, france le Nunavut) estas kanada teritorio kiu havis loĝantaron de 30.782 en 2001, kaj areon de 2.093.190 km². Nunavuto estas nova kanada teritorio, kiu etendiĝas norden de Manitobo kaj Kebekio en la Arkton ĝis la Norda Poluso.
La nomo "Nunavuto" devenas de la inuita lingvo, kaj signifas "nia lando". Nunavuto apartiĝis de la Nordokcidentaj Teritorioj je aprilo 1999, pro la konkludo inter la inuitoj kaj la federala registaro de la plej granda interkonsento pri teritoriaj rajtoj en Kanado. Do la teritorio estis kreita kiel aparta hejmlando de la inuita popolo.
La ĉefurbo estas Ikaluito (5.236 loĝantoj en 2001).
Historio
La regiono nun konata kiel Nunavut subtenas loĝantaron jam de 4000 jaroj. Multaj historiistoj identigas la marbordon de Bafina Insulo kun la Helluland priskribita en la Vikingaj sagaoj, do eblas ke la loĝantoj de ĉi tiu regiono havis kontaktojn kun la maristoj de Skandinavio.
- Por trovi pliajn informojn pri la plej fruaj loĝantoj kaj esploristoj de Nunavuto, vidu Paleoeskimo, Neoeskimo kaj Helluland.
La skribita historio de Nunavuto komenciĝis en la jaro 1576. Martin Frobisher, gvidante ekspedicion por trovi la Nordokcidentan Pasejon, venis en tiu jaro al la Bafina Insulo kaj opiniis ke li trovis oron tie ĉe Golfeto Frobisher. La trovita erco montriĝis senvalora, sed Frobisher faris la unuan atestitan kontakton de eŭropanoj kun la inuitoj: li kaptis kvar inuitojn kaj portis ilin al Anglio, kie ili rapide pereis.
Inter aliaj fruaj eŭropaj vizitantoj de Nunavuto estis Henry Hudson, kiu esploris la Hudsonan Golfon kaj mortis tie en 1610.
Geografio
Nunavuto kovras 1,9 milionojn da kvadratkilometroj (tero kaj akvo kune), inkluzive parton de la ĉef-tero, la pli grandan parton de la Kanada Arkta Insularo, kaj ĉiujn insulojn en la Hudsona Golfo, la Golfo de James kaj la Ungava Golfo (inkluzive la Insularon Belcher), kiuj antaŭe apartenis al la Nordokcidentaj Teritorioj. Tiel Nunavuto estas la kvare plej granda subnacia estaĵo de la mondo.
|