Okcidenta Papuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: Konfuzu ĝin nek kun Papuo-Nov-Gvineo nek kun Barato.


Speciala regiono de Okcidenta Papuo
Papua Barat

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Manokwari
Areo 97 024 km²
Loĝantaro 760 422 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-PB
emblemo
emblemo
vdr

Okcidenta Papuo (la origina nomo indonezie estas Papua Barat, antaŭe ankaŭ nomata Irian Jaya Barat) estas provinco de Indonezio en la plej okcidenta pinto de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi kreiĝis en 2003 per apartigo de la plej okcidenta parto el la indonezia provinco Papuo, kiu antaŭe kovris proksimume la okcidentan duonon de la insulo Nov-Gvineo, respektive tiun parton kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando. Alveturinte ĝis ĉemaraj loĝitaj regionoj ĝi aspektas tute kiel aliaj lokoj de Indonezio, krom ĉeesto de lokaj papuanoj, kiuj aspektas kiel aŭstraliaj aborigenoj, kaj ne havas multajn komunaĵojn kun la azianaj trajtoj de indonezianoj.

Ĉio ŝanĝiĝas, se oni venas en la malmaran internon de la insulo. Tio estas vojo tra tempo kaj spaco. Estas grandegaj akraj montoj kun faŭno kiel el pratempo, kaj en tio vivas duonnudaj indiĝenoj en civilizoj kiuj al eŭropanoj povus memorigi pri la ŝtonepoko.

Okcidenta Papuo estas etnografie tre varia. Ampleksaj esploroj de ĉi tieaj etnoj ne ekzistas. Oni supozas, ke en la tuta Okcidenta Nov-Gvineo estas iom inter 200 ĝis 700 diversaj lingvoj. Ĉiu tribo signifas fakte alian lingvon.

En blazono aperas simbola birdospecio de kazuaro.

Geografio

La plej nordokcidenta pinto de la provinco estas la Birdokapa Duoninsulo kaj ĉemare la insuloj Rajampatoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficiala provinca retejo