Okulovskij (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Okulovka
ruse: Окуловский район
distrikto de la Novgoroda provinco
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Okulovka
Areo 2 520,81 km² (252 081 ha)
Loĝantaro 20 225 (2020)
Denseco 8,02 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81657x-xx-xx
OKATO 49 228 000 000
La distrikto de Okulovka sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Okulovka sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Okulovka sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Okulovsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de OkulovkaOkulovskij distrikto (ruse Окуловский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Okulovka.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 20 225 homoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto de Okulovka situas en meza parto de la Novgoroda provinco, en la nord-okcidenta parto de la Valdaja Altaĵo. La areo de la distrikto estas 2520,81 km².[3]

Arbaroj kovras 80 procentojn de la distrikta areo. En la distrikto multas marĉoj, riveroj (pli ol 100) kaj lagoj (ĉirkaŭ 200). La plej granda rivero de la distrikto estas Msta, kiu dum negranda parto limas la distrikton. La teritorio de la distrikto apartenas al la baseno de la Balta Maro.[1] En la distrikto troviĝas parto de la nacia parko Valdajskij.

Oriente la distrikto de Okulovka najbaras kun la distrikto de Boroviĉi, nord-oriente – kun la distrikto de Lubitino, norde – kun la distrikto de Malaja Viŝera, okcidente – kun la distrikto de Krestci, sud-okcidente – kun la distrikto de Valdaj, sud-oriente – kun la Tverja provinco.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La nacia parko Valdajskij estas la plej vizitata inter naciaj parkoj de Rusio, ĉar ĝi situas sufiĉe proksime de Moskvo kaj de Sankt-Peterburgo. Parto de la nacia parko troviĝas en la distrikto de Okulovka.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Информация о Окуловском районе (ruse). okulovka.com. Alirita 2021-03-03.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).