Tristrama sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Onychognathus tristramii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristrama sturno
Tristrama sturno, en Masada en Israelo
Tristrama sturno, en Masada en Israelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. tristramii'
Onychognathus tristramii
(Sclater, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tristrama sturno (Onychognathus tristramii) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Israelo, Palestino, Jordanio, nordorienta Egiptio (Sinaja Duoninsulo), okcidenta Saŭdarabio kaj Jemeno, kaj nestumas ĉefe sur rokaj klifoj.[1]

Tiu membro de la sturnoj estas 25 cm longa (inklude 9 cm de vosto), kun enverguro de 44–45 cm, kaj pezo de 100-140 g. Masklo havas brilan irizecan nigran plumaron kun oranĝecaj aŭ brunoranĝecaj makuloj en la eksteraj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge kaj ne tiom ruĝecaj kiom ĉe aliaj membroj de la genro (pli sudaj kaj afrikaj specioj el la Ruĝecflugila sturno al la Sokotra sturno). Ankaŭ la proksima (sed malproksima geografie) parenco nome la Palflugila sturno havas brunecajn flugilplumojn anstataŭ ruĝecajn: distingilo estas ke la Tristrama sturno okupas la plej nordan pinton de la teritorio de la genro (en Mezoriento) dum la Palflugila sturno okupas la plej sudan pinton en pleja Suda Afriko; krome la Palflugila sturno havas helajn oranĝecajn irisojn dum la Tristrama sturno havas malhelajn irisojn. La beko kaj kruroj estas nigraj. Inoj kaj junuloj estas similaj sed pli senkoloraj, kun grizeca kapo kaj sen brila plumaro.[1][2]

Ĝi estas gregema kaj bruema specio, kun alvoko kiu similas al lupofajfo. Ili estas ĉiomanĝantaj, kiuj manĝas fruktojn kaj senvertebrulojn, kaj povas esti vidataj dum rajdado de Siria ibekso kaj enhejma gregaro por serĉado de parazitoj. Ili iĝas pli kaj pli kunmanĝantaj ĉe homo, kaj tiele ili manĝas en urboj kaj vilaĝoj; to permesis ĵusan nordenan disvastigon en ties distribuo.[1]

Tiu specio ricevas sian nomon laŭ la pastro Henry Baker Tristram.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
  2. Mullarney, K., Svensson, L., Zetterström, D., & Grant, P. J. (1999). Collins Bird Guide. Harper Collins, London. ISBN 0-00-219728-6.