Orelvulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelvulturo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia'
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Torgos
(Kaup, 1828)
Specio: T. tracheliotus
Torgos tracheliotus
(Forster, 1791)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orelvulturo, Torgos tracheliotus, estas afrika malnovmonda vulturo kiu apartenas al la birda familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, milvoj, buteoj kaj akcipitroj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Torgos. Ĝi ne rilatas al ŝajne simila grupo de Novmondaj vulturoj, kaj ne kunhavas tiom lertan sentoflaron.

Disvastiĝo kaj subspecioj

Orelvulturo

Estas tri subspecioj disigitaj el okcidento orienten en Afriko. Subspecio T. t. tracheliotus loĝas norde kaj sude de dezerto Saharo, ne multe en golfo de Gvineo, SudafrikoMadagaskaro. T. t. nubicus loĝas en nordorienta Afriko, el Egipto ĝis Kenjo, kaj estas iom pli malgranda. T. t. negevensis ĉeestas for de Afriko, nome en Sinajo, la dezerto Negev kaj eble nordokcidentan Saŭda Arabio. Ties medio estas seka ebenaĵo, dezertoj kaj montaroj ĝis 4.500 m de alteco.

Resume kaj laŭ Alan P. Peterson, tiu specio estas komponata de la jenaj subspecioj:

  • Torgos tracheliotus negevensis Bruun, Mendelssohn & Bull 1981
  • Torgos tracheliotus nubicus (C.H. Smith) 1828
  • Torgos tracheliotus tracheliotus (J.R. Forster) 1796

Aspekto

Kaptiva ekzemplero de bestoĝardeno en Usono

Ĝi estas granda vulturo ĝis 1.15 m longa, kun enverguro de ĝis 3 m. La mezaveraĝa pezo estas el 6 ĝis 14 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj. Naturaj vulturoj, de la subspecio T. t. tracheliotus, gamas el 4.4 al 9.4 kg kaj, en Orienta Afriko, averaĝas nur 6.2 kg.[1][2] Aliflanke kaptivaj vulturoj de la pli granda subspecio T. t. negevensis, pezas 6.5-9.2 kg ĉe maskloj kaj 10.5-13.9 kg ĉe inoj.[3]

Kiel ĉe aliaj vulturoj, tiu havas senplumajn ruĝecajn al rozkolorajn kapon kaj kolon. Pluma kapo makuliĝus per sango, aliajn kadavraj fluaĵoj kaj malpuriĝus malfacile. Ruĝeca kapo -iom blueca subbeke, kun koloroj ŝanĝeblaj laŭ temperaturo kaj mieno- kaj dikega beko, nigra supre kaj iom malhelflava sube, distingas ĝin el aliaj vulturoj. Kiel ansergrifo, tiu havas krispan plumaron ĉirkau kolo -antaŭe senpluma kaj ruĝa- malantaŭe unue blankaj plumoj kaj poste malhelbrunaj, kiel en la resto de la korpo, escepte la kruroj kiuj montras blankan plumaron.

Reproduktado

Tiu birdo nestas solece sur izolitaj dornaj arboj kaj en rokaj fendoj, kie konstruas grandan neston el etaj bastoneteroj kaj interna seka herbaro. La ino demetas kutime ununuran ovon. Kovado daŭras 50 aŭ 55 tagojn. La ido estas tutbruna sed kun grizaj kapo kaj kolo. Antaŭ ekflugo (post 4 monatoj) ĉiam unu gepatro restas ĉeneste. Poste la junulo povas resti sola dum pluaj 2 monatoj. La gepatroj povas zorgi la idon eĉ ĝis dum unu jaro.

Kutimoj

Ripoze en arbo en Nacia Rezervejo Masai Mara, Kenjo

Temas pri kadavromanĝanta birdo, kiu manĝas jam mortintajn bestojn kiuj trovas per vidkapablo aŭ rigardante aliajn vulturojn. Per sia fortega beko povas disŝiri la malmolan haŭton de grandaj mamuloj. Poste manĝas haŭton kaj etajn ostojn. Ili regas aliajn vulturon dum manĝado, sed perdas tempon pro tiu konduto. Tio estas ankaŭ profita por aliaj vulturoj, ĉar tiu ĉi plej forta faras malfermigan taskon, kion povas fari eĉ pli efike hienoj. Ili povas forpreni kadavropecojn de aliaj rabobirdoj. Ankaŭ povas ataki feblajn animalojn aŭ rabi birdonestojn ekzemple de flamengoj.

Temas pri silentema vulturo. Ili vivas laŭ paroj, sed kuniĝas ĝis grupo de 50 birdoj ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj akvo. Ili vivas ĝis 30 jaroj en libero kaj ĝis 50 en kaptiveco. Ne estas migranta birdo, sed moviĝas en okcidenta Afriko norden dum pluvosezono kaj suden dum seka sezono.

Bildaro

Notoj

  1. http://www.arkive.org/species/GES/birds/Torgos_tracheliotos/more_info.html?section=factsAndStatus
  2. http://www.webcitation.org/query?url=http://www.geocities.com/RainForest/3881/lappetvulture.htm&date=2009-10-25+09:39:39
  3. Ferguson-Lees & Christie, Raptors of the World. Houghton Mifflin Company (2001), ISBN 978-0618127627
  • Shirihai, Hadoram (1987) Field characters of the Negev Lappet-faced Vulture, pp. 8–11 in International Bird Identification: Proceeedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat

Eksteraj ligiloj