Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj
internacia organizaĵointerregistara organizaĵo
Komenco 9-a de januaro 1968 vd
Geografia situo 29° 22′ 8″ N, 47° 58′ 15″ O (mapo)29.36883333333347.970833333333Koordinatoj: 29° 22′ 8″ N, 47° 58′ 15″ O (mapo)
Sidejo Kuvajto
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj (Kuvajto)
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj (Kuvajto)
DEC
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj
Map
Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj LandojOPEAL (au OAPEC, laŭ la anglalingva mallongigo), estas organizaĵo multflanka kun sidejo en Kuvajto, kiu kunordigas prienergiajn politikojn inter arabaj landoj. Ties ĉefa celo, laŭ la propra organizaĵo mem, estas la disvolvigo.[1]

La 9a de januaro 1968 tri el la tiamaj plej konservativaj arabaj ŝtatoj nafto-eksportantoj, nome Kuvajto, Libio kaj Sauda Arabio, interkonsentis en Bejruto fondi OPEAL, kun la celo apartigi la produktadon kaj vendadon de nafto disde la politiko, post la embargo de 1967 kiu sekvis al la Sestaga milito. La uzo de la petrolo kiel armo en la lukto kontraŭ Israelo estis proponita regule en la Arabaj Kongresoj pri Petrolo ekde longtempe. Ĉiukaze, la produktado de saudaraboj estis kreskinta je 9% en tiu sama jaro kaj la embargo daŭris nur dek tagojn.

OPEAL celis origine esti konservativa organizaĵo, kiu limigos la membrecon nur por landoj kies ĉefa eksportado estu petrolo, kaj tiele ekskludi registarojn pli radikalajn, kiaj Egiptio kaj Alĝerio, krom necesi la aprobo de ties tri fondintoj por ĉiu ajn nova membro. Dekomence, Irako malakceptis aliĝi, sed restis ene de la Araba Ligo, ĉar ĝi konsideris OPEAL tro konservativa. En 1972 la kriterio de aliĝakcepto ŝanĝis al "petrolo kiel grava (jam ne ĉefa) enspezofonto", kaj tiele aliĝis Alĝerio, Egiptio, Irako kaj Sirio. La organizaĵo iĝis multe pli aktivema, spite la dekomencaj intencoj.

La Milito de Jom Kippur, en oktobro de 1973, estis grava momento por la organizaĵo. Dektagojn post la komenco de la konflikto, nome la 16an de oktobro, okazis separitaj kunsidoj fare de la membroj de la organizaĵo kaj de la membroj de la persa golfo de la OPEL, kio inkludis Iranon. la OPEAL decidis bremsi la produktadon en 5%, ĉiumonate, ĝis la "israelaj trupoj estu komplete for de ĉiuj la teritorioj arabaj okupitaj en la milito de 1967 (...)". La embargo daŭris ĉirkaŭ kvin monatojn antaŭ esti nuligita en marto de 1974, post negocado en Vaŝingtono. Ties efiko, ĉiukaze, estis suferita dum la resto de la jardeko. Por la naft-eksportantaj landoj, la embargo estis la unua montro de ilia kapablo por influi politike per la produktado. Kelkaj el ili uzos poste tiun kontrolsistemon por renegoci kontraktojn kun diversaj entreprenoj aŭ landoj. Sed la kreskaj enspezoj agadis kontraŭ la unueco, kaj nova embargo unuigita fare de OPEAL ne esti denove ebla.

En 1979 Egiptio estis forpelita de la organismo pro la subskribo de la Pactraktatoj de Camp David, sed ĝi estis reakceptita post unu ja

rdeko.

Ties dekunu membroj aktuale estas la jenaj:[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]