Organizo de Arabaj Landoj Eksportantaj de Petrolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizo de Arabaj Landoj Eksportantaj de Petrolo
internacia organizaĵo
Dum 9-a de januaro 1968 - nuntempe
Sidejo Kuvajto
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Organizo de Arabaj Landoj Eksportantaj de PetroloOALEP (au OAPEC, laŭ ties anglalingvaj sigloj), estas organizo multflanka kun sidejo en Kuvajto, kiu kunordigas prienergiajn politikojn inter arabaj landoj. Ties ĉefa celo, laŭ la propra organizo mem, estas la disvolvigo.[1]

La 9a de januaro 1968 tri el la tiamaj plej konservativaj arabaj ŝtatoj nafto-eksportantoj, nome Kuvajto, Libio kaj Sauda Arabio, interkonsentis en Bejruto fondi la OALEP, kun la celo apartigi la produktadon kaj vendadon de nafto disde la politiko, post la embargo de 1967 kiu sekvis al la Sestaga milito. La uzo de la petrolo kiel armo en la lukto kontraŭ Israelo estis proponita regule en la Arabaj Kongresoj pri Petrolo ekde longtempe. Ĉiukaze, la produktado de saudaraboj estis kreskinta je 9% en tiu sama jaro kaj la embargo daŭris nur dek tagojn.

La OALEP celis origine esti konservativa organizo, kiu limigos la membrecon nur por landoj kies ĉefa eksportado estu petrolo, kaj tiele ekskludi registarojn pli radikalajn, kiaj Egiptio kaj Alĝerio, krom necesi la aprobo de ties tri fondintoj por ĉiu ajn nova membro. Dekomence, Irako malakceptis aliĝi, sed restis ene de la Araba Ligo, ĉar ĝi konsideris la OALEP tro konservativa. En 1972 la kriterio de aliĝakcepto ŝanĝis al "petrolo kiel grava (jam ne ĉefa) enspezofonto", kaj tiele aliĝis Alĝerio, Egiptio, Irako kaj Sirio. La organizo iĝis multe pli aktivema, spite la dekomencaj intencoj.

La Milito de Jom Kippur, en oktobro de 1973, estis grava momento por la organizo. Dektagojn post la komenco de la konflikto, nome la 16an de oktobro, okazis separitaj kunsidoj fare de la membroj de la organizo kaj de la membroj de la persa golfo de la OPEL, kio inkludis Iranon. la OALEP decidis bremsi la produktadon en 5%, ĉiumonate, ĝis la "israelaj trupoj estu komplete for de ĉiuj la teritorioj arabaj okupitaj en la milito de 1967 (...)". La embargo daŭris ĉirkaŭ kvin monatojn antaŭ esti nuligita en marto de 1974, post negocado en Vaŝingtono. Ties efiko, ĉiukaze, estis suferita dum la resto de la jardeko. Por la naft-eksportantaj landoj, la embargo estis la unua montro de ilia kapablo por influi politike per la produktado. Kelkaj el ili uzos poste tiun kontrolsistemon por renegoci kontraktojn kun diversaj entreprenoj aŭ landoj. Sed la kreskaj enspezoj agadis kontraŭ la unueco, kaj nova embargo unuigita fare de la OALEP ne esti denove ebla.

En 1979 Egiptio estis forpelita de la organismo pro la subskribo de la Pactraktatoj de Camp David, sed ĝi estis reakceptita post unu ja

rdeko.

Ties dekunu membroj aktuale estas la jenaj:[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.oapecorg.org/en/aboutus/establishment.htm Arkivigite je 2009-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (en angla)
  2. http://www.oapecorg.org/en/aboutus/members.htm Arkivigite je 2009-10-13 per la retarkivo Wayback Machine OAPEC - Members

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]