Pál Hunfalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pál HUNFALVY [hunfalvi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hunfalvy Pál estis germandevena hungara juristo, politikisto, lingvisto, historiisto, etnografo, bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Foto pri Pál Hunfalvy

Pál Hunfalvy naskiĝis kiel Paul Hunsdorfer la 12-an de marto 1810 en Hungara reĝlando, en Nagyszalók (nuntempa Veľký Slavkov en Slovakio). Li mortis la 30-an de novembro 1891 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Hunfalvy devenis el germana familio. Li frekventis lernejojn en Miskolc kaj Késmárk. En 1833 li iĝis edukisto ĉe familio. Ekde 1838 li estis advokato, poste instruisto en ĉeflernejo, dume li okupiĝis pri lingvoj. Dum la liberecbatalo en 1848-1849 li estis notario de la parlamento. Inter 1851 ĝis sia morto li estis bibliotekisto de MTA kaj tiam li konatiĝis kun Antal Reguly kaj helpis lin. Li estis parlamentano en 1861 kaj inter 1865-1867. En 1869 li studvojaĝis al Balta maro por studi la lokajn lingvojn. Li redaktis diversajn lingvajn periodaĵojn kaj li strebis por la lingvaj kontaktoj kun la finnoj, sekve li kontraŭis la turkajn lingvajn kontaktojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aristoteles Poetikája (Poezio de Aristotelo) 1842
  • Finn olvasókönyv (Finna lernolibro) 1861
  • Utazás a Balt-tenger vidékein I–II. (Vojaĝo ĉe Balta maro) 1871, 1875
  • Magyarország ethnographiája (Etnografio de Hungario) 1876
  • Die Ungarn oder Magyaren 1881
  • Az oláhok története (Historio de la rumanoj) 1894

Fontoj[redakti | redakti fonton]