Pápa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejturoj de Pápa
Blazono de Pápa
Pápa en Hungario kaj en departemento Veszprém
Ĉefplaco de Pápa
Kastelo kaj preĝejo en ĉefplaco de Pápa

Pápa (pApa) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Pápa, kies centro estas. Pápa signifas papo.

Bazaj informoj

Geografio

Pápa situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Győr-Városlőd, laŭ fervojo Győr-Celldömölk. La urbo troviĝas 45 kilometrojn nordokcidente de Veszprém.

Historio

La loko loĝitas ekde la nova neolitiko. Dum la romianoj trapasis ĉi tie grava vojo. Ekde la 16-a jarcento la urbo iĝis kultura centro de la ĉirkaŭaĵo. Tiun urbon la turkoj neniam okupis. Tie lernis samtempe Petőfi kaj Mór Jókai.

Inter Pápa-Veszprém-Budapeŝto komenciĝis la aŭtomata telefonado en Hungario. Nuntempe famas viandaĵfabriko kaj milita flughaveno.

Vidindaĵoj

Vizitindas la Blufarba Muzeo, kie troviĝas la plej malnova tiuspeca metiejo en Mez-Eŭropo, kie oni kolorigis teksaĵon al specialaj bluaj-blankaj koloroj; la kastelo de familio Esterházy, la malnovaj domoj de la ĉefplaco kaj ĉefvojo.

Famuloj

Famaj nomportantoj

Esperanto

Estas delegito de UEA tie.

Ĝemelurboj