Pajnejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pajnejro
Pajnejro roze floranta aŭtune en Mogi Mirim.
Pajnejro roze floranta aŭtune en Mogi Mirim.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombacoideae
Genro: Ceiba
Ceiba speciosa
(A. St.-Hil.) Ravenna, 1998
Sinonimoj

Chorisia speciosa A.St.-Hil., bazionimo

vdr

Estas pluraj specioj konataj kiel pajnejro (paineira en la portugala) en Brazilo, preskaŭ ĉiuj apartenantaj al la genro Ceiba (antaŭe Chorisia [1] ) de la familio Malvaceae (antaŭe Bombacaceae)

El ĉiuj, la plej konata estas la pajnejro de la specio Ceiba speciosa (St.-Hill. ) Ravenna, apartenanta al brazilaj kaj boliviaj arboroj, komence priskribita kiel Chorisia speciosa Sankta Hilaire 1828. [2]

Aliaj specioj konataj kiel pajnejro :

  • Ceiba glaziovii
  • Eriotheca gracilipes : pajnejro de la stepo
  • Spirotheca rivieri : flava pajnejro

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas arbo ĝis 30 metrojn longa, kun grizverda trunko, kun strioj fotosintezo-produktivaj kaj fortaj kaj dornoj senpintaj kaj tre akraj ĉe la branĉoj pli junaj.

La trunko de la pajnejroj havas bonan kapablon sintezi klorofilon (fari fotosintezon) kaj havas verdetan koloron eĉ kiam ĝi havas bonan grandecon; tio helpas kreskon eĉ kiam la arbo estas senigita de folioj; ankaŭ estas ofte pajneiroj havi specon de pligrandiĝo ĉe la bazo de la tigo, tial la moknomo "dikventrulo".

Detalo de la trunko, kun fotosintezaj ŝtofoj (fotita en Portugalio )

La folioj estas kunmetitaj kaj falas dum la florado. La floroj estas grandaj, kun kvin rozkoloraj petaloj kun ruĝaj makuloj kaj blankaj randoj. Estas malpli ofta vario, kun blankaj floroj.

Blanka Pajnejro, malpli ofta vario, kun blankaj floroj, ĉe Ceret-parko, en San-Paŭlo, Brazilo

Iliaj generiloj estas kunigitaj en longa androginoforo.

La fruktoj estas verdaj kapsuloj, kiuj kiam maturiĝas, eksplodas, elmontrante la semojn envolvitajn de maldikaj blankaj fibroj, kiuj helpas flosadon kaj estas nomataj kapoko

Post ĉirkaŭ dudek jaraĝo, (sudorienta Brazilo), la dornoj kutime falas sur la suban parton de la tigo kaj, iom post iom, falas ankaŭ sur la plej altajn partojn de la arbo, kun la densiĝo de la ŝelo. Oni diras, en Brazilo, ke tio permesas al la arbo ricevi nestojn de birdoj, kio neeblus okazi kiam ĝi havus longajn kaj pintajn pikilojn; tiel, floroj kaj fruktoj ne plu ĉeestas, sed la arbo daŭre kontribuas al la naturo gastigante la birdojn. Ĉi tio ne estas regulo por ĉiuj pajenejroj; iuj paineiroj pli ol dudek metrojn longajn, ekzemple, ankoraŭ havas tre grandajn pikilojn en la suba parto, eble kiel defendiloj kontraŭ insektoj de la regiono.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La kapoko estas maldika kaj silkeca fibro, sed ne tre rezistema, ne multe uzata en la fabrikado de ŝtofoj, sed pli kiel plenigado de kusenoj kaj pluŝaj pupoj. Granda pajnejro povas lasi blankan tapiŝon kun guteto ĉe oniaj piedoj fine de la frukta sezono.

Precipe pro iliaj ornamaj kvalitoj - impona trunko, kutime sufiĉe dorna kiam la arbo estas juna, foliaro preskaŭ ĉiam decidua, kun tre helverdaj, grandaj kaj buntaj floroj, kaj fruktoj, kiuj elmontras la kapokojn kiel kotonajn flokojn sur ĝiaj branĉoj -, la pajnejroj estas kultivataj en urbaj areoj kaj en ĝardenoj, eĉ ekster sia natura teritorio (kiel en Portugalio ).

Pro ilia rapida kresko, ili estas tre popularaj en la reakiro de degraditaj areoj.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]