Saltu al enhavo

Patroj kaj filoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la novelo de Ernest Hemingway vidu The Snows of Kilimanjaro.
Patroj kaj Filoj
Patroj kaj Filoj
Patroj kaj Filoj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Eldonjaro 1909
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 215
vdr

Patroj kaj Filoj estas romano de 1862 de Ivan Turgenev, lia plej bone konata verko. La titolo de la verko en la rusa estas Отцы и дети [otci i deti], kio laŭvorte signifas "patroj kaj idoj" kio ofte tradukiĝas kiel Patroj kaj Filoj en Esperanto kaj kiel Fathers and Sons en la angla por eŭfonio.

Historia konteksto kaj notoj

La patroj kaj la idoj de la romano aludis al la kreskanta disiĝo inter la du generacioj en Rusio; la figuro Jevgenij Bazarov estas aludita kiel la "unua bolŝeviko", pro lia nihilismo kaj malakcepto de la malnova ordo.

Turgenev verkis Patroj kaj Filoj responde al la kreskanta kultura skismo, kiun li vidis inter liberaluloj de la 1830-aj1840-aj kaj la kreskanta nihilisma movado. Kaj la nihilstoj (la "filoj") kaj la liberaluloj de la 1830-aj celis laŭokcidentan socialan ŝanĝon en Rusio. Aldone, tiujn du pensmanierojn li kontrastis kontraŭ la konservativaj slavofiloj, kiuj kredis, ke la vojo, irota de Rusio, troviĝas en la tradicia spiritualismo de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Patroj kaj Filoj rigardeblas la unua tute moderna romano en la literaturo rusa (Malvivaj Animoj de Gogol, alia ĉefa kandidato, fojfoje aludatas poemo aŭ proza eposo laŭ la stilo de la Dia Komedio de Dante). La romano prezentas studaĵon pri duala karaktero, per la iom-post-ioma paneiĝado ĉe Bazarov kaj Arkadio de ilia nihilisma kontraŭstaro al emocia esprimado, aparte kaze de la amo de Bazarov al Madame Odincova kaj al Feniĉka. Tiu elstara temo pri karaktera dualeco kaj profunda psiĥologia perceptivo estis influonta la plejon de estontaj Rusaj romanoj, plej okulfrape eĥata en la romanoj de Lev Tolstoj kaj Dostojevskij.

La romano ankaŭ estis la unua rusa verko, kiu gajnis elstarecon en la Okcidenta Mondo, iamfine gajnante la aprobon de bone rekonataj romanistoj kiaj Gustave Flaubert, Guy de Maupassant kaj Henry James, pruvante ke la rusa literaturo multon ŝuldas al Ivan Turgenev.

Ĉefaj figuroj

  • Jevgenij Vasiljeviĉ Bazarov — Nihilisto, studento pri scienco, kaj trejnato fariĝi kuracisto. Kiel nihilisto, li estas mentoro de Arkadio, kaj defianto al la liberalaj ideoj de la fratoj Kirsanov kaj la tradiciaj sentoj rus-ortodoksaj de la propraj gepatroj.
  • Arkadio Nikolaeviĉ Kirsanov — Freŝa bakalaŭro*** de la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj amiko de Bazarov. Ankaŭ li estas nihilisto, kvankam lia kredo ŝajne kreskas el lia admiro pri Bazarov anstataŭ el la propra konvinkiĝo.
  • Nikolao Petroviĉ Kirsanov — Terposedanto, liberala demokrato, kaj patro de Arkadio. Komence de la romano li hontis agnoski sian nearistokratan amatinon, Feniĉka, sed ĉe la prezento far la nihilistoj pri liaj idealaĵoj en praktiko, kaj finfine kun la aprobo de sia frato, li edziĝas al ŝi.
  • Pavel Petroviĉ Kirsanov — Frato de Nikolao, kaj burĝo kun aristokrataj pretendoj, kiu sin fierigas pri sia kultureco *** sed kiu — kiel sia frato — celas reformojn. Kvankam li malentuziasme toleras la nihilismon, li ne povas rezisti malami Bazarov-on.
  • Vasilij Ivanoviĉ Bazarov — Patro de Bazarov, emerita armea ĥirurgo, kaj posedanto de kampara bieneto kaj servutoj. Edukita kaj enlightened***, li tamen sentas — kiel multaj el la karakteroj — ke kampara izoliĝo jam lasas lin nekonanta la modernan idearon. Li do retenas lojalecon al tradiciistaj manieroj, evidentigatan aparte per lia dediĉo/amo al Dio kaj al lia filo.
  • Arina Vlasjevna — Patrino de Bazarov; ŝi estas tre tradiciema virino laŭ la stilo de la aristokratio de Moskvo de la 15a jc: pia laŭanto de Ortodoksa Kristanismo, virino kun popolaj fabeloj kaj falsaĵoj. Ŝi profunde amas sian filon, sed teroriĝas de li kaj de lia malakcepto de ĉiaj kredoj.
  • Anna Sergejevna Odincova — Riĉa vidvino, kiu gastigas la nihilistajn amikojn ĉe sia bieno. Ŝi enamiĝas kun Bazarov, sed malpovas konfesi sian amon, pro timo pri la emocia ĥaoso, kian tio povus alporti. Ŝia reciprokata amo kun Bazarov defias lian nihilisman idealon pri malakcepto de ĉia konvencia ordo.
  • Katja Sergejevna — Karaktero simila al Arkadio, kaj la pli juna fratino de Anna. Ŝi komforte loĝas kun sia fratino sed malhavas memfidon, nescipovante eskapi el la ombro de Anna Segjevna. Tiu hontemo malfaciligas al la amo inter ŝi kaj Arkadio sin realigi.
  • Feniĉka — Servantino de Nikolao, kun kiu li enamiĝis kaj patris infanon ekster geedzeco. La implicitaj baroj al ilia geedziĝo estas malsamo de klaso, kaj eble la antaŭa edziĝo de Nikolao — la ŝarĝo de tradiciaj valoroj.

Temoj

Transgreso kaj redempto

Bazarov (prototipa nihilisto) disputas kun Pavel Kirsanov (prototipa liberalulo el la generacio de la 1840-aj) pri la naturo de nihilismo kaj ties utileco al Rusio en episodo, kiu personigas la lukton inter la patroj (t.e. la liberaloj de la 1840-aj) kaj ties nihilistaj "filoj". Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj, diras Bazarof. Simple pensu, kiom da fremdaj kaj senutilaj vortoj!

Bazarov diras al Pavel, ke li abandonos nihilismon kiam Pavel povos montri al li "nur unu institucion de la aktuala vivo, aŭ en la familia aŭ en la socia sfero, kiu ne meritas absolutan kaj senkompatan reĵeton." Sed spite al tiu absoluta mallaŭdo al ĉio rilatanta tradician Rusion, Bazarov ankoraŭ kredas, ke estas celo kaj valoro en pura scienco.

Homa emocio kaj amo kiel redempto

La nihilismo de Bazarov diseriĝas fronte de homaj emocioj, specife lia amo al Anna Odincova. Lia nihilismo ne klarigas la doloron kiun kaŭzas al li lia nereciprokata amo, kaj tio enkondukas malesperon, kiun li ne kapablas elteni.

Bazarov revenas al sia familio post ol lin malakceptas Odincova. Bazarov plendas al Arkadio, ke "... ili, tio estas, miaj gepatroj, estas okupataj, kaj neniom ajn zorgas pri propra sensignifeco; damnaĵeton ili ne cedas prie (en:they don't give a damn about it)..., dum mi...mi sentas nur enuon kaj koleron." La nekapablo de lia teorio klarigi liajn emociojn lin frustras kaj li sinkadas profunden en tediĝon kaj enuon.

Aldone estas la enigmeca Anna Odincova, juna belulino de ordinara deveno. Pro tio, ke ŝi bone edziniĝis kaj june vidviniĝis, ŝi heredis treege komfortan kaj izolan vivon en iu palaceca kampara bienego. En letero skribata la saman jaron kiel eldoniĝis la romano, Turgeneg malkaŝis, ke li konceptis Annan kiel reprezenta de niaj senlaboraj, sonĝantaj, kuriozaj (?) kaj malvarmaj epikuraj junaj sinjorinoj, nia ina nobelaro. Sed tamen, kiel ĉe Bazarov, fikcia kreitaĵo de Turgenev ŝargas sin je propra vivo, superante la intelektan planon de la aŭtoro por fariĝi kompleksa`kaj perpleksa figuro.

Ŝajne kontenta je la komenco kun sia neligita vivo, Anna trovas sin pli kaj pli allogata al la rekte sincera, neortodoksa***, alte inteligenta Bazarov. Ŝi entreprenas preskaŭ senkonscie sublogi emocie tiun sindeklaritan virinumanton, logante lin paŝon post paŝo en paro da atentokaptaj partaĵoj konfesi sian amon. En la intimeco de sia studejo Anna konfesas, ke ŝi estas tre "malfeliĉa," ke ŝi nenian deziron have "plui," ke ŝi sopiras por "forta ligiteco"`kiu estas "aŭ ĉio aŭ nenio. Vivo por vivo. Vi prenu la mian, vi cedu la vian, sen bedaŭroj, sen retroiro."

Sed tamen, momenton post ol Bazarov malvenkas kaj konfesas sian amon, Odincova sovaĝe lin rifuzas. Poste, ŝi torturiĝas, sin alterne kulpante kaj senkulpigante dum ŝi timadas, ke ŝi eble forĵetis oportunon je vera amo. Finfine ŝi decidas, ke "Ne. Dio scias kien tio eble kondukus; oni ne frivolu per tia afero.

Konverse, Turgenev montras al ni la tradician feliĉecon de Arkadio kaj Nikolao en geedxeco kaj bienestrado kiel la solvo de la malespero universa de Bazarov kaj de la vivo el senama komforto de Anna. (Arkadio edziĝas al Katja, fratino de Anna Odincova, kvankam li originale amis Annan.) La zenito de la konflikto inter Bazarov kaj la pli maljuna generacio venas kiam Bazarov vundas Pavel-on en duelo. Finfine, Turgenev ankaŭ refutas la Principon pri Sensignifeco de Bazarov, tio estas, la nihilisman ideon ke al la vivo tute mankas signifo kaj ke nenio restas post morto: Bazarov mortas de tifo foririnte de kaj poste reveninte al siaj gepatroj. La fina pasaĵo montas la gepatrojn de Bazarov vizitantaj lian tombon.

Ili marŝas per peza paŝado, apogantaj unu la alian; kiam ili proksmiĝas al la relo, ili surgenuixas kaj restas tie dum longa tempo, plorantaj amare, rigardante atente al la tomboŝtono sub kiu kusas enterigita ilia filo: ili kelkvorte interparolas, brosas polvon de sur la ŝtono, movas branĉon de la pinarbo, kaj denove preĝas; ili ne povas forlasi ĉi tiun lokon kie ili ŝajne sentas sin pli proksimaj al sia filo, al siaj memoraĵoj pri li.... Ĉu vere povas esti, ke iliaj preĝoj kaj larmoj malutilas? Ĉu vere povas esti ke amo, sankta, dediĉita amo ne estas ĉiopova? Ho, ne!

Ilia amo igas ilin memori Bazarov-on: li transis morton, sed nur per la amo de aliaj homoj. Dostojevskij, kiu legis Patroj kaj Filoj kaj verŝane ŝatis Bazarov-on kiel karakteron, esploras similan temon per la religia savado de Raskolnikov per la amo de Kristo en Krimo kaj Puno.

El la Enciklopedio de Esperanto

EdE-P

Patroj kaj Filoj. De Turgenev, el la rusa trad. Kabe, 1909; 15 p. „Ĝi estas pentraĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vere E-a stilo.“ („La Revuo“: 1910 p: 574.) „Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon.“ (BIL, p: 375.). Historio de Esperanto (I, p.304) menciis 1910 kiel jaron de la eldono.

Fontoj

Krom la paragrafo el la Enciklopedio de Esperanto, la unua versio de ĉi tiu artikolo estas tradukita de la en:Anglalingva Wikipedia.

Piednotoj

  1. Ivan Turgenev, Fathers and Sons, 38.
  2. Ibid., 42.
  3. Ibid., 98.
  4. Ibid., 142-3.
  5. Ibid., 176
  6. Ibid., 75-6
  7. Ibid., 80
  8. Ibid., 156-7.

Eksteraj ligoj kaj referencoj

EdE-P