Ĉefministro de Francio • deputito (parlamentano de Francio) • member of the general council • Minister of Foreign Affairs • Sigelilgardisto, ministro pri justico (Francio) • Minister of the Economy, Finances and Industry • Reprezentanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo vd
Jean Paul REYNAUD (15-a de oktobro 1878 - 21-a de septembro 1966) estis franca politikisto. Li naskiĝis en Barcelonnette, Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Li estis nomumita la 118-a Ĉefministro de Francio, dum la regado de la Prezidento de Francio Albert Lebrun. Kiel Ĉefministro, li estis partiano por la pluigo de la rezistado en la francaj kolonioj se la kontinenta Francio falus, sed li akceptis finfine la sintenon de la ministroj favoraj al la batalpaŭzo kaj prezentis sian demision. Li estis arestita de la polico de la reĝimo de Vichy, estis transdonita al la germanoj, kiuj enkarcerigtis lin ĝis la fino de la Dua Mondmilito.