Saltu al enhavo

Pjatrus Broŭka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjatrus Broŭka
Persona informo
Пятрусь (Пётр Усцінавіч) Броўка
Naskiĝo 12-an de junio 1905 (1905-06-12)
en Pucilkavičy
Morto 24-an de marto 1980 (1980-03-24) (74-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pedagogical Faculty of the Belarusian State University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj vd
Profesio
Okupo tradukisto
redaktoro
politikisto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
poeto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pjatrus Broŭka (12/25-an de junio 1905 24-an de aprilo 1980), belorusa socia aganto, verkisto, poeto kaj tradukisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pjatrus Broŭka naskiĝis en malriĉa kamparula familio. La patro de la poeto fabrikis kofrojn, ŝrankojn kaj per tio laborenspezis, la patrino - hejmmastrumadis kaj dum Dua mondmilito kaj nazia okupado, ŝi estis enkondukita en Aŭŝvico, kie pereis: al ŝi estis dediĉita la poemo "Voĉo de koro" (1960)). Infanaĝe, Pjatrus laboris kiel paŝtisto. En naŭjara aĝo, laŭ petoj de kamparulinoj, skribis leterojn al ŝiaj edzoj, mobilizitaj en armeo dum Unua mondmilito. La knabo lernis en vilaĝaj lernejoj, sed por plena studperiodo, je familio mankis monojn. Antaŭ revolucio konatiĝis kun verkoj de Janka Kupala, Jakub Kolas, ekamis poezion de Nikolaj Nekrasov. en la jaro 1918 komencis labori kiel kopiisto en distrikta komisarejo (soveta komunuma institucio). Komencis sendi artikolojn en gazetoj. En la jaro 1919 travivis polan okupadon. En 1923 estis elektita kiel sekretario de komsomolo en sia vilaĝo, en la jaro 1924 - kiel estro de vilaĝa soveto.

En 1925 estis sendita por laboro en Polacka regiona komitato de komsomolo. Dum la jaroj 1927-1928 laboris en gazeta redakcio, samtempe agadis kiel estro de loka filio de Literatura Unio "Junularo". En Polack frekventis en vespera lernejo por plenaĝuloj. En la jaro 1928 ekstudis je literatura fako de pedagogia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato, kio finis en 1931. Interesiĝis per verkoj de Aleksandro Puŝkin Nikolaj Nekrasov, Miĥail Lermontov, Taras Ŝevĉenko. Varie admiris per Sergej Jesenin kaj Vladimir Majakovskij, poste, malgraŭ ilia diverseco, ekamis verkoj de ambaŭ, trovante je ĉiu geniajn verkojn. En 1934 edziĝis, havis filon. En komenco de Granda patriota milito libervole ekmembris en armeo. Dum 1941-1942 laboris en redakcio de fronta gazeto, poste agadis en belorusia verkista unio, redaktis ĵurnalon. Dum 1948-1967 estris Verkistan Union de Belorusio. En la jaro 1959, kiel delegito de Belorusa SSR partoprenis en laboro de 14-a sesio de Ĝenerala Asembleo de UNO. Dum 1967-1980 - ĉefa redaktoro de Belorusa Soveta enciklopedio (nun, ĝia sekvulo, eldonejo "Belorusa Enciklopedio", portas nomon de Pjatrus Broŭka). elektadis kiel deputito de Plejaltaj sovetoj de USSR (1956-1980) kaj Belorusa SSR (1947-1955).

Debutis kiel poeto en la jaro 1926. Aŭtoro de versaroj "Jaroj kiel ŝtormo" (1930), "Parolo per faktoj" (1930), "Metiejaj labortagoj" (1931), "Poezio" (1932), "Tiel komencis juneco" (1934), "Aliro de heroo" (1935), Primavero de patrujo" (1937), "Kacjarina" (1938, poemo), "Versoj kaj poemoj" (1940), "Al rendevuo kun la suno" (1943), "en sia ĥato" (1946), "Versoj kaj poemoj" (1946), "Dum sunaj tagoj" (1950), "Firme paŝade" (1954), "Menta odor'" (1959), "Malproksime de hejmo" (1960), "Sekrete parolas" (1961, satiro kaj humuro), "Kaj tagoj iras..." (1961), Al junaj geamikoj" ((1961, por infanoj) "Altaj ondoj" (1962), "nia muzeo" (porinfana poemo, 1962), "Versoj kaj poemoj" (1966), "Ĉiam kun Lenin"(1967, poemo), "Inter ruĝaj sorpoj" (1969), "Bonvolu" (1972), "Ci estas mia abeleto" (1972), Arbaroj sur Dvina" (1973, poemo), "Kaj tage kaj nokte" (1974), "Kio koro prikantis" (1979), "Juneco kaj matureco" (1980), "Sovetunia homo" (1982), Mia Patrujo" (1985).

Aŭtoro de noveloj "Kalandroj" (1931, filmita en la jaro 1934), "Danĉjo-Danielo" (1982, por infanoj), eseoj "Rikolto" (kunaŭtore kun Pjatro Hlebka, 1933), "Monato en Ĉeĥoslovakio" (1952), romano "Kiam kunflugas riveroj" (1957), rakontaro "Kune kun komisaro" (1974). Tradukis en belorusan lingvon verkoj de Taras Ŝevĉenko, Vladimir Majakovskij, Aleksandr Tvardovskij, Byron kaj dealiaj poetoj.

Verkis libretojn al operoj "Miĥas Padhorni" (1940), "Alesja" ("Knabino de Palesje", kunaŭtore, surscenigita en la jaro 1944, fragmentoj estis publikigitaj en la jaro 1947).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Барадулін Р. І. Аратай, які пасвіць аблокі: сяброўскае слова эсэ і некананізаваныя успаміны / Р. І. Барадулін. - Мн., 1995 - 350 с.
  • Барадулін Р. Зямляк / Рыгор Барадулін // Аратай, які пасвіць аблокі / Рыгор Барадулін. Мн., 1995. С. 159-164.
  • Бельскі А. І. Сучасны погляд на паэзію Петруся Броўкі / А. І. Бельскі // Беларуская мова і літаратура. 2000. №2. С. 21-32.
  • Броўка Пятрусь // Бел. энцыкл.: у 18 т. Мн., 1996. Т. 3. С. 262-263.
  • Броўка Пятрусь //Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны слоўнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995. Т. 1. С. 305-350.
  • Броўка Пятрусь // Энцыкл. гісторыі Беларусі: у 6 т. Мн., 1994. Т. 2. С. 80-81.
  • Броўка Пятрусь (Пётр Усцінавіч) // Памяць: гісторыка-дакументальная хроніка Ушацкага раёна / рэдкал. Г. К. Кісялеў і інш. - МН., 2003. - С. 547-548.
  • Пятрусь Броўка //Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Склад. А. К. Гардзіцкі. Нав. Рэд. А. Л. верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994. - 653 с.: іл. ISBN 5-300-00709-X С. 63-65.
  • Гніламёдаў У. Паэт купалаўскай школы / У. Гніламёдаў //Краязнаўчая газетв. - 2005. №24 (чэрвень).
  • Шпакоўская Г. Пуцілкавічы / Г. Шпакоўская // Народнае слова. - 2005 - 25 чэрв.