Saltu al enhavo

Plena Analiza Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plena Gramatiko)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Plena Gramatiko
Plena Gramatiko
Fronta kovrilo de la 5-a korektita eldono de PAG (1985)
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1935
Loko Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Trajtoj
Paĝoj 370
vdr

Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (mallonge PAG), antaŭe konita kiel Plena Gramatiko de Esperanto (mallonge PG), estas verkita de la duopo Kalocsay-Waringhien. Unue eldonita en 1935 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto, la dua eldono aperis en 1938, la tria en 1958, la kvara eldono en 1980 kaj la kvina eldono aperis en 1985 en la Jubilea Kolekto. Ekde la kvara eldono, la gramatiko ŝanĝis titolon.

La aŭtoroj pritraktis la gramatikon de Esperanto sur scienca lingvistika bazo, sed samtempe per lingvaĵo komprenebla por laikaj legantoj. Kvankam la 16-regula gramatiko en Fundamento de Esperanto estas principe facila, la apliko de la reguloj ĉe unuopaj vortoj donas ofte diferencajn rezultojn kaŭzitajn de la senco aŭ de la deveno de la vorto (ekz. ŝi belis = ŝi estis bela, ŝi ĉarmis lin = ŝi ravis lin, fabriki = produkti, fabriko = produktejo, fabrikaĵo = produkto). La aŭtoroj tre detale esploris kaj klarigis tiujn efikojn, kies kono gravas precipe por literaturistoj (por originalaj verkistoj kaj same por tradukantoj). Ne malpli grava motivo estis prezenti la lingvon antaŭ lingvistoj sur profesia nivelo.

La unuopaj artikoloj estas markitaj kiel paragrafoj sinsekve numeritaj kaj dividitaj je partoj kaj subpartoj. Fine de la libro troviĝas alfabeta indekso de traktataj temoj kaj vortoj.

Enhavotabelo de la 1a eldono

[redakti | redakti fonton]

LA VORTO

I. FONETIKO
II. VORTFARADO
A. La vortkonsisto de la lingvo
B. Kunmetado
C. Derivado
D. Kritiko de la Esp-a vortsistemo
III. MORFOLOGIO KAJ SINETIO

LA FRAZO
I. LA VORTSINTAKSO
A. Substantiva kernvorto
B. Adjektiva kernvorto
C. Adverba kernvorto
D. Verba kernovorto
II. LA PROPOZICIO-SINTAKSO
III. FRAZSINTAKSO

INDEKSO

Enhavotabelo de la 4a eldono

[redakti | redakti fonton]

LA VORTO
I. ORTOGRAFIO KAJ INTERPUNKCIO
II. FONETIKO
III. MORFOLOGIO KAJ SINETIO

LA FRAZO
I. VORTSINTAKSO
A. Substantiva kerno-vorto
B. Adjektiva kerno-vorto
C. Adverba kerno-vorto
D. Verba kerno-vorto
III. PROPOZICIO-SINTAKSO
III. FRAZSINTAKSO

LA VORTFARADO
I. LA VORTKONSISTO DE LA LINGVO
II. LA KUNMETADO
III. LA DERIVADO
IV. KRITIKO DE LA ESPERANTA VORTFARADO

Citaĵo
 ...Tiu verko, kiu montras al ni multan lertecon kaj erudicion pri gramatikaĵoj laŭ la latinrutina senco, tendencas fari el la akvoklaraj reguloj kaj komunkomprenaj leĝoj de Esperanto ian skolastikan komplekson vualitan de milvorta terminologia aparato, en kiu la mizera lingvo Esperanto dronas, tiel ke oni tute perdas ĝin... Jen facilanima provo sanktigi personan eraran elparolon francan-hungaran ... kontraŭ Zamenhof... Kun siaj meritoj detalaj la Plena Gramatiko estas malesperantaĵo... 
— 1936, Paul Nylén, Svenska Esperanto-Tidningen
Citaĵo
 La Enciklopedio, la Plena Vortaro, la Plena Gramatiko : jen tri grandaj verkoj, kiujn ni ŝuldas al la entreprenemo de Literatura Mondo. Ĉiu el la tri estas grava por la studanto kiu serĉas informojn pri la historio, la vortaro, aŭ la gramatiko de Esperanto.

La aŭtoroj estas Esperantistoj eminentaj kaj spertaj. En la nuna verko ili celas sub unu kovrilo kolekti kaj respondi ĉiujn demandojn pri nia lingvo, teoriajn aŭ praktikajn; prezenti ĝian staton laŭ la nuntempa literaturo ; sekvi principe, sed ne sklave, la Zamenhofan uzadon ; lumigi ĉion ankoraŭ nebulan ; kaj montri la tendencojn de la evoluo kaj la influon tiurilate de la logiko, la tradicio, kaj la praktiko. La verko estas kvazaŭ kompletigo de Lingvo, Stilo, kaj Formo [tiel]. Laŭ grando ĝi superas ĉiun ĝisnunan verkon tiuspecan. La aŭtoroj aranĝis la materialon laŭ ordo nekutima ; tamen oni facile povas trovi la temon celatan helpe de plena indekso, kiu multe aldonas al la valoro de la verko. La vidpunkto de la aŭtoroj kondukis ilin al elpenso de kelkaj novaj terminoj. Ĉu tiuj trovos akcepton, decidos nur la tempo. Por serioza pritrakto de teknika temo, ja necesas teknika terminaro. Sed la troa uzo de teknikaj esprimoj povas obskurigi aferon alie klaran, kaj fari la verkon malfacile digestebla: la aŭtoroj ne tute evitis tiun danĝeron. Interesa propono estas rekoni krom nominativo kaj akuzativo kazon trian, prepozitivo (prepozicio plus substantivo), kvankam la Fundamento diras, ke “kazoj ekzistas nur du”. Oni proponas ankaŭ novan parolparton, subjunkcio (dependiga konjunkcio) (par. 152). La aŭtoroj ne uzas la vorton atributo, ĉar francoj kaj germanoj malsame ĝin komprenas (155) Laŭ ili ekzistas nur 6 prefiksoj kaj 4 sufiksoj veraj. La ceterajn afiksojn ili nomas afiksoidoj-prefiksoidoj, radikoj prefiksiĝemaj, pseŭdoprefiksoidoj, sufiksoidoj, kvazaŭsufiksotdoj, kategoriosufiksoidoj ...! Mi tre dubas, ĉu, eĉ post zorga trastudo de la volumo, multaj legintoj povos klare distingi inter adjekto, komplemento, suplemento, prepozitivo, k.c., aŭ eĉ difini finaĵon pseŭdopleonasman. Sed fakte ĉiu distingo inter afikso kaj aliaj radikoj estas pli-malpli nur oportuna arbitraĵo. Kiu perdiĝas en la scienca nebulego, tiu ne malesperu. Eĉ nesukcesinte enkapigi ĉiun teorian subtilaĵon, oni tamen povos bone uzi la lingvon. Ne estas malŝate al la genio de niaj teoriistoj memori, ke Zamenhof faris sian lingvon por la ordinara homo, kaj diris, ke “la instruitaj lingvistoj en tia afero ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja ĝi estas malplej bezona”. Interesa estas la ĉapitro pri verbaj aspektoj: oni parolas pri momentaneo (ek), inkoativo (ek, iĝ), durativo (ad), iterativo (re), perfektivo (el, tra, sat, tut). Feliĉe oni permesas al ni ankaŭ la terminojn momenta, komenca, daŭra, ripeta, fina. Mi miras, ke mankas ankoraŭ pluaj sciencaj nomoj: aŭgmentativo (eg), diminutivo (et), frekventativo (oft, kutim); kaŭzativo (ig), dezirativo (em), kooperativo (kun), limitativo (ĝis), terminativo (fin), peĵorativo (aĉ, fi, mis, fuŝ), opozitivo (kontraŭ), k.m.a. Se oni akceptas la eble utilan radikon neg (negi, neganta, nege) la terminoj negativa (nega) kaj negacio (negado) fariĝas nebezonataj. Mi eĉ opinias kompar(ad)o pli klara, ol komparacio. La aŭtoroj uzas la terminojn presenco, preterito, futuro, sed ofte estus multe pli klare diri simple as, is, os. La vorto prezenco (jen as, jen as-tempo) estas aparte malagrabla por angla orelo (ĝi ne = presence); eble pli bona estus presentonuno. Ankaŭ paseo ne plaĉas. Pri naŭ dekonoj de la verko oni povas doni senkvalifikan laŭdon. Aparte helpaj estas la klarigoj pri nerekta parolo (352) kaj pri la refleksiva pronomo (287-290). Interesa kontribuaĵo al la polemiko pri -ita kaj -ata estas la diro, ke diversaj specoj de verboj bezonas nesaman trakton tiurilate (238, 242). La aŭtoroj dediĉas 124 paĝojn al tre plena studo pri la principoj de Esperanta derivado (kategorieco de radikoj, sintezo, analizo). Grandaparte ĝi estas reverko de la genia teorio kiun ni ŝuldas al R. de Saussure, sed kun aldonoj. Eble ili kelkloke estas tro dogmaj (mi hezitus kondamni la diron ke belaĵo=bela aĵo, aŭ la formon belokulo); sed entute la klarigo estas majstra. Parenteze, mi notas konsente la distingon inter de post (du vortoj) kaj ekde (se oni sentas bezonon uzi tiujn dube utilajn esprimojn) (249, 322). La 11 paĝoj pri fonetiko (vokala vasteco kaj longeco) sendube trovos laŭdon ĉe klerulaj rondoj, sed por mi, neklerulo, ili estas (kun escepto de la tabelo sur p. 16) nur balasto senutila. Nezamenhofa kaj nekomprenebla estas la aparta pritrakto de ŭ, kiu vere staras samkategorie kun j. Kaj eĉ por konformiĝi al la teoriaj postuloj de la aŭtoroj, mi rifuzas diri apsolute, ogdek, lonktempe, glafsonoro ; prononcojn nekonatajn en la praktiko. Pri kelkaj aferoj la aŭtoroj nediskuteble malpravas. Ŝajnas ridinde ataki la klarajn kaj ĝustajn formojn virbovo, virkapro, virĉevalo, sub la preteksto, ke oni povus miskompreni minotaŭro, faŭno, centaŭro (160). Nenia tia miskompreno estas ebla, kaj ĝuste por la mitologiaj bestoj ekzistas tiuj apartaj terminoj. La instruo, ke post po oni uzu akuzativon (215 kaj aliloke) estas plene erara: Zamenhof nur unufoje (en 1888, sed neniam poste) uzis akuzativon post po, do ne estas ĝuste atribui al li kontraŭecon de uzado (ĉi tie la P.V. same eraras). Vidu Lingvaj Respondoj p. 40 (1891). La klarigo, ke doni po du pecojn=doni pecojn, po du estas sofisma ; la plena formo estus doni pecojn, po du pecoj ĉiufoje. Kaj oni ne povus same forklarigi la eraron sur p. 11, ĉiu vokalo formas po unu silabon kiel formas silabon, po unu! La tuta libro bezonas korekton pri tiu punkto. Same nebone estas, insisti pri ĉiama -us post kvazaŭ, eĉ kiam la senco postulas -as, -is,-os. Forĵeti la logikan uzo de aliaj tempoj ol -us post kvazaŭ, signifus gravan malriĉigon de la lingvo. La asertoj, ke Zamenhof ne uzis kvazaŭ unuece, kaj ke lia ekzemplo estas “neimitinda arkaismo”, nur montras, ke la teorio de la aŭtoroj ne respondas ĉi tie al la faktoj. Mi forstrekus la paragrafon 179, kun la tabelo, kiel senutilan kaj erarigan. Oni ja rajtas diri la mia, se oni volas ; tamen oni ankaŭ rajtas preferi simplan mia laŭ la Zamenhofa modelo Via pano estas pli freŝa, ol mia (kaj multaj similaj). Klarigi, ke mia ĉi tie temas ne pri poseda pronomo sed pri poseda adjektivo, diras fakte nenion : oni povus same bone kaj samklarige forstreki la en ĉiu simila okazo. La Zamenhofa formo Mi timas, ke li ne falu (349g) precize tradukas la anglan formortantan esprimon I fear lest he fall ; kaj kvankam ĝi ne estas ofta, mi ne volus ĝin mortigi. Kial kondamne nomi la formon la manĝado ĝin (263) “eksterordinara Zamenhofismo”, “ne imitatan”. Ĝi estas formo kelkafoje utila, certe logika; kaj mi povas citi sufiĉe multajn ekzemplojn ne- zamenhofajn. Mi hezitus malrekomendi la Zamenhofan uzon de unu kiel adjektivo nedifina (213), kaj de kiu ajn (kvankam oni nun pli ofte diras iu ajn) (190). Post kondiĉe ke... , -u ŝajnas pli bona, ol -os (376 IV). Entute la aŭtoroj tro facile kritikas la Zamenhofan uzadon, kaj iom forgesas liajn vortojn, ke la lingvo baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu... “el pure persona opiniamo” volus ĝin “ŝiri laŭ sia plaĉo, kaj sen grava neceso montri sur ĝin siajn talentojn” (L.R. p. 70). Aliflanke, oni ne citu Zamenhofon favore por infinitivo post sen (245), aŭ por iri returnen (320), ĉar tiuj formoj troviĝas nur en liaj plej fruaj verkoj, kaj poste li ilin malkonsilis. Ĉe tia lingvo, kia Esperanto, la logiko ludas rolon aparte gravan, kaj la aŭtoroj ŝajne donas al ĝi pezon nesufiĉan. Celante elserĉi kaj konstati lingvajn tendencojn, ili emas provi neregulaĵojn kaj esceptojn vere neekzistantajn, aŭ starigi striktan regulon, kiam temas nur pri elekto inter eblaĵoj. Ekzemplo estas la supozitaj neregulaĵoj ĉe la korelativa tabelo. Kial malpermesi pluralon al neniu (193)? “Kial ne uzi la utilajn formojn ĉi tiel, ĉi tial (182) ? Eĉ ĉi tiam mi trovis bone uzatan en nia literaturo, kie 444 ne taŭgus. Kial ne diri mi deziras trinki (iom) da teo (261)? Anstataŭ nemiam (187) pli bone starus ofte ne ; kaj multloke simile. Ne estas bone proklami, ke se sufiĉe da personoj ignoras la decidojn de la Lingva Komitato, unueco estus pli facile atingebla per cedo de la L.K., ol per disciplineco de la Esperantistaro (70). Anglo diras ne mi kaj miaj infanoj, sed miaj infanoj kaj mi (172), kaj same mi konsilus pri Esperanto. La formojn ĉagrena kovro, ekscita konduto, fiksa salaĵro, aflikta animo, konfuza amimo (24), mi komprenus laŭ senco aktiva (anta), ne pasiva (ita). La uzo de dis (mal) (145) ŝajnas eraro. Anstataŭ la vagonaro ekiris, ĵus kiam ... oni diru ĝuste kiam,la vagonaro ĵus ekiris, kiam ... La aŭtoroj faras kelkajn proponojn : dis, far, re, retro, sen gramatika finaĵo; disde (distingi A disde B=distingi inter A kaj B) (89); -iisto=-isto (komedisto) (68) ; teknikaj sufiksoj -ala, -eska (23, 24); virinaj nomoj per -a (tre dubinda) (65); anstataŭigo de multaj mal-vortoj per apartaj radikoj (same tre diskutebla) (142); kelkaj korelativoj per al- (ekz., aliu) -sed ne la plena serio, ĉar tio ne estus laŭfundamenta (192) (plua neregulaĵo !). Oni tamen notu, ke tiuj estas nur proponoj por pripenso. Estas demandeble, ĉu ge signifas tutan familion (141). Mi prefere forstrekus malbona el la difinoj de mis. Mi ne uzus um kiel ĉe 83 IIIb; kaj estas konsilinde limigi ĝin preskaŭ tute al la vortoj donitaj en la Ekzercaro, kaj al vortoj formitaj ŝerce aŭ porokaze. Ĉu estas vere, ke en Esperanto oni neniam uzas la oficialan ni? Mi ne konsentas, ke pro sia malŝato al la pronomo ci, la aŭtoroj kvazaŭ ĝin ekstermu; en kelkaj rondoj ĝi nature uziĝas, kaj ĝi estas utila parto de la vivanta lingvo (172). La uzo de akuzativo post ĉe estas vere malogika, kaj mi ĝojas, ke oni ne ĝin rekomendas (320). La singularo ne estas ĉiam preferinda ĉe oni (176): decidas la kunteksto. La uzo de ĝis en 323I estas dube ĝusta: por anglo la frazo signifus mi sendados de nun, kaj finos sendi nur dimanĉe. Anstataŭ plu ne (218V) oni skribu ne plu (laŭ Zamenhofa lastatempa kaj pli logika uzado). Mi dubas pri la artikolo ĉe (la) plej lerte el ĉiuj (220). En la utila kaj eĉ tro plena listo de esprimoj interjekciaj kaj onomatopeaj mankas ha ha (rido) kaj aj (doloro). Ĉe 371 mankas la Zamenhofa Ĝis kiam? (how long ?) Ofte temas efektive ne pri ĝusto sed pri gusto. La dusenca uzo de certa (195), kvankam internacia kaj Zamenhofa, ofte igas la signifon tute neklara: plibone oni uzu iu, ia por la senco iu, ia, kaj rezervu certa por esprimi sendubecon. Kion signifas, ekzemple, li havas certan aŭtoritaton ... certan salajron (nepran? tiam?)? Ĉe derivaĵoj (certeco, certigi), troviĝas nenia dusenceco tia. Voti pli utile signifus voĉdoni, ol priĵuri. Ce 395(3) logika estus komo post paperon, kuraĝe. Preseraroj estas maloftaj: unu grava estas en (sen) eraro (213). Ni resumu. Ĉe verko traktanta multajn demandojn konfese malfacilajn kaj eĉ ankoraŭ nedeciditajn, oni ne povas atendi ĉies konsenton pri ĉiu punkto. La nuna verko estas intencata por la progresinto, ne por la komencanto. Pri ĝi oni povas memori (kiel Kalocsay mem diris pri sia

antaŭa verko), ke por paroli la lingvon perfekte, ne necesas lerni ĉiujn ĉi regulojn parkere. La libro provizas valoran konsilaron por la studanto kaj la instruisto, kaj ĝia studo liveros al ili grandan helpon. Oni legu ĝin tamen “kun okuloj nefermitaj”, ĉar kvankam ĝi esprimas la ideojn de du tre kompetentaj Esperantistoj, ĝi ne estas la pura evangelio. Kelkloke ĝi instruas ne la lingvon de Zamenhof, sed la lingvon tia, kia la aŭtoroj volus ĝin fari. Entute ĝi estas verko tre bona. Se en estonta eldono oni forigos kelkajn erarojn (precipe pri la uzo de po kaj kvazaŭ) kaj faros ĝin pli konforma al la Zamenhofa modelo, ĝi estos verko bonega. 
— M. C. BUTLER. La Brita Esperantisto - Numero 370, Februaro (1936)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]